Quim Monzó

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Quim Monzó
Monzo345.JPG
Naskiĝis 24-an de marto 1952
en Barcelono, Katalunio, Hispanio
Notindaj premioj Premio Nacional de Literatura
Premio Ciudad de Barcelona de narrativa
Premio Prudenci Bertrana de novela
Premio El Temps de novela
Premio Lletra d'Or
Premio de los Escritores Catalanes
Premio Maria Àngels Anglada
Premio Trajectòria
v  d  r
Information icon.svg

Quim Monzó (naskiĝis la 24-an de marto 1952 en Barcelono) estas kataluna verkisto vivanta en Barcelono, kiu skribas en la kataluna lingvo.

Enhavo

Vivo[redakti]

Monzó unue laboris kiel milit-raportisto kaj vojaĝis tra Vjetnamo, Kamboĝo, Tajlando, Kenio kaj Nordirlando. Poste li dediĉis sin al beletro. Lia unua romano L’udol del griso al caire de les clavegueres aperis en 1976. Jaron poste sekvis lia unua novelaro (Self Service). Ĝis 2007 Monzó publicis du romanojn, ses volumoj de rakontoj kaj plurajn artikolarojn.

Apud sia literatura verkado Monzó ankaŭ laboris kiel desegnisto de komiksoj. Li skribis por radio kaj televido kaj laboris kiel tradukanto kaj kanzon-verkisto. Precipe konata Monzó estas en Katalunio pro siaj kolumnoj, regule aperantaj en la taga ĵurnalo La Vanguardia kaj siaj ŝatataj radio-programoj El lloro, el moro, el mico i el senyor de Puerto Rico kaj El mínim esforç, kiujn li moderatoris kune kun la renoma kataluna aŭtoro Sergi Pàmies. Kun Pàmies, Monzó ankaŭ skribis Sang bruta (Malpura sango), radionovelo en 113 ĉapitroj.

Monzó skribas nur en la kataluna. Li prezentis la inaŭguran literaturan diskurson de la 59-a Libro-Foiro de Frankfurto en 2007, kiu en tiu jaro havis la teman fokuson Katalunio.[1][2]

Verkoj[redakti]

Noveloj[redakti]

  • 1976: L'udol del griso al caire de les clavegueres
  • 1977: Self Service, kun Biel Mesquida
  • 1978: Uf, va dir ell
  • 1980: Olivetti, Moulinex, Chaffoteaŭ et Maury
  • 1983: Benzina
  • 1985: L'illa de Maians
  • 1989: La magnitud de la tragèdia
  • 1993: El perquè de tot plegat
  • 1996: Guadalajara
  • 1999: Vuitanta-sis contes
  • 2001: El millor dels mons
  • 2003: Tres Nadals
  • 2007: Mil cretins

Artikoloj[redakti]

  • 1984: El dia del senyor
  • 1987: Zzzzzzzz
  • 1990: La maleta turca
  • 1991: Hotel Intercontinental
  • 1994: No plantaré cap arbre
  • 1998: Del tot indefens davant dels hostils imperis alienígenes
  • 2000: Tot és mentida
  • 2003: El tema del tema
  • 2004: Catorze ciutats comptant-hi Brooklyn
  • 2010: Esplendor i glòria de la Internacional Papanates

Honorigoj[redakti]

  • 1976: Premi Prudenci Bertrana de Novel·la por L'udol del griso al caire de les clavegueres
  • 1981: Premi de la Crítica Serra d'Or por Olivetti, Moulinex, Chaffoteaŭ et Maury
  • 1986: Premi de la Crítica Serra d'Or por L'illa de Maians
  • 1989: Premi de Novel·la El Temps por La magnitud de la tragèdia
  • 1993: Premi Ciutat de Barcelona por El perquè de tot plegat
  • 1994: Premi de la Crítica Serra d'Or por El perquè de tot plegat
  • 1997: Premi de la Crítica Serra d'Or por Guadalajara
  • 2000: Premi Lletra d'Or por Vuitanta-sis contes
  • 2000: Premi Nacional de Literatura por Vuitanta-sis contes
  • 2002: Premi dels Escriptors Catalans
  • 2008: Premi Maria Àngels Anglada por Mil cretins

Quim Monzó en Esperanto[redakti]

Hector Alos i Font tradukis la kurtrakonton Ĉirkaŭ tagmeze al Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    Retejo de Quim Monzó
Ekstera ligilo    Inaŭgura diskurso de Quim Monzó en la Libro-Foiro de Frankfurto
Ekstera ligilo    Ĉirkaŭ tagmeze de Quim Monzó, elkatalunigis Hector Alos i Font
Ekstera ligilo    Artikoloj de Quim Monzó, La Vanguardia
Ekstera ligilo    Retejo de libro Monzó. Com triomfar a la vida
Ekstera ligilo    Editorial Quaderns Crema


Fontoj[redakti]