Queenstown (Sud-Afriko)
Queenstown (pli frue Queen Victoria) estas grandurbo kaj diocezo en Sudafriko, en provinco Orienta Kablando.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 31°54′S 26°53′O / 31.9°S, 26.883°OKoordinatoj: 31°54′S 26°53′O / 31.9°S, 26.883°O
- Areo: 115 km²
- Loĝantaro: 154.618 (en 2012)
- Supermara alteco: 1067 m
- Horzono: UTC +2 h
Geografio [redakti]
Queenstown situas sur altebenaĵo laŭ rivero Komani en la nordorienta parto de la lando. Orient-Londono troviĝas 159, Port Elizabeth 260, Bloemfontein 315, Durbano 456, Johanesburgo 645, Pretorio 701, Kaburbo 822 km.
Historio [redakti]
Tiama Queen Victoria estis fondita en 1853 kune kun fortikaĵo. La urbo prosperis daŭre ĝis la ekonomia krizo en la 1930-aj jaroj. En la 1960-aj jaroj la afrikanoj estis movitaj pli orienten, sekve Queenstown iĝis "urbo de blankuloj".
Ekonomio [redakti]
Queenstown estas centro de la prospera ĉirkaŭa terkultivado.
Trafiko [redakti]
Queenstown situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Orient-Londono kaj Bloemfontein.
Klimato [redakti]
Queenstown havas subtropikan klimaton. La temperaturo varias inter 3-29 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en junio kaj en julio. Jare pluvas po 513 mm. La pluvo kulminas en februaro kaj malkulminas julie. En 2002 katastrofa neĝado okazis.
Vidindaĵoj [redakti]
- fortikaĵo nomata Heksagono
- anglikana preĝejo
- romkatolika katedralo
- urbodomo
- naturrezervejo en la proksimo
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio
- loĝantaro
- mapo, distancoj