Kverko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Quercus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kverko

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fagaloj Fagales
Familio: Fagacoj Fagaceae
Genro: Kverko Quercus
L.

Vidu Liston de kverko-specioj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Folioj kaj glanoj de Quercus robur
Gustave Courbet (1843)

Kverko (Quercus el fagacoj) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbustoj kun virseksaj floroj en pendaj, delikataj amentoj, kun inseksaj unuopaj floroj unuope ĉirkaŭitaj de involukro (kupulo), kaj kun fruktoj (akenoj nomataj glanoj), oblongaj aŭ ovoidaj, kun bazo ĉirkaŭita de ligneciĝinta kupulo; la malmola, fortika ligno de kelkaj specioj estas uzata por ĉarpentado, ŝipkonstruado, meblofarado k.s.; ĉirkaŭ 400 specioj el Eŭropo, Azio, Norda Afriko, kaj Centra kaj Norda Ameriko.[1]

Specioj[redakti | redakti fonton]

Sekcio Quercus[redakti | redakti fonton]

La blankaj kverkoj (sinonimo: sekcio Lepidobalanus). Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko, Nordameriko. Stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj, estas dolĉaj aŭ iomete amaraj; interno de la glanŝelo estas senhara.

Sekcio Mesobalanus[redakti | redakti fonton]

Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 6 monatoj kaj estas amaraj; interno de glanŝelo estas senhara. (Kverkoj de sekcio Mesobalanus estas tre parencaj al kverkoj de sekcio Quercus, kaj oni foje metas ilin en ĝin.)

Sekcio Cerris[redakti | redakti fonton]

Kreskas en Eŭropo, Azio, norda Afriko. Stilusoj estas longaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de la glanŝelo estas senhara aŭ iomete hareca.

Sekcio Protobalanus[redakti | redakti fonton]

La mezaj kverkoj, ili kreskas en sudokcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko. La stilusoj estas mallongaj; glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj; la interno de glanŝelo estas hareca.

Sekcio Lobatae[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj kverkoj (sinonima sekcinomo: Erythrobalanus). Kreskas en Norda, Centra, kaj Suda Ameriko. La stilusoj kaj longaj, la glanoj maturiĝas en 18 monatoj kaj estas tre amaraj, la interno de la glanŝeloj estas hareca.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]