Q

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero Q. Por aliaj signifoj vidu Q (apartigilo).
Q q

Q, minuskle q, prononcita nomo kuo, estas la 17-a litero de la latina alfabeto. Ĝi ne estas parto de la esperanta alfabeto.

Historio de Q

La origino de Q estas la semida signo qôp/kop, kies prononco estis [k] (senvoĉa uvulara plozivo, t. e. k-eca sono pli malantaŭa en la buŝo ol k).

En la helena alfabeto ĉi tiu signo adaptiĝis kiel qoppa [K(Ŭ)Op:a], kaj ĝi ekuziĝis por lipaj velarplozivoj, kiaj [] kaj [kŭh] (spira kŭ-). Poste ĉi tiuj sonoj evoluis al [p] kaj [ph] (spira P, kiel en la Germana Polizei). Tial la Helenoj evoluigis el qoppa, kiu nur tenis sian numeran valoron, la literon fi, ekreprezentantan la sonon [ph]. En la helenida la prononco evoluis al [f]. La Etruskoj nur uzis Q antaŭ V, tiele simbolante sonkombinon []. De la etruska alfabeto la kombino <QV> eniris la latinan alfabeton.

(Notu: Kelkaj sciencistoj negas ajnan konekton inter Q kaj Fi.)

Prononco de Q

En la lingvoj Azera, Uzbeka, Tatara, Ajmara, Keĉua, kaj Gronlanda (Kalaallisut) Q estas prononcita kiel senvoĉa uvulara plozivo. En la Internacia Fonetika Alfabeto la minusklo q havas la saman signifon. Ankaŭ en oftaj latinigoj de la lingvoj Ĉina (pinjino) kaj Araba uziĝas tiu signo.

En multaj aliaj lingvoj, kie ĝi regule aperas (Angla, Franca, Germana, Hispana, Itala), ĝi aperas nur antaŭ U por kune esprimi sonojn [], [kv] aŭ [k], depende de lingvo. Nur en fremdaj vortoj aperas Q en aliaj pozicioj, ekzemple en pruntitaj Arabaj vortoj: Qatar "Kataro", al-Qaida "Al-Kaida".

En aliaj lingvoj la sonoj [] kaj [kv] skribiĝas sen , ekzemple en la Nederlanda <kw> (kwaliteit), en Esperanto <kv> (kvalito), en la Hispana <cu> (cualidad).