Rügen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rügen
Mapo de Rügen
Situo Balta maro
Koordinatoj 54°26′N 13°22′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 54.433 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">54.433°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 54.433; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Rügen)
Areo 926 km²
Plej alta loko Piekberg: 161 m
Ŝtato Flago de Germanio Germanio
Teritorio Meklenburgo-Antaŭpomerio
Loĝantaro (2001) 73.000
Marbordo
Marbordo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Baltmara insulo Rügen [rign] estas la plej granda insulo de Germanio.

Ekde 1936 la 2,5 kilometrojn longa ponto Rügendamm inter la urbo Stralsund kaj la vilaĝo Altefähr ligas la insulon kun la kontinento. En la jaro 2004 oni en la proksimeco ekkonstruis duan ponton, la tiel nomatan Rügenbrücke. Ĝi pretiĝis en oktobro 2007.

Pramŝipoj veturas de Sassnitz (Rügen) al Trelleborg (Svedio) kaj Klaipeda (Litovio).

Famaj banlokoj kaj pitoreskaj pejzaĝoj (ekz. la kretaj rokoj, kiuj jam inspiris la pentriston Caspar David Friedrich) ĉefe dum la someraj monatoj allogas aron da turistoj. Rügen estas po du fojojn jare grava etapo en migrado de gruoj (ekzemple, la 26-an de oktobro 2004 ili estis 40 mil tie).

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.ruegen.de
Ekstera ligilo  http://www.vorpommern.de/1/espanol
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj