Quentin Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Quentin Leonard „Butter“ Jackson (naskiĝis la 13-an de januaro 1909 je Springfield en Ohio; mortis la 2-an de oktobro 1976 en Novjorko) estis usona trombonisto de ĵazo. Li estas diskonata pro sia laboro en la Orkestro Duke Ellington.

Kariero

Jackson ellernis la trombonludon de sia bofrato Claude Jones. Li laboris en 1930 kun Zack Whyte, 1931 kun McKinney's Cotton Pickers, ekde 1932 ĝis 1940 kun la orkestro de Don Redman, ekde 1940 ĝis 1948 kun Cab Calloway kaj poste kun Lucky Millinder.

Ekde 1949 ĝis 1960 li laboris soliste kaj kiel bandmuzikisto ĉe Duke Ellington. Post vojaĝo tra Eŭropo kun la bandego de Quincy Jones li muzikis ekde 1961 ĝis 1962 kun Count Basie kaj surdiskigis kun Charles Mingus, nome la mitajn albumojn The Black Saint And Sinner Lady kaj Mingus Mingus Mingus Mingus (1963). Post membreco en la bandoj de Louie Bellson kaj Gerald Wilson li apartenis ekde 1971 ĝis 1976 al la Orkestro Thad Jones/Mel Lewis.

Diskaro

  • The Swingin' Miss "D" kun Dinah Washington, 1956 (1998)
  • Blue Gardenia kun Dinah Washington, (1995)
  • Dinah Sings Bessie Smith kun Dinah Washington, 1956, 1957 (1999)
  • Ellington at Newport 1956, Live At Newport 1958, The Cosmic Scene: Duke Ellington's Spacemen (1958), Blues in Orbit, kun Duke Ellington (Columbia)
  • Johnny Hodges With Billy Strayhorn & The Orchestra, 1961 (1999)
  • Jazz masters 48 kun Oliver Nelson (Verve, 1962-67)
  • The Black Saint And The Sinner Lady, Mingus Mingus, Mingus Mingus kun Charles Mingus, (Impulse! Records, 1963)
  • Movin' Wes kun Wes Montgomery, (Verve, 1963/1997)
  • Quincy Jones Plays Hip Hits, 1963 (2004)
  • Impressions: The Verve Jazz Sides kun Wes Montgomery, (Verve, 1964-1966, aperinta en 1995)
  • Peter & The Wolf kun Jimmy Smith, 1966 (1999)
  • Blues: The Common Ground kun Kenny Burrell (Verve, 1967-68)
  • Talkin' Verve kun Shirley Scott, (Verve, 2001)
  • Roll 'Em kun Shirley Scott, 1966 (2004)
  • Ella Fitzgerald Sings The Duke Ellington Song Book, (Verve, 1957/1999)
  • Ellington Is Forever kun Kenny Burrell (Fantasy, 1979)