Quattrocento
El Vikipedio
Quattrocento (itala vorto kiu signifas kvarcent, pro la jaroj de la 15-a jarcento, la 1400-aj jaroj) estas unu el la plej gravaj periodoj de la artisma eŭropa panoramo. Oni situas ĝin laŭlonge de la 15-a jarcento, kaj estas la unua fazo de la movado konata kiel Renesanco.
Ĝi ankaŭ estas konata kiel Unua Renesanco, aŭ Frua Renesanco en Italio — kvankam oni ankaŭ parolas pri tiu epoko de la Nordia Renesanco, sed la Nordia Renesanco, kvankam estas samptempa al la itala ĝi havis aliajn artajn esprimojn tre malsimilaj al tiu de "Quattrocento"—.
La plejaj reprezentantoj de tiu ĉi epoko estis:
- Skulptaĵoj: Donatello kaj Ghiberti.
- Pentraĵoj: Masaccio, Fra Angelico, Sandro Botticelli, Piero della Francesca, Paolo Uccello, Filippo Lippi, Giovanni Bellini kaj Andrea Mantegna
- Arkitekturo: Filippo Brunelleschi kaj Leon Battista Alberti.