Quixelô (Cearao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Quixelô en Cearao.

Quixelô (" Kiŝelo' ") estas municipo en brazila subŝtato Cearao. Ĝia nomo havas indiĝenan originon, reference al tribo kiu okupis ĉi regionon. La tribo Quixelô estis eksterminitaj de koloniintoj je fino de 18a jarcento. Bom Jesus de Quixelô ("Bona Jesuo de Quixelô"), tiel la municipo estis konata ĝis ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento.

Koordinatoj: 06°15′14″S 39°12′07″U  /  6.25389°S, 39.20194°U / -6.25389; -39.20194 (Quixelô (Cearao))