Rüschlikon

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rüschlikon
Blazono de Rüschlikon
Rüschlikon
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47°18′34″N 8°33′23″O  /  47.30944°N, 8.55639°O / 47.30944; 8.55639 (Rüschlikon)Koordinatoj: 47°18′34″N 8°33′23″O  /  47.30944°N, 8.55639°O / 47.30944; 8.55639 (Rüschlikon)
Nombro de enloĝantoj 5056
Areo 2,94 km²
Alteco 444 m super marnivelo
Poŝtkodo 8803
Komunumkodo 0139
Mapo de Rüschlikon

Enhavo

Pri la komunumo [redakti]

Rüschlikon estas komunumo en la distrikto Horgen, Kantono Zuriko, Svislando. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 5056 loĝantojn.

Geografio [redakti]

Rüschlikon situas ĉe la bordo de la Lago de Zuriko inter Kilchberg ZH kaj Thalwil. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo mem la setlejoj Tracht, Röhrli kaj Nidelbad. La teritorio de la komunumo etendiĝas sura areo de 2,94 km², de kiuj 21,9% estas kovritaj de arbaro, 17,8% servas por agrikulturo, 45,5% por setlado; 14,05 estas trafiksurfaco kaj 0,9% akvejoj. [1]

Najbaraj komunumoj [redakti]

La komunumo Rüschlikon limas en nordo al Kilchberg, en oriento aliflanke de la Lago de Zuriko al Küsnacht, en sudo al Thalwil, en sudokcidento al Langnau ĉe Albis, kaj en nordokcidento al Adliswil.

Trafiko [redakti]

Tra Rüschlikon pasas la trajnlinioj de Zuriko al Gotardo kaj de Zuriko al Koiro. La komunumo estas bone konektita per trajnoj kaj busoj al la reto de la Zurika Trafik-Unio, kaj estas ankaŭ aliro al la aŭtoŝoseo a3 de Zuriko al Koiro. Tra la teritorio de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu alveturo eblas 2 kilometron sude de la komunumo en Thalwil.

Historio [redakti]

Unuan pruvon pri setlado sur la teritorio de la komunumo estas tombmontetoj sur la moreno de Zimmerberg. El tiu epoko ankaŭ datas la nomo Rüschlikon, kies deveno estas alemana. Unua dokumenta mencio kiel Ruochslinchon kaj Ruoslinchoven datiĝas de la mezo de la 12-a jarcento. Dum mezepoko la bieno Rüschlikon apartenis al la Granda Monaĥejo en Zuriko. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Rüschlikon apartenis al la subvoktejo Thalwil-Kilchberg.

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. Fonto: Statistikaj informoj pri la komunumo Rüschlikon

Eksteraj Ligiloj [redakti]