R-eca konsonanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

R-ecaj konsonantoj (aŭ R-similaj konsonantoj), estas ne-lateralaj likvidoj. Tiu aro, aŭ klaso, de sonoj estas malfacile karakterizeblaj fonetike, kvankam plejparte ili ja kunhavas iajn akustikajn apartaĵojn, plej notinde mallevitan trian formanton en sia sona spektro. Tamen, "esti r-simila" estas strange kapt-evita trajto, kaj la tute samaj sonoj kiuj funkcias kiel R-ecaj konsonantoj en iuj sistemoj povas funkcii pli simile al frikativoj, alproksimantoj/duonvokaloj aŭ eĉ plozivoj en aliaj. La plej tipaj R-ecaj konsonantoj trovitaj en la lingvoj de la mondo estas la jenaj:[1]

  • Trilo (populare nomata rulata r): La aerfluo interrompiĝas kelkajn fojojn dum unu el la parolaj organoj (plej ordinare la pinto de la lango aŭ la uvulo) vibras, fermante kaj malfermante la aeran trafluejon. Se trilo estas farita per la pinto de la lango kontraŭ la supra gingivo, ĝi nomiĝas apikala (lango-pinta) alveolara trilo, kies simbolo en la IFA estas [r]. Se ĝi estas farita per la uvulo kontraŭ la malantaŭo de la lango, ĝi nomiĝas uvulara trilo, kies simbol en la IFA estas [ʀ]. La bilabiala trilo, tamen, estas ne konsiderata kiel R-eca.

Multaj lingvoj, ekzemple la Rusa, la Itala aŭ la Hispana, uzas trilajn R-ecajn konsonantojn. En la Angle-parolanta mondo, la stereotipa (eĉ se fakte ne tre ofta) Skota rulata [r] estas bone konata. La "sceneja prononcado" de la Germana postulas la alveolaran trilon por klaro. Ekzemploj de maloftaj tipoj de triloj estas la Ĉeĥa ř [r̭] (frikativa trilo) kaj la Kimra rh [r̥] (senvoĉa trilo).

  • Frapeto (aŭ bateto) (tiuj terminoj nomas tre similajn artikulaciojn): Ne malkiel trilo, sed engaĝante nur unu mallongan interrompon de la aerfluo. En multaj lingvoj frapetoj estas uzataj kiel malemfazaj variantoj de triloj, aparte en rapida parolo. Notu, tamen, ke, en la Hispana, ekzemple, frapetoj kaj triloj kontrastas, kiel en frapeta pero /ˈpeɾo/ ("sed") kontraŭ trila perro /ˈpero/ ("hundo"). En iaj Anglaj dialektoj (ekzemple la Usona, la Aŭstralia) frapetoj ne funkcias kiel R-ecaj konsonantoj sed estas realigaĵoj de intervokalaj apikalaj plozivoj (/t//d/, ekzemple en rider ("rajdanto") aŭ butter ("butero"). La simbolo en la IFA por tiu sono estas [ɾ]. Mankas interkonsento pri tioj, ĉu ekzistas, kaj kio estus la diferenco inter frapeto kaj "bateto". Neniu lingvo faras tian distingon.
  • Alveolararetrofleksa alproksimanto, kiel en la plejmulto da akĉentoj de la Angla (kun etaj diferencoj): La antaŭa parto de la lango aliras la supran gingivon, aŭ la lango-pinto estas kurbita dorsen al la plafono de la buŝo ("retrofleksado"). Neniom aŭ malmulte da froto aŭdeblas, kaj ne okazas momenta fermo de la parola fluejo. La simbolo en la IFA por la alveolara alproksimanto estas [ɹ] kaj la simbolo por la retrofleksa alproksimanto estas [ɻ]. Notindas, ke distingo inter la ne-ronda retrofleksa alproksimanto kaj la ronda speco troveblas en la Anglo-Saksa kaj eĉ ankoraŭ hodiaŭ en iuj dialektoj de la Angla, kie la ortografia indico estas r por la neronda versio kaj kutime wr por la ronda versio (tiaj dialektoj faras distingon inter rite/right kaj write/wright).
  • Uvularavelara alproksimantofrikativo: La malantaŭo de la lango aliras la molan palaton aŭ la uvulon. La normaj /r/-oj en la Franca, la Germana, kaj la Dana estas variantoj de tiu tipo de R-eca konsonanto. Se frikativo, la sono estas ofte impresionisme priskribita kiel maltenera aŭ grata. Tiu inkluzivas la sonojn, voĉa uvulara frikativo, senvoĉa uvulara frikativo, voĉa velara frikativo, senvoĉa velara frikativo, kaj velara alproksimanto. En norda Anglujo, antaŭe estis akĉentoj kiuj engaĝis la voĉan velaran frikativon, kion Angle oni nomis: "burr." En suda Anglujo, la velara alproksimanto estas konsiderata prestiĝa speco de lispo (malemo prononci "s"), kvankam ĝi ne troviĝas en multaj aliaj naciaj dialektoj.

En malfajna transskribado R-ecaj konsonantoj kutime estas signataj per /r/ krom se estas du aŭ pli tipoj de R-ecaj konsonantoj en la sama lingvo. La IFA havas plenan aron de diversaj simboloj kiuj uzeblas kiam ajn pli da fonetika precizo estas bezonata:

  • r renversita je 180° [ɹ] por la alveolara alproksimanto,
  • malgranda majuskla R [ʀ] por la uvulara trilo, kaj
  • renversita malgranda majuskla R [ʁ] por la voĉa uvulara frikativo.

La fakto ke la sonoj konvencie klasifitaj kiel "R-ecaj konsonantoj" tre multe diversas, kaj laŭ loko de, kaj laŭ maniero de, artikulacio igis kelkajn lingvistojn esplori kion, se entute ion, ili havas komune kio pravigas grupigi ilin kunaj. Unu sugesto estas ke ĉiu membro de la aro R-ecaj konsonantoj samhavas certajn propraĵojn, aŭ trajtojn, kun aliaj membroj de la aro, aŭ klaso, sed ne nepre la samajn propraĵojn kun ĉiuj; tiasence, R-ecaj konsonantoj havas "familian similecon" unu kun la alia anstataŭ strikta, aro, de kunhavataj trajtoj.[2] Alia sugesto estas ke R-ecaj konsonantoj estas difinitaj de sia konduto en la hierarĥio de sonoreco, nome, ke R-eca konsonanto estas ĉia sono kiu kondutas kiel pli sonora ol lateralo sed malpli sonora ol vokalo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ladefoged, Peter; Ian Maddieson. (1996) “Rhotics”, The Sounds of the World's Languages. Oksfordo: Blackwell, p. 215–245. ISBN 0-631-19814-8.
  2. “”. 
  3. Wiese, Richard. (2001) “The phonology of /r/”, T. Alan Hall (ed.): Distinctive Feature Theory. Berlino: Mouton de Gruyter. ISBN 3-11-017033-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]