Quo vadis?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Quo Vadis?)
Quo vadis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Henryk Sienkiewicz
Lingvoj
Lingvo pola lingvo
Eldonado
Eldondato 1896
Ĝenro historia fikcio
Loko de rakonto Roma regno
vdr
Henryk Sienkiewicz
Quo vadis?, Filmafiŝo, 1913.
Nerono kaj la bruligo de Romo, ilustraĵo de M. de Lipman, 1897

Quo vadis? estas romano verkita de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz, el la tempo de la romia imperiestro Nerono. La romano akiris mondan sukceson kaj estis tradukita en pli ol 50 lingvojn kaj legata en 60 landoj. La aŭtoro en 1905 ricevis Nobel-premion pri literaturo pro eminentaj verkistaj atingoj en epika literaturo.

La titolo[redakti | redakti fonton]

La titolo Quo vadis? (latine: Kien vi iras?) estis ĉerpita el la apokrifa evangelio Agoj de Petro, preskaŭ romaneto pri la vivo kaj martiriĝo de la apostolo Petro en Romo. Puŝita de kristanoj ke li savu sian vivon dum la persekuto de Nerono, Petro decidis foriri el Romo, do forlasi la persekutitajn kristanojn. Nu «ektrairante pordon por eliri el la urbo, li vidis la Sinjoron. Petro diris: "Kien vi iras, Sinjoro?" (Quo vadis, Domine?). Kaj la Sinjoro respondis: "Romen, por ke mi estu denove krucumita". Petro al li: "Ĉu vi volas esti krucumita denove?". Kaj li respondis: "Jes, Petro, mi estos krucumita denove...". Kaj Petro tuj revenis inter la siaj.»

La Agoj de Petro estas greklingva apokrifaĵo el la fino de la dua jarcento; oni kredas koni ankaŭ la aŭtoron: siria Leucius Carinus, iama disĉiplo de Sankta Johano (35).[1]

Loko kaj tempo de agado[redakti | redakti fonton]

La agado okazas ĉefe en Romo, dum la lastaj 6 jaroj de la regado de Nerono (6369), la agado de epilogo – ĉ. la 68-a. Eventoj permesantaj difini la tempon de agado estas: alveno de Vinicius al Romo post subskribo de la paco kun Armenio (63), incendio de Romo (64), la morto de Petronius (66), la morto de Neron (68). Romo estis tiam urbo plurnacia, tre diversigita.

Priskribo de la enhavo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa pensfadeno de la romano estas amo de Vinicius kaj Ligia. Ili apartenas al du apartaj mondoj: Vinicius estas romia patricio, Ligia ostaĝino devenanta de barbara etno de lugioj, kaj ankaŭ kristanino. Ama pensfadeno havas plurajn agoturniĝoj: fuĝon de Ligia, ŝian serĉadon flanke de Vinicius, provon de homforkapto, transformon de Vinicius kaj akcepton de baptiĝo fare de li, fine enprizonigon kaj miraklan saviĝon sur areno. Historia pensfadeno de la romano fokusiĝas sur persono de la romia imperiestro Nerono, kaj ankaŭ sur reprezalioj kaj disvastiĝado de la kristana kredo. Esenca por la verko figuro estas Petronius – romia patricio, proksima konsilisto de Nerono, difinanto de gusto kaj eleganteco, estanta en la romano simbolo de forpasanta antikva kulturo. Balanciĝanta lime de la vivo kaj la morto, li kritikas koncepton de imperiestro kaj malgajnas. Tiel kiel komencis, finas la agadon, mortante sinmortige en la brakoj de amata Eunice. La plej tragika kaj samtempe komika figuro estas Chilon Chilonides. Mankas al li moralaj principoj kaj pretas vendi senkulpulon. Tamen en li okazas grava ŝanĝiĝo, fine mortas sur la kruco defende de tiuj, kiujn perfidis – kristanoj. Kulmina punkto estas batalo de Ursus kun uro. Venko super la besto signifas feliĉan finon de la ama pensfadeno. De tiam Ligia, Vinicius kaj Ursus estas sub protekto de la roma popolo. La momento ankaŭ simbolas returnon de la simpatio de romianoj disde Nerono kaj alturniĝo al kristanoj.

