Périgueux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Périgueux (stacidomo).
Périgueux
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Dordogne
INSEE kodo 24322 [+]
Poŝtkodo 24000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 29 516  (2021) [+]
Loĝdenso 3 006 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 11′ N, 0° 43′ O (mapo)45.1841666666670.71805555555557Koordinatoj: 45° 11′ N, 0° 43′ O (mapo) [+]
Alto 101 m [+]
Areo 9,82 km² ( 982 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Périgueux (Dordogne)
Périgueux (Dordogne)
DEC
Périgueux
Périgueux
Situo de Périgueux
Périgueux (Francio)
Périgueux (Francio)
DEC
Périgueux
Périgueux
Situo de Périgueux

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Périgueux [+]
vdr


Périgueux (esperante Perigozo, okcitane Periguers) estas la ĉefurbo de la franca departemento Dordogne.

La urbo disvolviĝis en la valo de Isle, piede de arbaritaj altaĵoj. Ĝi ŝuldas siajn ĉarmon kaj nobelecon al ties longa pasinteco. Naskiĝinta el la antikva Vesone, ĝi jam estis granda gaŭloromia urbo kun 15.000 ĝis 20.000 loĝantoj, en la dua jarcento, kiam Luteco estis ankoraŭ nur urbeto de riverŝipistoj kaj fiŝkaptistoj.

Sekve, la barbaraj invadoj, la feŭdaj militoj, la malsekureco dum Mezepoko reduktis ĝin range de urbeto el kelkmilaj familioj, ĉirkaŭbarita per muregoj kaj turoj. Nur meze de la deknaŭa jarcento, post la alveno de la fervojo, Périgueux ekkreskis.

Ĝi nun entenas viglan loĝantaron pli ol 75 000 nombra, kalkulante la ĉirkaŭantajn urbetojn, kiel Coulounieix-Chamiers, Boulazac Isle Manoire, Trélissac, Champcevinel, Marsac-sur-l'Isle kaj Notre Dame de Sanilhac.

BEMI-anoj sur la ponto Zamenhof en la antaŭurbo Boulazac

La terciaraj aktivecoj ĉefas (administracio, komerco, instruado, hospitala centro). Kompletigas ilin industrioj kiel fervojistaj metiejoj, agronutraĵaj entreprenoj, nacia presejo de poŝtmarkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la neolitika epoko, la homoj instaliĝis sur la monteto Escorneboeuf kaj la plataĵo Boissière, sude de la rivero Isle. Kelkajn jarcentojn poste tie troviĝis kelta tribo nomita "Petroc", kiu fondis la gallan urbeton Vesunna. Fine de la romiana venko, meze de la unua jarcento antaŭ Kristo, la urbo konservis sian nomon. Du jarcentojn poste, la urbo vastiĝis en meandro kaj nomiĝis en la kvara jarcento "Civitas Petrocorum". Alia civito konstruiĝis en la deka jarcento, almonte de la meandro, nomita "Burgo de Puĵ Sankta-Front". Dum la reĝado de Sankta Ludoviko, en 1240, la Civito kaj la Burgo unuiĝis por formi ununuran urbon: Périgueux.

En la 20-a jarcento, Perigozo disvolviĝis sur la najbaraj urbetoj avale kaj almonte, surgrimpis la montetdeklivojn kaj eĉ instaliĝis sur la altebenaĵo.

Tia kia ĝi nun estas, kun ĝiaj dumilaĝaj monumentoj kaj belaj avenuoj en la modernaj kvartaloj, ĝi estas ekvilibra kaj vivanta urbeto, kie estas agrable vivi kaj akcepti vojaĝantojn kaj turistojn. Ĝi indas atentan viziton.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Périgueux
  • de la antikva loĝloko gaŭloromia, konserviĝas pecoj de du ĉefaj monumentoj: la amfiteatro "les Arènes" kaj tiu vezona turo, parto de granda sanktejo dediĉita al la diino Vezuna ;
  • de la mezepoko, restas du preĝejoj same gravegaj por historio de romiana arkitekturo:
    • Sankta Stefano, de la dekunua jarcento, kun sia nura navo,
    • Sankta Front, de la deka jarcento, martirejo kaj hodiaŭ katedralo, laŭ modelo de "la sanktaj apostoloj" en Bizanco kaj Sankta Marko en Venecio.

Promenante en la urbocentro, tute piedirebla, oni povas admiri domegojn el mezepokaj kaj renesancaj periodoj, kaj muzeon de Perigordo, kiu entenas la duan plej grandan francan kolekton pri prahistoriaĵoj.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo, kaj en 2022 la Franca Esperanto-Kongreso okazis en la antaŭurbo Trélissac. Krome, en la loĝloko Boulazac, nun parto de la antaŭurba komunumo Boulazac Isle Manoire, ekzistas ponto dediĉita al L. L. Zamenhof (vidu la foton supre).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]