Rūta Meilutytė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rūta Meilutytė
naĝisto
naĝado
brustnaĝado • libera naĝado
Nomo Rūta Meilutytė
Naskiĝo la 19-an de marto 1997 en Kaŭno,  Litovio
Medaloj
Oro Somera Olimpiko 2012 100-metra brustonaĝado
vdr


Rūta Meilutytė (naskiĝis la 19-an de marto 1997 en Kaŭno, do nun 27-aĝa) estas litova naĝistino. Ŝi gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2012 en Londono en la kategorio 100-metra brustonaĝado, kaj fariĝis la dua litovino ricevinte ormedalon en Olimpiaj Ludoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis 15-jara, ŝi estis jam rompinta naŭ rekordojn pri ina naĝado en Litovio[1]. En la 2011-a Festivalo de la Olimpiaj Ludoj de la Eŭropa Junularo (en urbo Trabzon, Turkio), Meilutytė gajnis la oran medalon en la 100 metroj je brusto-naĝado, arĝentan medalon en la ina brusto-naĝado je 100 metroj en temporekordo de 1:05:47 minutoj, kaj fariĝis la unua litova naĝistino ekde la sendependiĝo elde la Soveta Unio en 1990 kiu ricevis oran medalon en la Olimpiaj Ludoj[2][3]. Kiam ŝi estis 15-jara, ŝi fariĝis la plej juna litova atletino kiu gajnis medalon en Olimpiaj Ludoj. En la antaŭtago de la duonfinalo, ŝi rompis la eŭropan rekordon en 100 metroj de brusto-naĝado en rekordotempo de 1:05:21 minutoj.

Rūta Meilutytė estas studentino pri naĝado en la Kolegio de Plymouth kaj ŝia trejnisto estas Jon Rudd de la Plymouth Leander Naĝoprogramo.[4]

La naĝistino perdis sian patrinon kiam ŝi estis 4-jara. Ŝi malprecize rememorigas ŝin, sed ŝiaj parencoj asertis ke multaj el ŝiaj fizikaj trajtoj estis hereditaj de ŝia patrino. Kvankam ne rigardite alta, ŝi tamen estas 1,72 m de alteco ekde kiam ŝi estis 13-jara.[5] [6] [7]. En momento de la ormedala atingo en somero 2012 ŝi estis 64 kilogramojn peza.

La Somera Olimpiko 2016 nur gajnis seniluziiga sepa loko en sia fako.[8]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]