Quand mourut Jonathan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Quand mourut Jonathan
Origina titolo Quand mourut Jonathan
Aŭtoroj
Aŭtoro Tony Duvert
Eldonado
Eldonjaro 1978
Urbo Parizo
Eldoninto Minuit
Trajtoj
ISBN 2-7073-0219-8
v  d  r
Information icon.svg

Quand mourut Jonathan ("Kiam mortis Jonathan") estas romano de la franca verkisto Tony Duvert, aperinta en 1978 ĉe la eldonejo Minuit. La verko rakontas la pedofilian rilaton inter 28-jara artisto, Jonathan, kaj 6-jara knabo, Serge. La argumento baziĝas sur la rilato, kiun la aŭtoro mem havis en la somero 1978 kun 8-jara knabo.[1] Aperis tradukoj en la anglan, germanan kaj italan.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Jonathan estas 27-jara artisto loĝanta en Parizo kiu amikiĝas kun senedza patrino kaj ŝia 6-jara filo, Serge. Kiam Serge estas 8-jara, lia patrino petas de Jonathan, ke li zorgu pri li dum unu semajno, kiun ili pasigas kune ĉe Jonathan, en la suda Francio.

Jonathan kaj Serge iĝas intimaj amikoj. Jonathan, enamiĝinta al la knabo, restas konsternita kiam Serge revenas Parizon. Ili rankontiĝas denove kiam Serge estas 10-jara, kaj ilia rilato daŭras. Dum Jonathan kaj Serge restas separitaj, la seksa parto de la deziroj de Jonathan ekdominas lian konduton. Fine li serĉas aliajn junulojn; li estas rifuzita de iuj kaj ne trovas veran kontentigon en la seksrilatoj kun la aliaj.

Serge, senpatra kaj deprimita ĉe lia dista kaj humiliga patrino, decidas fuĝi por esti apud Jonathan. Li startas por trovi lin, sed trovas sin superita de malespero, kaj kiam en la nokto li troviĝas antaŭ vigla vojo kiun li devas transiri, li memmortigas sin ĵetante sin sub plenrapidan veturilon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sebhan, Gilles. Tony Duvert: L'enfant silencieux. Parizo: Denoël, 2010, pp. 92-9.