Rózsafa
El Vikipedio
Rózsafa [rOĵafa], kroate Biduš estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár. La loknomo signifas: rozo-vilaĝ'.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 390
- Poŝtkodo: 7914
- Telefonprefikso: 73
Situo [redakti]
Rózsafa situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Szentlőrinc kaj Szigetvár troviĝas po 10, Sellye 20, Pécs 34 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1330 en formo "Scentmihalfolua". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. La nuna loknomo oficiale uziĝas ekde 1899. En 1910 vivis en Rózsafa 612 homoj (escepte 3 ĉiuj hungaroj). Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana baroka preĝejo de 1794
- kastelo de Perczel [percel]
- skulptaĵo pri Sebestyén Tinódi