Rönisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rönisch
Rönisch
musical instrument manufacturing company vd
Dum 1845 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia societo
Fondita 1845
Sidejo Lepsiko
Lando Germanio
Agokampo pianoj
Posedata de Carl Rönisch vd
TTT www.roenisch-pianos.de
vdr

La pianofabrikon Rönisch fondis en la jaro 1845 Carl Rönisch en Dresdeno. Li evoluigis en 1866 la gisferan kadron, unu el la plej gravaj kondiĉoj por moderna pianokonstruo. Kun unuaj premioj sur internaciaj ekspozicioj la fabriko fariĝis kortegoliveranto ne nur por la saksa reĝo.

En la jaro 1918 la firmao Ludwig Hupfeld AG, rezidanta en Lepsiko, transprenis la firmaon Rönisch. Post kiam en 1945 la fabrika tereno de Rönisch fariĝis viktimo de la bombatakoj sur Dresdeno, ekde 1948 Hupfeld, post tiam VEB Deutsche Piano-Union Leipzig, konstruis instrumentojn kun ĉi tiu etikedo. Post la kolapso de la GDR la firmaon transprenis la pianofabriko Carl A. Pfeiffer GmbH & Co. KG rezidanta proksime de Stutgarto. Nuntempe la pianofabriko Lepsiko vendas la kvalite altvalorajn pianegojn kaj pianetojn konstruitajn en Lepsiko kaj sub la markoj Hupfeld kaj ankaŭ Rönisch.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]