Róbert Páldy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

PÁLDY Róbert [pro. pal:di] estis hungara instruisto, bibliotekisto, redaktoro. Li naskiĝis en Gyergyóalfalu la 7-an de septembro 1912 kaj mortis en Veszprém la 2-an de marto 1998.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Róbert Páldy laboris kiel instruisto de 1945 en Balatonfüred. De 1955 li fariĝis direktoro de la departementa biblioteko de Veszprém. En 1957 li redaktis la revuon Veszprémi Szemle, kies nur kelkaj numeroj aperis. De 1961 li redaktis dek jarojn la revuon Könyvtáros. La revuo Kelet Népe en 1938 publikis sian sociografiaĵon titolitan Délzala.

Fonto[redakti | redakti fonton]