RABAŜ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
RABAŜ
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1907 (1907-01-22)
en Varsovio
Morto 13-an de septembro 1991 (1991-09-13) (84-jaraĝa)
en Bnej-Brak
Tombo Har HaMenuchot
Ŝtataneco Israelo
Familio
Patro Baal Sulam
Okupo
Okupo rabeno
vdr
Baruĥ Aŝlag (RABAŜ)
Sinagogo de Rabaŝ

Rabeno Baruĥ Aŝlag (RABAŜ) estis kabalisto, lerninto kaj adepto de kabalisto Baal Sulam (Jehuda Lejb haLevi Aŝlag). Dediĉis la tutan sian vivon al ekspliko kaj disvastigo de lerno-metodo de Kabalo laŭ Baal Sulam en formo, komprenebla kaj lernebla de moderna generacio.

Aŭtoro de libroj, artikoloj kaj leteroj, priskribantaj enan signifon de kabalaj libroj kaj eksplikantaj lernometodon de Kabalo. Liaj libroj, same kiel tiuj de Baal Sulam, estas uzataj kiel unikaj lerniloj de lernogrupoj, lernantaj Kabalon en ĉiuj partoj de la mondo. Unuafoje en la historio Kabalo estis prisktibita en komprenebla kaj uzebla praktike formo.

Dum la periodo ekde la jaro 1978 ĝis 1991 unu el lernantoj de RABAŜ estis Miĥael Lajtman (RAMLAN).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Baruĥ Ŝalom haLevi Aŝlag (RABAŜ) naskiĝis en Pollando je la 22a januare, 1907. Naŭ jarojn aĝa, li komencis lerni Kabalon de sia patro.

  • 1921 — transloĝis en Israelon kun siaj gepatroj, daŭrigis lernadon de Kabalo kaj Torao en «Torat Emet», Ĥabado, studis po 16 horoj diurne.
  • 1925 — edziĝis, de la geedziĝo li havis 6 infanojn.
  • 1927 — komencis labori kiel rabeno laŭ permeso de BAGAC (Supra juĝejo de justeco). Ĝis morto de sia patro kaj instruisto — Baal Sulam — daŭrigis lerni Kabalon kaj samtempe labori — kiel laboristo pri konstruado, poste armaturisto, buklisto de ŝoseo «Jerusalemo—Ĥevrono», botisto, servisto en imposta servo.
  • 1942 — RABAŜ laŭ indiko de Baal Sulam komencis ĉiutage instrui Kabalon al lernantoj, sen ĉesi sian studadon de Kabalo kaj laboron.
  • 1948 — transloĝiĝis kun sia patro en Jafon.
  • 1954 — post morto de sia patro forveturis Anglion por tri jaroj.
  • 1957 — revenis Israelen, loĝis en Bnej Brak en strato Minc. En sia apartamento li kondukis ĉiutagajn lecionojn kun lernantoj de 3:30 ĝis 6:00 matene kaj de 17:00 ĝis 20:00. Poste lernantoj konstruis por RABAŜ domon por studado kaj loĝado en strato Ĥazon Iŝ.
  • 1991 — en kvinan tagon de monato Tiŝrej de jaro 5752 — RABAŜ mortis. Li estas enterigita apud sia patro en jerusalema tombejo.

Eldonitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭskultitaĵoj (Ŝamati)
  • Artikoloj «Ŝlavej Sulam» (Niveloj de ŝtuparo)
  • Eksplikoj al «Doktrino de Dek Sfirot»
  • Leteroj
  • «Ŝtupoj de ŝtuparo» («Dargot haSulam») — du libroj

Heredaĵoj de RABAŜ[redakti | redakti fonton]

  1. Pli ol 6000 son-kasedoj kun lecionoj pri «Doktrino de Dek Sfirot»
  2. Centoj da eksplikaj artikoloj al Torao, Zoharo, Talmudo
  3. Skribaĵoj, persone ricevitaj de Baal Sulam
  4. Komentoj ĉe randaĵoj — kelkaj libroj entute
  5. Notblokoj
  6. Respondoj al demandoj
  7. Grafikaĵoj
  8. Kanzonoj kaj melodioj Arkivigite je 2006-07-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. Skemoj kaj komentoj al libro «Bejt Ŝaar haKavanot».

Video[redakti | redakti fonton]

Rigardu ankaŭ[redakti | redakti fonton]