Rüschegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rüschegg-Graben)
Rüschegg
Blazono de Rüschegg
Blazono de Rüschegg
Pasejkulmino de Gurnigel
Pasejkulmino de Gurnigel
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Schwarzenburg
Koordinatoj  46° 46′ 48″ N 7° 23′ 35″ O / 46.78000 °N, 7.39306 °O / 46.78000; 7.39306 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 48″ N 7° 23′ 35″ O / 46.78000 °N, 7.39306 °O / 46.78000; 7.39306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1727
Areo 57,38 km²
Alteco 890 m super marnivelo
Poŝtkodo 3153, 3154
Komunumkodo 0853
Mapo de Rüschegg
Mapo de Rüschegg
vdr

Rüschegg estas komunumo en Kantono Berno, Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi estis parto de la distrikto Schwarzenburg. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la nove fondita administra distrikto Berno-Mezlando. Ĝi havis 1727 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rüschegg situas en sudoriento de Schwarzenburgerland en la Bernaj Antaŭalploj. La orientan limon de la komunumo formas la rivero Schwarzwasser, alfluanto de Sense.

Al Rüschegg apartenas krom Rüschegg mem ankaŭ la municipoj Gambach, Hirschhorn, Heubach, Rüschegg-Graben kaj Schwefelberg-Bad.

La najbaraj komunumoj de Rüschegg estas Guggisberg, Wahlern, Rüeggisberg, Rüti ĉe Riggisberg, Därstetten kaj Oberwil im Simmental.

Sur la teritorio de la komunumo situas la montoj Ochsen (2188 m s.m.), Bürglen (2165 m s.m.) kaj Gantrisch (2175 m s.m.).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas ligita al la publika trafikreto per du poŝtaŭtolinioj unu en nordo de Schwarzenburg al Riggisberg. En la montara sudo la alia linio pasos super la montpasejo Gurnigel de Riggisberg al Sangernboden, per kiu vojo oni ankaŭ atingas la kuracbanejlokon Schwefelberg-Bad.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rüschegg datiĝas el maparo de la Monaĥejo Rüeggisberg el la jaro 1420.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]