Qumran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Geografia medio de Qumran

QumranKumrano, estas loko sur la okcidenta bordo de la Morta Maro, en la cisjordana de Israelo okupita zono de Palestino, najbare de la ruinaĵoj de Jeriĥo. Oni setlis en tiu loko loĝige ekde 150 a.K. al 130 a.K. kaj malaperis el la memoro per la kontraŭhebrea romia milito: fakte, post diversaj invadoj, en la somero de la jaro postkrista 68, romia imperiestro Tito, tiam ĉefkomandanto de la legio 10a Fretensis, ĝin detruis definitive.

Qumran niaepoke famas pro la malkovro, jam meze de la pasinta 20-a jarcento, de la tieldiritaj Manuskriptoj de la Morta Maro kaj de restaĵoj de monaĥejo kie loĝis, laŭ komuna opinio, komunumo de Esenoj.

Rokaj pejzaĝoj de Qumran

Ĉe la enfluejo de Uedo (torento) Qumran videblas iuj ruinaĵoj kiuj estis taksataj restaĵoj de romia fortikaĵo kaj ne konsideritaj de arkeologoj. Post la malkovro, en la grotoj de la najbaraj krutejoj, de la mortamara rulaĵo entenanta la tekston de la libro de la profeto Jesaja, okazinta en 1947, tiu dezerta landeto estis rekonsiderita kaj fariĝis unu el la plej gravaj arkeologiaj lokoj de la mediteraneaj setlejoj. Tuj baldaŭ, fakte, fakaj esploristoj agnoskis ke restaĵaj establaĵoj apartenis, almenaŭ lasttempe, al hebrea religia komunumo, kaj tuj oni pensis ke ĝuste membroj de tiu komunumo kaŝis en tiuj grotoj siajn religiajn trezorojn por ilin protekti kontraŭ la invandantaj romianoj.

Sinsekvaj malkovroj, tamen, orientiĝis taksi la restaĵojn asmonea fortikaĵo, aliaj arkeologoj-historiistoj atribuis la manuskriptojn al simpla komuna privata biblioteko de judaismaj rabenoj, aliaj imagis ke la sacerdotoj de la jerusalema templo zorgis kaŝi la sanktajn manuskriptojn por ilin savi en la antaŭviditaj danĝeroj de la romia sieĝo. Sed hodiaŭ elstaras la teorio laŭ kiu la loko estis kreita kaj loĝita de Esenoj, profitintaj de restaĵoj de antikva fortikaĵo.

En la proksimaj grotoj, kiel oni scias, du palestinaj paŝtistoj, Muhammad Althib kaj Jum'a Ĥalil, hazarde trafis 1947 antikvajn amforojn entenantajn ostrakojn kaj papirusajn rulaĵojn. Al tiu unua hazarda malkovro sinsekvis aliaj multaj, entute ĉirkaŭ 30.000 inter kompletaj libroj kaj fragmentoj. Inter la libroj elstaras tekstoj de la Malnova Testamento kiel la libro de Jesaja, kaj de apokrifaj tradicioj, ekzemple Libro de Ĥanoĥ kaj la rulaĵo de la milito. Oni opinias ke tiuj dokumentoj havis originon antaŭ la epoko de la forlaso de la loko 68 p.K., okaze de la komenco de la romia konkero (Pompeo okupis Jerusalemon en 63.aK).

La kumranaj rulaĵoj nun gastas, preskaŭ ĉiuj, en la muzeo de la libro en Jerusalemo. [1]

Tiuj dokumentoj revestas grandan gravecon por la origino de kristanismo ĉar samtempaj kaj ĉar Novtestamentaj konceptoj kaj lingvaĵo iujn fojojn similas al tiuj esenaj, kaj eblas ke kelkaj kristanaj protagonistoj travivis ene aŭ proksime de tiu(j) esena(j) komunumo(j).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĵus (2010) eliris tiu informo: “La marmortaj rulaĵoj, malkrovitaj ekde 1947 en la samnoma loko sur la okcidentaj bordoj de la Morta Maro, albordiĝos sur la virtuala realo interreto danke al akordo inter la la israelaj aŭtoritatoj ŝarĝitaj por la kulturaj kaj arkeologiaj riĉaĵoj kaj la usona Google, la informadikiga entrepreno kies esplormotoroj efike svarmas en la tuta mondo. La anonco aperis la 19an de oktobro 2010. La 900 manuskriptoj revenigitaj al la lumo la pasintan jarcenton entenas tekstojn hebrelingvajn, aramelingvajn kaj greklingvajn – inter kiuj eroj de la Malnova Testamento – fundamentaj por la studo pri judismo de la epoko de Jesuo. La aliro al fragmentoj de la rulaĵoj konservitaj ĉe la Muzeo de Israelo en Jerusalemo estis rezervita por fakuloj. En la 1990-aj jaroj oni entreprenis la sisteman paperan publikigon kiu ĝis nun okupas 39 volumojn. Nun el la papero oni transiras al la digita formato, kiu favoros kaj plilarĝigon de la ebla utiliganta fonto kaj protekton de la originaĵoj el la ekspozicio al eksteraj danĝeraj agantoj. Ĉiuj la 30.000 manuskriptaj fragmentoj estas fotitaj per specialaj infraruĝaj radiaparatoj kiuj helpas eltiri bildojn kun klarnetaj detaloj tra kiuj spertuloj perfektigos sian penetradon en la sekretojn de la dokumentoj. Sur la reto, ĉe la origina bildo apudas traduko de la reproduktita teksto al diversaj lingvoj. La kosto de la projekto entute kostas du milionojn da dolaroj” (Eco di Terra Santa [1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]