Róbert Tuschák

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Róbert Tuschák [tuŝAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tuschák Róbert estis hungara elektra kaj maŝina inĝeniero, profesoro, membro (korespondanta en 1982, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio.

Róbert Tuschák [1] naskiĝis la 15-an de aprilo 1927 en Salgótarján, li mortis la 22-an de novembro 2018.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Tuschák studis en Teknikuniversitato en Budapeŝto inter 1945-1950, poste li laboris samloke kiel asistanto. Inter 1956-1970 li laboris en fabriko "Ganz". Li doktoriĝis en 1963 antaŭ la akademio. En 1966 li ekinstruis en la universitato, poste en 1970 li estis elektita vicdekano, en 1973 dekano, inter 1978-1994 katedrestro, inter 1984-1990 vicrektoro. Li ricevis premiojn inter 1969-1998.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elekrotechnika (1951, 1961)
  • Közelítő számítási módszerek kiálló pólusú szinkronmotorok indító kalickájának méretezésére (1962)
  • Elektrotechnikai Lexikon (1973)
  • Mintavételes szabályozások tervezésének néhány kérdése (1983)
  • Computer Aided Control Education (1996)
  • Teaching Basic Control Theory: a Novel Approach Using Web-Matlab Based Teaching Materials (2004)

Fontoj[redakti | redakti fonton]