Rákospalota
El Vikipedio
Rákospalota kune kun Újpalota kaj Pestújhely formas la 15-a distrikton de Budapeŝto. La loknomo signifas hungare: kankra-palaco.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- poŝtkodoj: 1151-1158
- areo: 27 km²
- loĝantaro: 80 500 en 2008
- koordinatoj: 47°33′N 19°06′O / 47.55°N, 19.1°OKoordinatoj: 47°33′N 19°06′O / 47.55°N, 19.1°O
Situo [redakti]
Distrikto Rákospalota situas en norda parto de Pest.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis en 1243 en formo Nyír-Palota. La komunumo ne senhomiĝis dum regado de turkoj. La loko estis populara pro la fervojo inter Pest kaj Vác ekde la 1830-aj jaroj. En 1923 la tiama vilaĝo iĝis urbo kaj aliĝis al Budapeŝto kune kun grandvilaĝo Pestújhely en 1950. Inter 1968 - 1977 tre granda betona loĝkvartalo konstruiĝis havanta la nomon Újpalota (=nova palaco). Post fine de la socialismo vendejegoj konstruiĝis.
Trafiko [redakti]
Vidindaĵoj [redakti]
- Luterana preĝejego (Rákospalota)
- luterana preĝejo
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj de 1900, la turo estas 70 m-ojn alta
- romkatolika preĝejo Preĝejo de Johano Baptisto en kvartalo Pestújhely
- muzeo pri Rákospalota
- loĝdomo havanta 24 etaĝojn
Famuloj [redakti]
- en Rákospalota naskiĝis aktorino Ida Turay kaj aktoro Béla Barsy
- en Rákospalota naskiĝis operokantistino Júlia Osváth
Ĝemelurboj [redakti]
Toplița (Harghita), Rumanio
10-a distrikto de Berlino, Germanio
23-a distrikto de Vieno, Aŭstrio
Obervellach, Aŭstrio
Donji Kraljevec, Kroatio
Košice, Slovakio