Rūta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
papilio sur planta specio nomata montara ruto en Hispanio

Rūta estas litovlingva virina persona nomo. Temas pri variaĵo de la litova vorto por planto litove nomata rūta kaj en Esperanto tre simile "ruto"[1]. Aparte de tio en malpli ofta dua, biblia signifo ankaŭ povas temi pri litovigo de la biblia nomo Rut.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Rūta Gajauskaitė (naskiĝis en 1989), litova arta sketistino
  • Rūta Irbe Tropa (naskiĝis en 1992), latva skiistino
  • Rūta Paškauskienė, naskita Garkauskaitė (naskiĝis en 1977), litova tablotenisistino
  • Rūta Vaičiūnaitė (naskiĝis en 1963), litova biologino kaj esperantistino, vivanta en Irlando

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 318