Rüdiger Eichholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rüdiger EICHHOLZ (naskiĝis en 1922 en Stralsund (Germanio), mortis la 5-an de aŭgusto 2000 en Cobourg (Ontario)) estis kanada esperantisto kaj membro de la Akademio de Esperanto,.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Germano laŭnaske, en 1949 li fariĝis UEA-delegito en Göttingen, sed en 1953 li migris al Kanado kaj de tiam restis kolono de ties Esperanto-movado.

Kun sia esperantista edzino Vilma Sindona Eichholz (1926-95), en 1959 li malfermis sian domon kiel kulturcentron por esperantistoj: ĉe ili okazis, en 1960, la 2-a kongreso de la ĵus refondita Kanada Esperanto-Asocio. Kvankam li ne ĉiam konsentis kun la decidoj de la asocio, li restis pasia kunlaboranto de KEA dum la resto de sia vivo kaj elektiĝis Honora Membro en 1995.

Per sia Esperanto Press, Eichholz presis revuojn kaj informbultenojn de KEA (mem redaktante Kanada Esperanto-Revuo en 1961-62 kaj ĝian posteulon Lumo en 1980), siajn porinfanajn tradukojn Ni legas bildojn (1957), kaj Alko kaj Suna… (1958), broŝuron pri Unitariismo (1958) kaj diversajn librojn en kaj pri Esperanto, i.a. plurajn de sia edzino (kiel la lernilo En novan mondon, 1984) kaj 600-paĝan dokumentaron kompilitan kun ŝi, Esperanto in the Modern World (1982).

La geedzoj Eichholz edukis siajn tri infanojn (Alko, Suna kaj Brila) kiel denaskajn Esperanto-parolantojn.

Ano de la Akademio de Esperanto ekde 1976, Eichholz de tiam estris la sekcion pri teknikaj/fakaj vortaroj. El lia multjara kunlabora kolektado de vort-difinoj kreskis unue, de 1968, Slipara vortaro, kaj poste, jam en la epoko komputila (li dirus: "komputora"), la projekto "Perkomputora termino-kolekto" (Pekoteko), dokumentaro terminologia. Li allogis ne malpli ol 143 kunlaborantojn al la ega projekto Esperanta Bildvortaro (1988), Esperanto-versio de la germana bildvortaro Duden.

De 1983 ĝis 1990 li redaktis 6 ampleksajn volumojn de Akademiaj studoj. En UEA Eichholz aktivis kiel komitatano A por Kanado (1988-92) kaj jardekojn kiel fakdelegito, i.a. pri mondfederismo, unitariismo kaj terminologio. Surbaze de sia kolekto de sonbendaj registraĵoj, en 1957 li fondis la Magnetofonan Servon de UEA kaj restis ties komisiito ĝis 1991.

Vendinte sian domon, li donacis "siajn troajn librojn kaj dokumentojn" al Kanada Esperanto-Asocio, i.a. ĉ. 2000 ekzemplerojn de Esperanto in the Modern World.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Rüdiger Eichholz » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»