Rátka
El Vikipedio
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Rátka, germane Ratkau estas vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Szerencs.
- Areo: 12 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.215/21.2314
- Loĝantaro: 1060
- Poŝtkodo: 3908
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Hidasnémeti-Szerencs. La lasta troviĝas 9, Tokaj 19, Miskolc 42 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1255 en formo "Rathka". Post la mezepoko pro la konstantaj militoj la vilaĝo senhomiĝis. Germanoj refondis Ratkau-n en 1750. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Tokaj.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵo [redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1807