Quentin Mosimann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Quentin Mosimann

Quentin MOSIMANN, (naskiĝis la 14-an de februaro 1988 (nun 1988-02-14) (26-jara) en Ĝenevo) estas svisa-franca kantisto, gajninto de "Star Academy 7".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Quentin Mosimann naskiĝis la 14-an de februaro 1988 en Ĝenevo de svisa patro (el Berno en germanlingva Svislando) kaj franca patrino.

Quentin vivis tri jarojn en Ĝenevo, poste transloĝiĝis en Bogève (Haute-Savoie) kun sia patrino post la apartiĝo de la gepatroj.

Li nun vivas en Hyères (Var) ekde 2005, kie li produktiĝas interalie kiel diskĵokeo sub la pseŭdonomo John Louly.

Quentin Mosimann estis akceptita al "Star Academy 7" kiam li estis 19-jara. Li gajnis la finalon la 15-an de februaro 2008 rekompencita per kontrakto de unu miliono da eŭroj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 2008: Duel
  • 2010: Exhibition

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2008: Cherchez le garçon
  • 2008: C'est la ouate

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]