Quddus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jináb-i-Quddús (arabe :قدوس) (c.1820-1849), estis la titolo de Mullá Muḥammad ‘Alí-i-Bárfurúsh, kiu estis la plej elstara disĉiplo de la Báb, la profeto kiu fondis la Baban Kredon en Persio meze de la 19-a jarcento. Quddús estis la 18-a kaj lasta "Litero de la Vivanto".

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Fruaj Jaroj[redakti | redakti fonton]

Quddús naskiĝis iam inter la jaroj 1815 kaj 1822 laŭ la diversaj fontoj, plej probable je 1819-1820, el familio de riz-kultivistoj en la ĉirkaŭurbo de Bárfurúsh. Li pasigis sian infanaĝon kiel dom-servisto de la loka gvidanto ŝajĥia Mullá Muḥammad-Ḥamzih Sharí’at-Madár.

Li estis sendita al al urbo Sárí por sia edukiĝo en korana lernejo (madrisih). Iam meze de la tria jardeko de la 19a jarcento, li renkontiĝis kun Mullá Ḥusayn kaj aliaj estontaj babanoj, post kiam li aniĝis en malgranda studantaro de la urbo Mashhad.

Kiam li estis 18-jaraĝa, Quddús foriris el Karbilá kaj pasigis 4 jarojn en la studantaro de Siyyid Káẓim. Li revenis poste al Bárfurúsh ĉirkaŭ 1843.

Li estas priskribita kiel karisma religia gvidanto (mullá) "afabla sed samtempe digna kun nobla sinteno", kaj li fariĝis eminentulo en sia naskiĝurbo. Mírzá Músá, kiu renkontis lin en 1846, deklaris: "kiu ajn intimiĝas kun li estas kaptita de neestingebla admiro-sento pro la ĉarmo de la junulo".

Renkontiĝo kun la Báb[redakti | redakti fonton]

Li renkontiĝis kun la Báb en Ŝirazo (Shíráz) kaj akompanis Lin dum Lia pilgrimado al Mekko. Ili foriris el shihr oktobre 1844 (Shavvál 1260p.H.), kaj alvenis al Mekko je la 12-a de decembro 1844 (1-a de Dhi’l-Ḥijjih 1260 p.H.). Dum tiu vizito la Báb publike deklaris Sian mision por la unua fojo, defiante iun el la plej elstaraj shajĥistoj, Mírzá Muḥít-i-Kirmání, kaj sendante pere de Quddús leteron al la Ŝarifo de Mekko.

Reveninte al shihr je februaro-marto 1845, la Báb sciigis al Quddús, ke ili neniam plu renkontiĝos dum sia vivo: "La tagoj de via kuneco kun Mi estas finiĝontaj. La horo de disiĝo sonoris, disiĝo, kiun nenia reunuiĝo sekvos krom en la Regno de Dio, en la ĉeesto de la Reĝo de Gloro. En ĉi tiu polva mondo ne pli ol naŭ nedaŭraj monatoj de kunesto kun mi estis difinitaj al vi. Tamen, ĉe la bordo de la Granda Spiritujo, en la regno de senmorteco, la ĝojo de eterna reuniĝo atendas nin. La mano de destino antaŭ nelonge enigos vin en oceanon de afliktado pro Li. Mi ankaŭ sekvos vin; Mi ankaŭ estos trempita en ĝiajn profundaĵojn. Ĝojegu pro tio, ke vi estas elektita kiel la standardisto de la arego de afliktotoj kaj staras en la antaŭgvardio de la nobla armeo, kiu suferos martiriĝon en Lia nomo. En la stratoj de Shíráz oni superŝutos vin per indignaĵoj, kaj la plej doloraj vundoj afliktos vian korpon. Vi travivos la malhonoran konduton de viaj malamikoj kaj atingos la ĉeeston de Tiu, kiu estas la sola celo de niaj adorado kaj amo. En Lia ĉeesto vi forgesos ĉiujn malutilojn kaj malhonorojn, kiuj okazos al vi. La aregoj de la Nevidato rapidos por helpi vin kaj proklamos al la tuta mondo viajn heroecon kaj gloron. Al vi estos la neesprimebla ĝojo, ke vi trinkegos la kalikon de martiriĝo pro Li. Mi ankaŭ iros sur la vojo de oferado kaj kuniĝos kun vi en la regno de eterneco." (vidu la 8-an ĉapitron de "La Herooj de la Nova Tagiĝo" [1])

En Ŝirazo Quddús spertis sian unuan persekuton kiel babano, kiam li kaj Mullá Ṣádiq havis sian barbon bruligita, sian nazon traborita kaj ligita per ŝnuro por humilige konduki ilin kiel brutojn tra la stratoj, antaŭ ol oni forpelis ilin el la urbo.

