Râu Sadului

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Râu Sadului
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sibiu
Alinome Riuszád (hungare), Kalibaschen (germane)
Iama hungara departemento Szeben
Situo 45° 37′ N, 24° 3′ O (mapo)45.622524.056388888889Koordinatoj: 45° 37′ N, 24° 3′ O (mapo)
Râu Sadului (Rumanio)
Râu Sadului (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 600 – 1250 m
Poŝtkodo 557205
Loĝantaro 636 (2002)
vdr

Râu Sadului [rıu saduluj] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en la distrikto Sibiu (Rumanio). Ĝi situas en la randregiono de Sibiu, tute sude en la distrikto, en la valo de Râul Sadu en Karpatoj. Pro sia iom izolita situo la komunumo konsistas nur el la sideja vilaĝo. La setlejo Fundu Râului, sudokcidente, ne estas konsiderata kiel aparta vilaĝo.

Tra Râu Sadului iras la distrikta vojo 105G, kiu transiras Karpatojn kaj ligas Tălmaciu kaj Sadu en la distrikto Sibiu kun Voineasa en la distrikto Vâlcea.

Historio kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La komunumo Râu Sadului estis fondita en 1850[1], do estas relative juna.

Ĝis 1919 Râu Sadului apartenis al Hungario, al Szebeni járás en departemento Szeben. Kiel loko en la randregiono ĝi tamen havis rumanan loĝantaron. De 1930, kiam estis 90,7 % da rumanoj, ilia parto kreskis[1]; en 2006 nur unu loĝanto deklaris sin etne ne-rumano[2].

En 2002 46 % de la loĝantaro estis inoj. El 206 laborkapablaj homoj 8 estis senlaboraj. En 2004 oni registris kreskon de la loĝantaro je 4,8 %, kvankam preskaŭ ĉiuj samregionaj vilaĝoj malkreskas[1]. De 2002 al 2007 la loĝantaro tamen iom malkreskis de 636 al 620.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie en Râu Sadului oni bredas ŝafojn kaj kaprojn, kiuj somere paŝtiĝas sur la montaj gresejoj kaj vintre estas nutrataj per fojno, eble eĉ estas transportitaj al pli malaltaj lokoj. La sem-taŭga tero estas la dua plej malmulta en la randregiono, antaŭ nur Poiana Sibiului[1].

La graveco de bestobredado malkreskis; multaj homoj nun ĉiutage iras ekster la valon por labori aliloke, precipe en Sibiu. Turismo ne estas tre signifa; tamen Râu Sadului estas konsiderata sat de vacanţă (feria vilaĝo), kun kelkaj turismaj pensionoj[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]