Rómulo Gallegos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Esperanta versio de "Doña Bárbara" de Rómulo Gallegos..JPG
Kovrilpagho de la esperanta versio de Doña Bárbara, tradukita de Fernando de Diego.

Rómulo Gallegos ['romulo ga'ĝegos] (naskiĝis la 2-an de aŭgusto, 1884 en Karakaso, mortis la 5-an de aprilo, 1969) estis venezuela politikisto kaj verkisto, unu el la plej gravaj literaturaj figuroj de Sudameriko.

Li dediĉis sian vivon samtempe al la politiko kaj al la literaturo. Li studis filozofion kaj matematikon kaj profesoris en sia naskiĝurbo.

Kiel politikisto li estis Ministro de Klerigado, poste Senatano kaj fine li fariĝis Prezidento de Venezuelo en la jaro 1948. Lia prezidenteco estis tre mallonga, ĉar militista puĉo ekziligis lin al Kubo kaj poste al Meksikio.

Gallegos verkis multajn romanojn kaj tri majstrajn verkojn: "Doña Bárbara" en 1929, "Cantaclaro" en 1933 kaj "Canaima" en 1935. Lia stilo estas malfacile klasebla, sed lia interpreto de la rilato inter homo kaj naturo famigis lin. Doña Barbara estas sendube lia plej bona ekzemplo. Oni donis al li la Nacian Premion de Literaturo inter aliaj distingoj.

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

greke http://www.celarg.org.ve/2donrg.html Biografio de Rómulo Gallegos en la hispana greke http://www.vidaslusofonas.pt/romulo_gallegos.htm Biografio de Rómulo Gallegos en la portugala greke http://www.celarg.org.ve Centro de Estudos Latinoamericanos Rómulo Gallegos (CELARG)