Historiaj herooj[redakti | redakti fonton]

Fikciaj herooj[redakti | redakti fonton]

  • Marcus Vinicius – romana patricio, milita tribuno, kiu enamiĝas al Ligia kaj sub ŝia influo iĝas kristano
  • Ligia (Callina) – filino de barbara estro de liguroj, ostaĝo de Romo, edukita de Aulus Plautius kaj Pomponia. Kristanino, amatino de Markus Vinicius. Ŝi rifuzas iĝi amatino de Vinicius kaj forkuras de li. Danke al ŝi la juna patricio trapasas ŝanĝon, iĝante kristano. Tiam Ligia konsentas lin nupti.
  • Ursus – post bapto Urban; li servis al la patrino de Ligia, post ŝia morto ĵuris defendi la filinon; li ekposedis grandegan korpan forton: mortigis luktiston Krotono, sur areno per nudaj manoj supervenkis uron.
  • Glaukus – laŭdevene greko, kuracisto, kristano; Chilo Chilonides vendis en malliberon liajn infanojn kaj la edzinon; plurfoje pardonis al Chilo liajn agojn, per kio kontribuis al lia konverto; pereis sur kruco.
  • Crispus – fanatika kristano, tre radikala, krucumita dum plebaj ludoj
  • Eunice – sklavino kaj amatino de Petronius, ŝi elektas sinmortigon kun la amato anstataŭ liberigo kaj vivo inter liaj riĉaĵoj
  • Chilo Chilonides – filozofo, greko; vivas per instruado de hazardaj homoj kaj trompoj; monavida – perfidas kristanojn al Nerono por posteno kaj oro, pli frue vendis familion de sia amiko en malliberon; li konvertiĝas fine de la romano (post la morto de Glaukus).
  • Germano Gulo – sklavo, edukisto kaj instruisto de Marcus Vinicius

Interpreto[redakti | redakti fonton]

La verko proklamas venkon de la morala ideo super la korpa perforto. Aperas interpretoj laŭ kiuj Ligia identiĝas kun prauloj de slavaro. Oni ankaŭ konjektas pri Ursus, kiu kaj kio li estas, la gigantulo savanta princinon (Pollando).

Filmigo[redakti | redakti fonton]

Surbaze de la libro oni produktis kelke da aktorfilmoj:

  • Quo Vadis, reĝisorita de Lucien Nonguet kaj Ferdinand Zecca, 1901, Francia (muta filmo).
  • Quo Vadis? reĝ. Enrico Guazzoni, 1912, Itlio (muta filmo).
  • Quo Vadis reĝ. Gabriello D'Annunzio kaj Georg Jacoby, 1925, Italio (muta filmo).
  • Quo Vadis reĝ. Mervyn LeRoy, 1951, Usono.
  • Quo Vadis? reĝ. Franco Rossi, 1985, Italio (televida serio).
  • Quo vadis reĝ. Jerzy Kawalerowicz, 2001, Pollando. Samtempe kune kun la kina versio oni produktis la televidan – sesparta serio samtitola.

Quo vadis? kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanta traduko de ĝi, tradukita el la pola de Lidja Zamenhof eldoniĝis en 1933, kaj havas 544 paĝojn.
«Apenaŭ mi povus rekomendi pli bonan verkon por E-isto, kiu bone lerninte la lingvon, volas literature utiligi siajn konojn. La traduko estas glata, facilflua, bonege ekvilibrita, kristale klara.» (t, Lingvo-Libro, 193, p. 14.)
  • La 3-an de septembro 2016 la romano Quo vadis? estis en la tuta Pollando publike legata por propagando kaj agnosko de la nacia literaturo. Tradicie komencis la Nacian Legadon Prezidento de Pollando Andrzej Duda ([1]), sed ekzemple dum la legado en Szczecin, Olŝtino, Elblongo kaj en Krakovo ankaŭ en Esperanto la fragmentoj de la romano estis legataj fare de lokaj esperantistoj (vidu la filmon kaj artikolojn pri la evento [2], [3], [4]).

Tiu verko estas (tute aŭ parte) entenata en la rete alirebla Tekstaro de Esperanto.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jastrzębowska E. 2001 : Rzym w czasach „Quo vadis” (Romo en la tempo de "Quo vadis"), Prószyński i S-ka, Varsovio, paĝoj 115–122
  • Halsey F.R. : (1898-02-05), "Historians of Nero's Time" (PDF). New York Times. paĝo BR95

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]