Róta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En norena mitologio, Róta estas valkirio. Róta estas atestita en la 36-a ĉapitro de la libro Gylfaginning de la Proza edao, kie ŝi menciiĝas apud la valkirioj Gunnr kaj Skuld, kaj oni diras ke la triopo "ĉiam rajdas por elekti, kiuj estas mortigotaj, kaj por priregi la mortigojn."[1] Krom tie, Róta aperas en du esprimoj, unu de Egill Skallagrímsson kaj alia de Hallfreðr vandræðaskáld.[2] Teorioj estas proponitaj pri la signifo de ŝia nomo, kaj pri eblaj mencioj en Gesta Danorum.

Teorioj

Nomo

Laŭ Guðbrandur Vigfússon, la nomo Róta estas ligita al la norena substantivo «róta» (t.e. "glacipluvo kaj ŝtormo") kaj Róta estas "diino kiu sendas ŝtormon kaj pluvon."[3]

Gesta Danorum

En la dua libro de Gesta Danorum.[4], menciiĝas iu virino «Ruta», kaj en la sesa libro iu persono "Rothi"[5] . Iuj opinias ke unu el aŭ ambaŭ estas, aŭ aludas al, Róta, kvankam aliaj opinias, ke la unua temas pri la (homa) vidvino de Hrólfr Kraki,[6] kaj la dua eble al la dio Odino[7].

Notoj

  1. Faulkes (1995:31).
  2. Finnur Jónsson. Lexicon Poeticum. http://www.septentrionalia.net/lex/index2.php?book=e&page=178&ext=png
  3. Vigfusson (1874:503).
  4. Davidson, Fisher (2008:I 59).
  5. Davidson, Fisher (2008:I 194).
  6. Davidson, Fisher (2008:II 45 and 47–48).
  7. Davidson, Fisher (2008:II 107).

Ŝablono:Reflist

Bibliografio