Quartier V

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quartier V
Balkonaĵo ĉe Neumarkt / Frauenstrasse, Dresdeno, tiel nomata „infanofriso“

Quartier V (la „Heinrich-Schütz-Residenz“) estas domensemblo el iam tri domoj ĉe dresdena placo Neumarkt, el kiuj du estis rekonstruataj kun plejparte originala fasado. La „sudan alkonstruaĵon“ direkton al la strato Wilsdruffer Straße konsistigas moderna novkonstruaĵo, kiu pro la alilokado post la Dua Mondmilito de la plilarĝigita Wilsdruffer Straße direkton al Neumarkt nur parte redonas la planon de la antaŭa domo.

Priskribo kaj arĥitektura graveco[redakti | redakti fonton]

La dekaksa ĉefa fronto de la ensemblo el tri malsamaj domoj ĉe Neumarkt stratangulo Frauenstrasse apartenas al la frua historio de la dresdena Neumarkt, kiu staris ĝis la mezo de la 16-a jarcento tuj vidalvide de la mezepoka dresdena ĉirkaŭmuro.[1] En la jaro 1548 oni forigis fosaĵon kaj muron de la iama urba fortikaĵo sur la nuna Neumarkt.[2] En la kela etaĝo de la rekonstruita Quartier V konserviĝis partoj de la urbomuro en historiaj kelovolboj.[3] La renesancan domon, kiu apartenis al komponisto Heinrich Schütz ekde 1629 ĝis 1659, treege alikonstruis proksimume 1730 George Bähr, arĥitekto de la dresdena Frauenkirche[4], tiel ke konserviĝis nur la ronda balkonaĵo kaj la frubaroka portalo „Neumarkt 12“ alkonstruita en 1695.[5] La portalo montras virinan maskon kronita per kverkfoliaro de la roma diino Cereso, kiu validas kiel diino de fekundeco, naskemo kaj geedzeco.[6] La domo „Neumarkt 12“ rekonstruita en 2008 estis en 1730 propraĵo de la komercisto Christian Döppermann (mortinta en 1759), kies familio ekde 1813 ankaŭ uzis la najbaran domon (Frauenstraße 14) konstruitan proksimume 1750 por sia komercado. Je la alikonstruo de la domo George Bähr ankaŭ surkonstruis kroman etaĝon kaj mansardotegmenton.[7]

"Quartier V" disponas post rekonstruado en la jaro 2008 pri 47 senbare alireblaj loĝejoj. Tenanto kaj konstruiginto de "Quartier V" estas la karitata organizaĵo "Martinshof Rothenburg Diakoniewerk", kiu tenas en la objekto maljunulejon sub la nomo "Heinrich Schütz Residenz". Krom tio en la domo troviĝas interalie restoracio[rompita ligilo] kaj vinvendejo. En "Quartier V" loĝas ekde 2008 la konsulejo de la reĝolando Hispanujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komp.: http://www.neumarkt-dresden.de/ , historio,
  2. Komp.: Neumarkt Kurier, 03/2007 paĝo 8 kaj 03/2008 paĝo 14
  3. Komp.: Neumarkt Kurier 03/2007, paĝo 15
  4. Komp.: Handbuch der deutschen Kunstdenkmaeler, volumo 1;Georg Dehio, 1914, paĝo 82
  5. Komp.: Neumarkt Kurier 03/2007 paĝo 12
  6. Komp.: Neumarkt Kurier 03/2008 paĝo 8
  7. Komp.: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler des Königreichs Sachsen, eldonoj 22-23, paĝo 673
51.05093333333313.740377777778