Rüdlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rüdlingen
Blazono de Rüdlingen
Blazono de Rüdlingen
Kastorronĝitaj arboj ĉe la bordo de Rejno en Rüdlingen
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 34′ 0″ N 8° 34′ 0″ O / 47.56667 °N, 8.56667 °O / 47.56667; 8.56667 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 8° 34′ 0″ O / 47.56667 °N, 8.56667 °O / 47.56667; 8.56667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 655
Areo 5,49 km²
Alteco 367 m super marnivelo
Poŝtkodo 8455
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Rüdlingen
vdr

Rüdlingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rüdlingen kune kun la komunumo Buchberg formas eksklavon de Kantono Ŝafhaŭzo, kiu estas komplete ĉirkaŭigita de teritorio de Kantono Zuriko kaj Baden-Virtembergo (Germanio). Rüdlingen situas ĉe la norda bordo de Rejno. En nordokcidento de Rüdlingen situas arbara enklavo de la komunumo Buchberg SH.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Rüdlingen limas en okcidento al Eglisau, en sudo al Buchberg kaj Berg ĉe Irchel, en oriento al Flaach kaj Marthalen, en nordo al Lottstetten (Baden-Virtembergo, Germanio) kaj en okcidento al Rafz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rüdlingen per poŝtaŭto estas ligita kun Eglisau kaj Vinterturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüdlingen datiĝas el la jaro 827. Laŭ kroniko el la jaro 1123 Leuthold de Weissenburg donacis la vilaĝojn Rüdlingen kaj Buchberg al la Monaĥejo Rejnaŭo. La regado pri Buchberg kaj Rüdlingen transiris en la jaro 1520 al la urbo Ŝafhaŭzo kiel lasta servuto de la Monaĥejo Rejnaŭo. Ek de mezepoko Buchberg kaj Rüdlingen formis komunan komunumon ĝis disiĝo al du memstaraj politikaj komunumoj en la jaro 1839.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]