Ĝermolisto de francaj esperantistoj

El Vikipedio

(Alidirektita el R. Louis)
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de francaj esperantistoj. Movu unufrazajn artikolojn de francaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
Vidu plenan liston: listo de francaj esperantistoj



Enhavo : A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

[redakti] A

[redakti] B

[redakti] Paulette Bascou

Paulette BASCOU (naskiĝis en 1909, mortis la 27-an de decembro 1995 en Privas, Francio) estis Freinet-metoda Esperanto-instruintino, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) pri edukado dum kvaronjarcento kaj aktiva en la movado JEAN.

[redakti] Roger Blanc

Roger BLANC (naskiĝis 1913 - mortis 1993 en Sancoins, Francio) estis emerita lernejestro, UEA-delegito tra 40 jaroj. Li fondis plurajn grupojn kaj estris regionan federacion dum jaroj.

[redakti] Fanny Bonnet

Fanny BONNET (bone), estis franca "profesorino", t.e. instruistino, de la angla lingvo kaj de stenografio. Naskiĝis en la 9-a de septembro 1870 en Parizo. Esperantiĝis en 1903. Kasistino de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la "Fédération Universitaire Espérantiste de France".

[redakti] Emile Borel

Emile BOREL, franco, radiostaciestro de Lyon (la Doua). Naskiĝis la 27-an de aprilo 1884 en Liono (Lyon). Fervore propagandis, kaj nome ĉe la radiostacio, kiun li direktas. Lia edzino estas unu el la fondintoj de la feminista Esperanto-Socio UDEV.

[redakti] Honoré Bourdelon

Honoré BOURDELON (naskiĝis 1892 - mortis la 21-an de septembro 1980) estis multjara delegito de UEA en Marsejlo, Francio. Li prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de la 42-a UK 1957 en Marsejlo.

[redakti] Louis Bourdon

Pastro Louis BOURDON (1904 - mortis la 14-an de marto 2005 en Lille, Francio) lernis Esperanton ĉ. 65-jaraga. Li entuziasme partoprenis en multaj kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj li ofte celebris la Sanktan Meson.

[redakti] Suzanne Bourot

Suzanne BOUROT (naskiĝis en 1936) estas franca esperantistino, dum pluraj jaroj membro de Franca Esperanto Instituto (FEI). Ŝi estas unu el la ĉefaj kunfondintoj de la esperanto-centro Kvinpetalo, kaj daŭre prizorgis ĝin dum transira periodo de 2004 (morto de Georgo Lagranĝo) ĝis 2008, lasante iom post iom la taksojn al administranta skipo.

[redakti] André Brest

André BREST (naskiĝis 1928 - mortis la 4-an de aprilo 1993) estis UEA-delegito en Bormes-les-Mimosas (Francio).

[redakti] Marc Budimir

Marc Svetomir BUDIMIR (naskiĝis 1929 - mortis la 3-an de aŭgusto 1976 revenante de la 61-a UK 1976 en Ateno en trafik-akcidento en Greklando) estis franco jugoslav-devena.

Li aktivis en la Movado ekde 1952,unue en Beogrado, kaj poste en Liono, kie li vivis dum la lastaj dudek jaroj.

[redakti] Fernand Buecher

Fernand BUECHER (1902-1996), kunfondinto de la grupo en Mulhouse (Alzaco, Francio), UEA-membro dum preskaŭ 50 jaroj kaj delegito en Didenheim 20 jarojn.

[redakti] C

[redakti] Hector Cachon

Hector CACHON (kaŝon), franco, tipografo. Naskiĝis en la 11-a de marto 1891 en Sens (Yonne). Esperantisto de 1910. Unu el la unuaj membroj de Fédération Espérantiste Ouvrière (FEO) kaj de SAT. Gvidis kelkajn kursojn en Parizo. Sekretario de FEO, 1924-1933, direkciano de SAT 1927-1932. EdE-C

[redakti] Fortuné Cadenel

Fortuné CADENEL (naskiĝis 1901 - mortis la 18-an de junio 1987) estis membro de UEA kaj unu el la organizantoj de la Universala Kongreso en Marsejlo (1957).

[redakti] Raoul Cahouet

Raoul CAHOUET naskiĝis en 1931 kaj mortis la 5-an de decembro 1994. La urbo Vierzon (Francio), kie li estis delegito, decidis inaŭguri dulingvan memorplaton je lia memoro.

