Róbert Schatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SCHATZ Róbert (ŝac), ankaŭ Roberto Julio Schatz (nask. 5-an de februaro 1876)[1] estis hungaro kaj doktoriĝinta kuracisto. Li estis vicprezidanto kaj sekretario de Hungarlanda Esperantista Societo (HES) antaŭ la Unua mondmilito.

Schatz havis gravan sukceson dum la Internacia Kuracista Kongreso, Budapeŝto, 1909. Li estis redaktoro de „Hungara Esperantisto", 1909-1910 kaj de „Juna Esperantisto". Surbaze de la tie faritaj spertoj li verkis poŝvortareton hungaran-esperantan, aperintan en 1910 kaj plurfoje reeldonitan ĝis 1947. Li kabeis antaŭ 1930.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1909: Esperanta-hungara frazlibro = Magyar-Esperanto beszélgetések / összeállitotta Schatz Róbert. Budapest: Kókai 1909, 51 p.; 2-a eld. 1910.
  • 1910: Hungara-esperanta poŝvortareto - Magyar-Esperanto Zsebszótár. Budapest: Kókai Lajos, 1910, [3], 162, [2] p. 15x11 cm; 2a eld.: 1922 pr. Buschmann [4], 160 p., 16x11 cm; 3a eld.: 1938; 4a eld.: 1947.
  • 1922: Hungara-esperanta vortareto - Kis Magyar-Esperanto Szótár. Budapest: Kókai Lajos, 1922, [2], 36, [2]p. 11x7 cm; 2a eld.: Kis magyar-eszperantó szótár; 3a eld.: 1938; 4a eld.: Budapest: Kókai Lajos, [1947?]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.