Rümlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rümlingen (stacidomo).
Rümlingen
Blazono de Rümlingen
Fervojviadukto kaj preĝejo de Rümlingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 25′ 32″ N 7° 50′ 59″ O / 47.42556 °N, 7.84972 °O / 47.42556; 7.84972 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 32″ N 7° 50′ 59″ O / 47.42556 °N, 7.84972 °O / 47.42556; 7.84972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 369
Areo 2,28 km²
Alteco 459 m super marnivelo
Poŝtkodo 4444
Komunumkodo 2859
Mapo de Rümlingen
vdr

Rümlingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 369 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. (Ne miksu kiun Rümlang)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rümlingen situas proksimume 5 kilometrojn sudoriente de Sissach en la Homburga valo, ĉe la bordo de la rivero Homburgerbach, alfluanto de Ergolz. De la komunuma areo de 2,28 km², 0,24 km² servas por setlado, 1,08 km² estas uzataj por agrikulturo kaj 0,92 km² kovritaj de arbaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rümlingen limas en nordo al Gelterkinden, en oriento al Rünenberg, en sudoriento al Häfelfingen, en sudokcidento al Buckten, kaj en okcidento al Wittinsburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rümlingen situas ĉe la malnova Hauensteinfervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj estas konektita per la regiona trajnlinio S9 kaj la buslinio 108 al la reto de la publika trafiko. La impresa fervojviadukto el la 18-a jarcento estas cetere la vidindaĵo kaj rekonilo de la vilaĝo.

La komunumo troviĝas ĉe la stato al la Suba Hauensteinpasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko Rümlingen estis parto de la senjorejo Homburg, kun kiu ĝi en la jaro 1305 fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo. En la jaro 1400 la urbo Bazelo akiris la senjorujon kaj tiel ankaŭ la vilaĝon Rümlingen. Post la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 Rümlingen kun la tuta distrikto Sissach fariĝis en 1833 parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]