[redakti] Jean Clement

Jean CLEMENT (naskiĝis en 1908, mortis en januaro 1998 en Vierzon, (Francio) estis iama delegito de UEA pri naturprotektado.

[redakti] Maurice Clavel

Maurice CLAVEL (naskiĝis 1910 - mortis la 16-an de novembro en Valence, Francio) estis franca esperantisto.

Li estis membro de UEA depost 1938 kaj delegito ekde 1946.

[redakti] Roger Colney

Roger Colney estis de longe la prezidanto de la intertempe malaperinta poŝta ESP-asocio en GAP.

[redakti] Jean-Paul Colnot

Jean-Paul COLNOT (naskiĝis en 1928, mortis en aŭgusto 2000), estis franca delegito kaj fakdelegito (pri junularo, poste pri turismo) dum preskaŭ duona jarcento en Nancio (Nancy) kaj Laxou (Francio). Colnot estis bona, efika instruisto de Esperanto, i.a. en la junuldomo en Nancio.

[redakti] Robert Coyac

Robert COYAC (1912 - mortis la 23-an de oktobro 1991) estis UEA-delegito kaj fervojisto en Sartrouville, Francio.

[redakti] Louis Cozic

Louis COZIC (kozik), franco, inĝeniero. Prezidinto de la Asocio de la Inĝenieroj de Ŝtataj Publikaj Laboroj. Naskiĝis en la 27-a de februaro 1879 en Parizo. Fervora propagandisto de Esperanto, prezidinto de la Federacio de la Pariza Regiono. EdE-C

[redakti] Ĉ

[redakti] D

[redakti] Henri Dabezies

Henri DABEZIES (1918- mortis aŭguste 1992 en Parizo) estis multajn jarojn fakdelegito pri religio.

[redakti] Paul Degon

Paul DEGON, franco, d-ro, advokato en Neuilly-sur-Seine. Ano de la Lingva Komitato, UEA-delegito, kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.

[redakti] Louis Demarest

Louis DEMAREST (demare) estis franca instruisto kaj unu el la kunfondintoj de SPPE en 1898 kaj el la unuaj propagandistoj por Esperanto en Francio, nome en "Journal des instituteurs", 1899. Li prezidis la grupon de Reims ĝis 1902, poste li forveturis al Konakry (Gvineo).

[redakti] Roger Despiney

Roger DESPINEY (1907-2003) estis franca delegito de UEA, prezidanto de la Pariza Federacio, sideja direktoro de UFE (1978-1987) kaj ties honora prezidanto.

[redakti] Raymond Doury

Raymond DOURY (naskiĝis en 1912 kaj mortis 4-an de marto 2000) estis franca esperantisto kaj iama UEA-delegito pri mondcivitanismo, mortis la 4-an de marto en Combejean (Francio). Ĝis la mezo de la 1980-aj jaroj li aktivis en la Pariza regiono, i.a. kiel delegito por Parizo, gvidanto de konversaciaj rondoj kaj redaktoro de la gazeto Paris-Esperanto.

[redakti] E

[redakti] F

[redakti] Germaine Faucher-Mahé

Germaine FAUCHER-MAHÉ (naskiĝis 1908 - mortis la 3-an de aprilo 1994) estis vidvino de Jacques-Louis Mahé (Lorjak).

[redakti] Juliette Fayot

Juliette FAYOT (1899-1995), dumviva membro, pentristino, kiu verkis kaj ilustris Gvidlibro tra Paris (1965), mortis la 4-an de aŭgusto ĉi-jare en Parizo.

[redakti] Maurice Feneyrol

Maurice FENEYROL (1924-2000), iama delegito pri elektrotekniko, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por E-o, granda mecenato de la E-movado, forpasis junie en La Garde (Francio).

[redakti] G

[redakti] François Garrique

François GARRIQUE (1911-2003) estis vicdelegito (1958-59) kaj delegito (1960-91), mortis en Rognes (Francio).

[redakti] Madeleine Gibez

Madeleine GIBEZ (1902-1998), iama delegitino en Gargas (Francio) kaj pri turismo, mortis la 9-an de decembro.

[redakti] Félix Gomez

Félix GOMEZ (naskiĝis en 1920; mortis en 2001 en Les Cluses) estis franca esperantisto, membro de UEA dum duona jarcento, iama delegito de UEA.

