QRZ.com

El Vikipedio, la libera enciklopedio

qrz.com estas datumbazo de radioamatoraj voksignoj kreita de Fred L. Lloyd AA7BQ en 1992[1]. Ĝia ĉefpaĝo estas en angla lingvo. Radioamatoroj povas enlistigi sin tie. Krom la voksigno oni kutime minimume enmetas sian adreson kaj ret-adreson. Serĉadon oni komencas per demandado pri sia propra voksigno kaj pri voksignoj de amikoj. Poste pri specialaĵoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

QRZ estas kodo kiu devenas el la Q-kodo uzata kiel mallongigo kiu signifas "Kiu vokas min?" aŭ: Bv. diri vian voksignon. Tio samas al la celoj de la retejo, helpi al la radioamatoroj serĉi radioamatorajn voksignojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la rubriko "biografio" oni povas enmeti detalojn pri si, pri sia stacio, antenoj, specialaĵoj. Tie oni povas enmeti ankaŭ aliajn hobiojn, ekzemple lingvojn. Jam pli ol 80 enmetis, ke ili parolas Esperanton.

Tial pli ol 50 voksignoj aperas en listo, se oni enmetas la serĉvorton "Esperanto". La komputila programo de qrz.com nur komprenas tiun precizan vorton, ne aliajn vortojn kiel esperantiĝis, esperantisto Esperanton ktp. Do, se vi volas, ke vi aperu en tiu listo, atentu, ke vi uzas precize la vorton Esperanto. Provu kontakti la staciojn listigitajn, per radio, per Echolink aŭ per retpoŝto. qrz.com estas bona propagandilo por nia lingvo. Se vi estas radioamatoro, kiu uzas nian lingvon, uzu tiun propagandilon.

Forumoj[redakti | redakti fonton]

Interesa parto de qrz.com estas la forumoj. Enmetu supre dekstre la serĉvorton Esperanto. Plej komforte enmetu ĝin en forums home. Vi ricevos informojn pri ĉiuj mesaĝoj en iu de la diversaj forumoj kiel forumoj General, Contests, Discussions... en kiuj aperis la vorto Esperanto. Laste aperis anonco de la Esperanto-konkurso, en la forumo Contests. Vigla respondado tie dezirendas, por demonstri, ke ni aktivas!

Kiel aliĝi[redakti | redakti fonton]

Usonaj radioamatoroj estas listigitaj aŭtomate. Ekster-Usonaj radioamatoroj nur povas esti listigitaj per radioamatoro, kiu jam estas listigita en qrz.com [2]

Kostoj[redakti | redakti fonton]

Aliĝo estas senkosta sed por krei novan konton oni devas esti registrita de alia uzanto. Senpaga membro havas limon de 100 paĝaj vizitoj. Estas pluraj kategorioj de pagitaj membroj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo