Rüti GL
| Rüti | |
|---|---|
| Kantono | Glaruso |
| Komunumo(j) | Glaruso Sudo |
| Koordinatoj | 47°56′17″N 9°1′0″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.93806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.93806°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Nombro de enloĝantoj | 335 |
| Areo | 6,18 km² |
| Alteco | 616 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8782 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Rüti estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 335 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Rüti estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Geografio [redakti]
Rüti situas en la supra Linth-Valo ĉe la bordo de la rivero.
La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sura areo de 6,18 km², de kiuj 57,3% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 4,9% por setlado.
Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo [redakti]
La komunumo Rüti limis en okcidento kaj nordokcidento al Braunwald, en nordoriento kaj oriento al Betschwanden, kaj en sudo al Linthal.
Trafiko [redakti]
La vilaĝo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal.
Tra la Rüti pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Rüti datiĝas el la jaro 1340. En la jaro 1388 en Rüti estis menciita la unua ponto trans la rivero Linth en la valo de Glaruso.[1]
En la jaro 1939 la iama alpopaŝtejo Braunwald disiĝis de Rüti kaj farigiĝis memstara komunumo.
Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Rüti
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Bildoj [redakti]
-
Trajno de Svisaj Federaciaj Fervojoj apud Rüti
|
||||||