Sekve de tiu forpelo, li travojaĝis Persion, diskonigante la Novan Kredon. Li estis unu el la tri eminentuloj de la baba konferenco, kiu okazis en la vilaĝo de Badasht dum junio-julio 1848, kaj en kiu Quddús konsilis, ke la Baba Kredo estu malpli revolucia kaj pli tradicia.

Batalo ĉe la Fortikaĵo de Shaykh Tabarsí[redakti | redakti fonton]

De la 10-a de oktobro 1848 ĝis la 10-a de majo 1849, inter la babanoj kaj la lokaj militistoj okazis la unua granda konflikto milita, kiun instigis la islama klerikaro.

Komence la popolo atakis grupon da pli ol 200 babanoj, kiuj rifuĝis en la proksiman maŭzoleon de Shaykh Ṭabarsí. Ili tie konstruis fortikaĵojn kaj defendis sin kontraŭ atakoj pli kaj pli fortaj, unue de lokaj batalantoj kaj poste de imperiaj regimentoj. Kvankam Mullá Ḥusayn rolis en la komenco de la batalo, Quddús fariĝis la komandanto de la babanoj tuj post sia alveno al la fortikaĵo.

Bahaaj historiistoj menciis plurajn eventojn "miraklajn" dum la sekvontaj monatoj, en kiuj malgranda grupo da netrejnitaj sindefendantoj sukcese eltenis la plenpotencan forton de pluroble nombraj regimentoj registaraj (Vidu la 3-an ĉapitron de God Passes By [2] kaj la 19-an kaj 20-an ĉapitrojn de "Herooj de la Nova Tagiĝo" [3] [4])

Dum la lasta monato de la sieĝo manĝaĵoj kaj trinkaĵoj mankis al la babanoj, kiuj postvivis nutrante sin per ŝuledo, boligitaj herboj kaj disfrakasitaj ostoj. La batalo fariĝis granda embaraso por la Persaj Aŭtoritatoj, kaj estis ĉesigita de la princo Mihdí-Qulí Mírzá, kiu sendis al Quddús kopion de la Korano kun tiu mesaĝo skribita sur la paĝo de la unua Surao :

"Mi ĵuras je ĉi tiu plej sankta Libro, je la justeco de Dio, kiu revelaciis ĝin, kaj la Misio de Tiu, kiu estis inspirita de ĝiaj versoj, ke mi havas nenian intencon krom iniciati pacon kaj amikecon inter ni. Elvenu el via fortikaĵo kaj estu certaj, ke nenia mano estos levita kontraŭ vi. Vi mem kaj viaj kunuloj, mi solene deklaras, estas sub la ŝirmanta protektado de la Plejpotenca, de Mahometo, Lia Profeto, kaj de ŝaho Náṣiri’d-Dín, nia suvereno. Mi promesas je mia honoro, ke neniu, ĉu en ĉi tiu armeo aŭ en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, iam provos ataki vin. La malbeno de Dio, la ĉiopova Venĝanto, estu sur mi se en mia koro mi kaŝas ian ajn deziron krom tiu, kiun mi deklaris." (vidu la 20-an ĉapitron de la "Herooj de la Nova Tagiĝo" [5])

Elirinte el la fortikaĵo la babanoj estis malarmitaj kaj reunuigitaj sub tendo, kaj kelkaj el ili estis forsenditaj kiel prizonuloj. Poste la armeo prirabis kaj detruis la fortikaĵon. Fine la militistaro pafis al la babanoj kaj mortigis ilin ĉiujn.

