Quadragesimo anno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
SOCIALAJ ENCIKLILOJ
“QUADRAGESIMO ANNO" = EN LA KVARDEKA JARDEVENO
aŭtoro = Pio la 11-a
dato = 1931
adresitoj = La kristabaj popoloj kaj ĉiu registaroj
temoj = Pri la justa salajro, rajto de privata proprieto, danĝero pro la anonimaj amasiĝo de kapitoloj kiuj subigas eĉ la ŝtatojn, kondamno de la klasbatalo, solidareco kaj subsidiareco
ordo = Quadragesimo anno estas la dua; la unua estis la Rerum Novarum
graveco = Tiuj encikliko grande kontribuis el la formiĝo de la Katolika sociala doktrino
roma
Blazonŝildo de papo Pio la 11-a

Quadragesimo Anno (el la latina lingvo = en la kvardeka jardeveno) estas encikliko verkita de Pio la 11-a, eldonita la 15-an de majo 1931, 40 jarojn post kiam papo Leono la 13-a promulgis la enciklikon Rerum Novarum . Male ol Leono la 13-a, kiu traktis pri la kondiĉo de laboristoj, Pio la 11-a pridiskutas la etikajn implicojn de la socia kaj ekonomia ordo, aparte tiu nova de la industria epoko. Li priskribas la plej gravajn danĝerojn por homa libereco kaj digno ekestigitajn de senbrida kapitalismo kaj totalisma komunismo. Li ankaŭ postulas la rekonstruon de la socia ordo bazita sur la principoj de solidareco kaj subsidiareco.

Ŝanĝoj ekde la Rerum Novarum[redakti | redakti fonton]

Pio la 11-a emisiis sian enciklikon ekzakte kvardek jarojn post Rerum Novarum. Dum la tempa intervalo estiĝis aliaj papaj deklaroj: de Leono la 13-a, kaj ankaŭ la encikliko "Singulari Quadam" de papo Pio la 10-a (al la germanaj episkopoj rilate la sindikatan aferon). Pio la 11-a subtekstigis sian enciklikon per “Rekonstruo de la Socia ordo". En la unua parto li resumas kaj aplaŭdas la enciklikon de sia antaŭulo. Kohere kun tiu dokumento, li subtenas la devon kaj la rajton de la eklezio per sia doktrino, kaj jam videblas fruktoj de tiuj intervenoj, kaj intencas kontribui formado kaj evoluigo de la konscienco pri la sociaj aferoj; kaj konstatas ke post kiam la senpovaj laboristoj sindikatigis kaj formis potencan grupon traktantan kun reprezentantoj de kapitalismo ilia ekonomia kaj socia stato pliboniĝis (n.16-40). Ne ĉie tamen kaj nesufiĉe|

Privata proprieto[redakti | redakti fonton]

La eklezio havas rolon en diskutado pri tiuj temo. Sociaj kaj ekonomiaj temoj apartenas ankaŭ al ĝia kompetenteco pro ilia koneksaj karakterizoj moralaj kaj etikaj implicitaj; ne tamen rilate ilian teknikan perspektivon. El tiu vidpunkto la katolika Eklezio deduktas la naturecon de la privata proprieto ĉar favoranta la liberan evoluiĝon, homan kaj spiritan, de la persono; sed la privata posedrajto devas esti orientita al la realigo kaj plibonigo de la “komuna bono”, nome eĉ l< privata posedaĵo havas socian funkcion. Privatposedaĵo perdas ĝian moralecon se ĝi ne estas subigita al la ĝenerala bono. Tial la registaroj havas rajton kaj devon moderigi kaj orienti per politika kaj leĝa agado. En ekstremaj kazoj, la papo rekonas ke la Ŝtato havas rajton, eĉ devon, eksproprietigi privatposedaĵon por la ĝenerala bono. (n.114-116)

Kapitalo kaj Laboro[redakti | redakti fonton]

Koncerne tiun temon, la Quadragesimo anno diras ke, krom la neceso ke la rilatoj inter kapitalo kaj laboro estu reglamentataj per leĝoj kiuj siavice konformiĝu al la moralo (kaj pro tio laŭdas ĉiujn provojn mildigi la kontrastojn ĉikampe), Li bonvenigas ĉiujn provojn mildigi tiujn transversajn diferencojn kaj kontrastojn generitajn de la industria alveno. Sed tiuj sociaj malordoj vere malaperos kiam la laboristoj estos kontentigitaj per la “justa salajro". Tri elementoj kontribuas determini la justan salajron: la bezonoj de la laboristo por si kaj lia familio kiuj rajtas per ĝi atingi honestan evoluiĝon, la ekonomia stato de la entrepreno kaj la ĝenerala ekonomia situacio. La respekto de tiuj tri kondiĉoj generas la solidarecon postulitan de la ĝenerala bono. (n. 63-75)

socia ordo[redakti | redakti fonton]

Dum la papo urĝigas pli da solidareco kaj konkordo, precipe inter dungantoj kaj dungitoj, inter la novaj kunlabortipoj kaj komunikado, li desegnas negativan vidon pri Kapitalismo se ne regata de la leĝo, precipe de la anonimaj internaciaj financomerkatoj. Li identigas ĉi tie problemojn: danĝerojn por etuloj kaj mezgrandaj entreprenoj kiuj havas nesufiĉan aliron al kapitalmerkatoj kaj estas kunpremitaj aŭ detruitaj fare de la pli grandaj. Li avertas, ke la aktiveco de anonimaj kapitalkoncentrejaj interesoj povas iĝi danĝero por ŝtatoj, kiuj estus reduktitaj por esti "ĉenitaj sklavoj de individuaj interesoj" malavantaĝe de la ĝenerala komuna bono. Samtempe la pap dokumento insiats proponi la subsidiarecon kiel justa vojon por respekti la dignon de la unuopuloj kaj komunumoj[n. 109).

Je nomo de la socia ordo kaj de la solidareco kaj ankaŭ de la kristana karitato, la Quadragesimo anno malakceptas la strikon: se la konfliktantoj ne atingas akordon, intervenu la leĝa arbitracianto (juĝisto, diras la teksto). Tio estas dirate ĉe la n. 95 ([1])

Komunismo kaj socialismo[redakti | redakti fonton]

Koncerne komunismon kaj socialismon, Pio la 11-a notis kreskantajn diferencojn. Li kondamnas komunismon pro persekuto kontraŭ religioj kaj pro elimino de la rajto de proprieto, sed ankaŭ la socicirkonstancojn kiuj nutras ĝin. Li postulas ke moderaj partioj, kaj do implicite ankaŭ nekomunistaj socialismoj, sin distancigu de la totalisma komunismo ne nur pro momentaj avantaĝoj, sed pro respekto de la digno de la homa persono. Digno kaj homa libereco estas etikaj konsideroj, kiuj ne povas esti solvataj de malamika klasokonfrontado: la teorigo de la klasbatalo kiel necesa elemento progresiga de la historio estas trompo tute kontraŭhoma (kaj kontraŭkristana). Etiko estas bazita sur la religio kaj, deklaras la papo, ĝuste tiu estas la punkto kie la Eklezio renkontas la industrian civilizon. (n. 127-148)

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]