Rátót

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de Rátót
Kastelo de Széll en Rátót

Rátót estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono Szentgotthárd. Verŝajne la nomo estas germana personnomo en formo Ratold.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • Poŝta kodo: 9951
  • Areo: 7  km²
  • Loĝantaro: 250

Situo[redakti | redakti fonton]

Rátót situas inter Szentgotthárd kaj Körmend laŭ la ĉefvojo, laŭ la fervojo kaj laŭ Rába en la maldekstra flanko.

Posedanto de la 19-a jarcenta kastelo estis Kálmán Széll, tie pasigis tagojn politikisto Ferenc Deák.

La vilaĝo trovis sin en 1919 ĉe la nova landlimo laŭ Aŭstrio, perdinta ligojn al la pli nordaj vilaĝoj kaj urbo Güssing (hungare Németújvár). Post 1945 oni faris fer-kurtenon, kiu estis 5 km-ojn larĝa tre kontrolita zono. En 1989 tio nuliĝis, oni trovis tie netuŝitan arbaron dum 40 jaroj.

La katolika preĝejo konstruiĝis en 1991.