[redakti] Léon Goudé

Léon GOUDÉ naskiĝis en 1923, delegito en Juigné-sur-Loire (Francio), katolika pastro, kiu fondis la grupon en Baugé kaj gvidis multajn kursojn, mortis la 8-an de aŭgusto 1994 en Anĝero.

[redakti] Ĝ

[redakti] H

[redakti] Alberic Humez

Alberic HUMEZ (ume), franco, entreprenisto en Douai. De 1908 seninterrompe UEA-delegito.

[redakti] Ĥ

[redakti] I

[redakti] J

[redakti] Roland Jossinet

Roland JOSSINET, esperantisto ekde 1920, UEA-membro seninterrompe de 1937, iama delegito pri reviziado de manuskriptoj, mortis 1995 en Parizo.

[redakti] Ĵ

[redakti] K

[redakti] Katakana (Pafklik)

Katakana estas membro de la Pafklik. Li komponas repinstrumentarojn kaj repas.

[redakti] L

[redakti] Paul Lacroix

Paul LACROIX [paŭl lakrŭa] estis franca esperantisto, komercisto, kaj prezidento de la Asocio por Komerco kaj Industrio en Grenoble. Unu el la kunfondintoj de SPPE, 1898. Per lia apogo okazis la unua prop. en Sudoriento de Francio.

[redakti] Lefebvre

LEFEBVRE, (ps. Ned Katryn), franco, estis kapitano en Versailles antaŭ la unua mondmilito. Artikoloj en "Lingvo Internacia", tre interesaj estis liaj humorplenaj raportol pri Universalaj Kongresoj.

[redakti] Michel Legris

Michel LEGRIS (1934-2000), iama delegito en Galan (Francio) kaj fakdelegito pri filatelo, mortis la 22-an de februaro.

[redakti] R. Louis

R. LOUIS (luis), franco. Kunfondinto de la asocio „Paco Libereco“. Adm. kaj kunlab. de Int. Socia Revuo, 1907-09 kaj red. de Le Travailleur E-iste, 1912-14. Trad. broŝurojn.

[redakti] Pierre Louis

Pierre LOUIS, (1911-1998), verkinto kaj ilustrinto de la fama Junulkurso de SAT, forpasis en Angouleme (Francio). Organizanto de kongresoj de SAT kaj SAT-Amikaro, li dum pluraj jaroj gvidis Esperanto-kursojn en Nancy.

[redakti] M

[redakti] Generalo Malraison

Generalo MALRAISON de la franca armeo (mortis en 1965) lernis Esperanton en 1909 kaj ĉiam subtenis la movadon.

[redakti] Sébastien Merlet

Sébastien MERLET, kromnomita Sebeto, estas juna franca esperantisto. Dum du jaroj li estis vicprezidanto de JEFO.[1]

[redakti] François Mesplède

François MESPLÈDE (1904-2002) estis membro de 1973, fakdelegito pri turismo (1977-1999), mortis la 30-an de junio en Arcachon (Francio).

[redakti] Pierre Métivier

Pierre MÉTIVIER naskiĝis 1925 kaj mortis la 26-an de februaro 2005. Profesie ĝardenisto, li estis delegito en Saint-Martin-de-la-Place, Francio, dumviva membro de UEA kaj regula membro en Societo Zamenhof.

[redakti] Marie-Therese Micard

Marie-Thérèse MICARD (mortis la 28-an de decembro 1986 en Caen, Francio estis franca esperantistino. Kun sia edzo ŝi fondis la Kulturdomon de la Franclandaj Esperantistoj (kastelo Grezijono) en 1952.

[redakti] Suzanne Minault

Suzanne MINAULT (naskiĝis l896 - mortis la 21-an de junio 1978 en Niort, Francio) estis franca esperantistino. Ŝi dum multaj jaroj estis delegito de UEA. Ŝi lernis Esperanton dum sia junaĝo en Parizo kaj poste gvidis multajn kursojn, ankaŭ korespondajn.

[redakti] Robert Moraud

Robert MORAUD (1909-1998), tre agema inform-aktivulo, kiu fondis kaj gvidis Agad-Grupon por Esperanto, mortis en St-Yreix (Francio) la 5-an de oktobro.

[redakti] N

[redakti] O

[redakti] P

[redakti] Yvonne Paulier

Yvonne PAULIERPAULIEN (mortis 72-jara la 1-an de aŭgusto 1972) estis la sekretariino de Unuiĝo Franca por Esperanto. Ŝi servis al UFE dum kvaronjarcento. Ĉiam sindonema, ŝi donacis al medicina fakultato sian korpon.

