Róbert Meszlényi
MESZLÉNYI Róbert (pro. mesle:nji) estis hungara komponisto, muzikverkisto naskita en Arado la 23-an de marto 1883 kaj mortinta en Nógrádverőce la 28-an de februaro 1946.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Róbert Meszlényi estis dum pluraj jaroj muzikkritikisto de la ĵurnalo Neues Pester Journal, instruisto de Nemzeti Zenede, poste de 1923 de la muzikaltlernejo de Budapeŝto, inter 1926 – 34 sekretario de la instituto.
Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Orkestra- kaj ĉambromuziko, opero, kantoj.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Hangverseny kalauz (kun Dezső Demény, Bp., 1937);
- Schubert (Bp., 1942);
- Puccini. Az ember, az alkotó és életműve (Bp., 1942).