Quedlinburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
Blazono de Quedlinburg Situo de Quedlinburg
Bazaj indikoj
Federacia lando: Saksio-Anhalto
distrikto: distrikto Harz
Geografia situo: 51° 47' N
11° 8' O
Alteco: 123,5 ĝis 182,6 m super marnivelo
Areo: 78,15 km²
Loĝantoj: 22.795 (30-a de junio 2005)
Loĝdenseco: 292 loĝantoj/km²
Poŝtkodo: 06484
Telefonkodo: 03946
Regiona aŭtokodo: HZ
Administra kodo: 15 3 64 016
Adreso de la urba administracio: Markt 01/ 06484 Quedlinburg
Urbestro: Eberhard Brecht (SPD)

Quedlinburg estas la administracia centro de la distrikto Harz. Ĝi situas ĉe la rivereto Bode ĉe la norda rando de la mezalta montaro Harco en la germana federacia lando Saksio-Anhalto.

Aparte vidindaj estas la malnova urbocentro kun 1200 trabfakaj konstruaĵoj el ses jarcentoj, la foirplaco kun la renesanca urbodomo kaj la Rolando, la kastelo, la romanika preĝejo Stiftskirche kun la katedrala trezoro, la romanika Wiperti-preĝejo kaj la Brühl-parko.

Quedlinburg estas laŭ areo la plej granda monumento de Germanio kaj pro tio apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.

Vidindaĵoj

Muzeoj

  • Ständerbau (Muzeo pri trabfaka konstruado)
  • Kastela muzeo
  • Katedrala trezoro
  • Klopstock-Muzeo
  • Feininger-Galerio
  • Lignoverma muzeo
  • Mezgermana muzeo de modelfervojoj kaj ludiloj
  • Muzeo pri vitropentrado kaj metiartoj

Preĝejoj

  • Ägidii-preĝejo
  • Benedikti-preĝejo (Marktkirche)
  • St. Blasii-preĝejo
  • St.-Johannis-preĝejo
  • St.-Johannis-kapelo
  • St.-Mathilde-preĝejo
  • Nikolai-preĝejo
  • St. Servatii-preĝejo (iama fondaĵa preĝejo, poste kastela preĝejo)
  • Wiperti-preĝejo

Konstruaĵoj

  • Romanika fondaĵa preĝejo St. Servatius
  • Kastelo
  • Ständerbau (trabfaka konstruaĵo el la 14-a jarcento)
  • Historia foirplaco
  • Urbodomo
  • Salfeldt-a palaco

Urbomuro kun urboturoj

  • Schreckensturm(= timiga turo) - en ĝi troviĝas torturejo kaj ublieto. Vizitebla kaj por kuraĝuloj loĝebla (du modernaj hotelĉambroj)
  • Lindenbein-a turo (Alta turo) - kun galerio
  • Schweinehirtenturm (= porkvartista turo)
  • Gänsehirtenturm (= anservartista turo)
  • Kaiserturm (imperiestra turo
  • Turm opp'n Tittenplan (bovinvartista turo)
  • Kruschitzkyturm
  • Pulverturm
  • Mertensturm
  • Spiegelsturm


Famaj gefiloj de la urbo


Eksteraj ligiloj

Oficiala hejmpaĝo de Quedlinburg


Ŝablono:LigoElstara