[redakti] Joseph Pinon

Joseph PINON (mortis 78-jara la 23-an de aŭgusto 1965 en Sallanches) estis franca esperantisto, Delegito de UEA en Sartrouville.

[redakti] Paul Poisson

Paul POISSON naskiĝis en 1917 kaj mortis en 1999, aktivulo por la utiligo de Esperanto en la Freinet-instruado, forpasis novembre en Tours (Francio).

[redakti] Cyrille Poullet

Cyrille POULLET, kromnomita Platano (naskiĝinta en 1976 en Parizo 20a distrikto) estas franca esperantisto.Li estis estrarano de JEFO[2], kontribuis al la esperantista gazeto Vola Püg' kaj estas membro de Pafklik, esperantlingva repa grupo.

[redakti] Notoj

  1. Qui suis-je? (france)
  2. JeunEsperanto Info 2005/2, p. 22.

[redakti] Q

[redakti] R

[redakti] Théophile Rousseau

Théophile ROUSSEAU vivis de 1880 ĝis 1916, mortinta kiel soldato antaŭ Verdun. La matematikinstruisto estis de 1908 ĝis sia morto vicprezidanto de UEA.

[redakti] Marcel Roux

Marcel ROUX (ru), franco, sekretario. Naskiĝis en la 3-a de majo 1903 en Liono. Sekretario de laborista grupo. Organizinto de la 7-a SAT-kongreso. Propagandis per artikoloj. Kunlaboris al „Sennaciulo“.

[redakti] S

[redakti] Gérard Schneider

Gérard SCHNEIDER (1921-1995), franca katolika pastro, mortis la 4-an de junio. En sia paroĥo Saint-Clement li plurfoje instruis E-on, kaj aranĝis per Esperanto multjaran rilatadon kun paroĥo en Germanio.

[redakti] Fr. Soubranne

Fr. SOUBRANNE (subran), franco, prof. en Tulle. De l908 seninterrompe UEA-del.

[redakti] Ŝ

[redakti] T

[redakti] Jacqueline Trésorier

Jacqueline TRÉSORIER (mortis) la 30-an de decembro 1996) estis franca esperantistino dum pli ol 50 jaroj kaj UEA-membro, 25 jarojn vicdelegito kaj delegito en Nevers (Francio). Ŝi esperantistigis ankaŭ siajn gefilojn: ŝia filo Claude estas delegito de UEA en Göttingen (Germanio).

[redakti] Gaston Turin

Gaston TURIN (naskiĝis 1910 - mortis la 6-an de marto 1979 en Pontarlier, Francio) estis franca esperantisto.

Li estis redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, aktivulo de ILEI kaj multjara delegito pri instruado.

[redakti] U

[redakti] Ŭ

[redakti] V

[redakti] Marie-Thérèse Valantin

Marie-Thérèse VALANTIN naskiĝis en 1899 mortis novembre 1994 en Bourges, Francio. Dojeno de la franca movado, ŝi helpis la renaskiĝon de Unuiĝo Franca por Esperanto post la dua mondmilito.

[redakti] Lionel Venon

Lionel VENON (naskiĝis 1921 - pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de Internacia Ligo de E-istaj Radio-Amatoroj (ILERA).

[redakti] Gaston Veron

Gaston VERON (naskiĝis en 1918; mortis en 2001) estis franca esperantisto kaj delegito de UEA en Domfront dum kvardek jaroj, iama fakdelegito pri historio, juro kaj katolikismo.

[redakti] Renée Volpeliere

Renée VOLPELIERE (naskiĝis 1902 - mortis la 15-an decembro 1986 en Nimes, Francio) estis UEA-delegito. Dum dek kvin jaroj ŝi estis fakdelegito pri mondofederismo kaj mondocivitaneco, ŝi ankaŭ regule kaj malavare kontribuis al la Novjorka Oficejo de UEA por subteni la laboron ĉe UN.

[redakti] W

[redakti] X

[redakti] Y

[redakti] Roger Yafil

Roger YAFIL (1921-1997), aktivulo en la Pariza regiono, delegito pri instruado de lingvoj, kiu partoprenis en multaj UK-oj, mortis en Chatou la 16-an de februaro. Li aŭtoris la infanan kurslibron La familio muso.

[redakti] Z


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Ĝermolisto de francaj esperantistoj" ankoraŭ estas ĝermo pri biografio de esperantisto. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la ligo redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.