Martirigo[redakti | redakti fonton]

Quddús mem estis eskortita de la princo al Bárfurúsh, kie la popolo estis festanta. La plano de la princo estis konduki tiun prizonulon al Tehrano kaj transdoni lin al la Ŝaho. Tamen la Sa'ídu'l-'Ulamá (la plej eminenta religiestro) de Bárfurúsh ĵuris rifuzi gastigadon al ili, ĝis kiam li estos mortiginta Quddús-on per siaj propraj manoj. La princo aranĝis renkontiĝon inter Quddús kaj la 'Ulamá, kaj poste transdonis sian kaptiton al ili. Je la 16-a de majo 1849 (23-a de Jamádíyu‘th-Thání 1265 p.H.) Quddús estis liverita al koleranta popolaĉo. Nabíl raportas: "Laŭ la atesto de Bahá'u'lláh, tiu heroa junulo, kiu ankoraŭ estis ĉe la vivosojlo, estis subigita al tiaj turmentegoj kaj suferis tian morton, kiajn eĉ Jesuo ne travivis en la horo de sia plej granda angoro. " (vidu la 20-an ĉapitron de "La Herooj de la Nova Tagiĝo" [6])

Lian korpon oni dispecigis kaj la pecoj estis ĵetitaj en fajron. Amiko kolektis kaj enterigis en proksima loko kelkajn el ili.

La kondiĉoj de lia morto estis tiaj, ke la Báb enprizonigita en Chihríq, ĉesis skribadon kaj diktadon pro aflikto por sesmonata periodo.

Ĉirkaŭ du jarojn post la batalo ĉe la fortikaĵo de Shaykh Ṭabarsí, la sieĝinta generalo 'Abbás-Qulí Khán, priskribante al la princo la batalon, komparis ĝin kun la batalo de Karbilá kaj sin kun Shimr ibn Dhil-Jawshan, kiu ordonis la mortigon de la Imamo Ḥusayn. (vidu la 45-an piednoton de la 20-a ĉapitro de "La Herooj de la Nova Tagiĝo" [7])

Rango de Quddús[redakti | redakti fonton]

"Rigardante la rangon de Quddús, oni neniel devas konsideri ĝin kiel tiun de "Profeto". Lia rango sendube estas glorega, kaj supera al tiu de iu ajn "Litero de la Vivanto", eĉ de la unua "Litero" Mullá Ḥusayn. Quddús reflektis pli ol iu ajn disĉiplo de la Báb la lumon de Lia Instruo." (letero skribita al bahaano je la nomo de Shoghi Effendí en la 11-a de novembro 1936 [8])

"Eble estas helpo konsideri, ke dum la "Revalaciita Ekonomio" de la Báb, Quddús estas titolita kiel la "Lasta Punkto" kaj la "Lasta Nomo de Dio", ke li ankaŭ estas identigita kun unu el la "Mesaĝistoj maljuste kulpigitaj je mensogo" menciitaj en la Korano 36/14, kiel indikite de Shoghi Effendi en "God passes by" (Dio preterpasas), kaj kun unu el la "du atestantoj" en kiujn "la Spirito de Vivo el Dio" devas eniri, kiel atestite de 'Abdu'l-Bahá en "Some Answered Questions" (Respondoj de 'Abdu'l-Bahá). Malgraŭ tiuj sublimaj rangoj, oni tamen ne devas konsideri lin kiel sendependan "Manifestiĝon de Dio"." (letero skribita de la Universala Domo de Justeco al bahaano je la 24-a de aŭgusto 1975 [9])

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • ”Resurrection and Renewal” (Releviĝo kaj Renoviĝo) de Amanat Abbas (1989), Cornell University Press, 124 Roberts Place, Ithaca, New York 14850, ISBN 0-8014-2098-9
  • ”The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative” (La Herooj de la Nova Tagiĝo : Kroniko de Nabíl) de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A’ẓam) kaj Shoghi Effendi (Tradukinto) (1932), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0900125225
  • ”God Passes By” (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi (1944), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0877430209
  • ”A Concise Encyclopedia of the Bahá'í Faith” (Konciza Enciklopedio de la Bahaa Kredo) de Peter Smith (1999), Oneworld Publications, Oxford, UK, ISBN 1851681841

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • ”God Passes By” (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi (1944), legebla en la angla lingvo ĉe [10]
  • ”The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative” (La Herooj de la Nova Tagiĝo : Kroniko de Nabíl) de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A’ẓam) kaj Shoghi Effendi, esperantigita de Roan Orloff-Stone kaj legebla ĉe [11]