Róbert Koltai

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Róbert Koltai, hungare Koltai Róbert estas hungara aktoro kaj reĝisoro.

Róbert Koltai

Róbert Koltai naskiĝis la 16-an de decembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio [redakti]

Róbert Koltai finis la aktoran ĉef lernejon en 1968, en 1971 li edziĝis. Li komencis sian karieron en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), baldaŭe li aktoradis en Teatro Petőfi (Veszprém), Nacia Teatro (Pécs) kaj en Nacia Teatro (Budapeŝto), tamen li havis furorajn sukcesojn en filmoj. Lia edzino estas aktorino Judit Pogány. Li ricevis diversajn premiojn ekde 1976.

Roloj (elekto) [redakti]

  • 84 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1967-2009, ekzemple Ezek a fiatalok (Jen la gejunuloj), 1967; A Kenguru (La kanguruo), 1975; Indul a bakterház (Startas la relvoja gardistejo), 1980; Sose halunk meg! (Ni neniam mortos!), 1993; Zimmer Feri, Hyppolit, 1999
  • diversaj teatraĵoj
  • 10 reĝisoradoj inter 1982-2007, la debuta estis "Ni neniam mortos!"

Fontoj [redakti]