Bohumil Říha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el RIH)
Bohumil Říha
Persona informo
Bohumil Říha
Naskiĝo 22-an de februaro 1907 (1907-02-22)
en Vyšetice
Morto 15-an de decembro 1987 (1987-12-15) (80-jaraĝa)
en Prago
Tombo Cemetery in Poděbrady vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Memorigilo Bohumil Říha
Profesio
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo • instruisto vd
Laborkampo literaturo por infanoj kaj junuloj • literaturo vd
Verkado
Verkoj Q16159935 ❦
Q12426067 ❦
Q11812486 ❦
Doktor Meluzin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bohumil Říha (naskiĝis la 22-an de februaro 1907 en Vyšetice u Tábora - mortis la 15-an de decembro 1987 en Prago) estis ĉeĥa verkisto, precipe de verkoj por infanoj, sed ankaŭ de libroj por plenkreskuloj kaj de historiaj romanoj. Pro siaj libroj li ricevis premion de Hans Christian Andersen, atribuitan de IBBY en 1980.

Filo de forĝisto kaj terkultura laboristino. Li studis pedagogian instituton en Čáslav, laboris kiel instruisto, lerneja inspektoro, sekretario de la ĉeĥa verkista asocio, direktoro de eldonejo de porinfanaj libroj kaj fine libera verkisto.

En siaj verkoj li subtenis la socialisman reĝimon, fariĝis tiam oficiala aŭtoro, pro kio li nun estas kritikata. Lia libro La vojaĝo de Johanĉjo pri kvinjara knabeto veturanta sola al siaj geavoj estis unua legaĵo en la ĉeĥaj lernejoj (ne plu). Same popularaj fariĝis libroj Pri la aviadileto Buteo, Sovaĝa ĉevaleto Rin kaj Nova Gulivero, pro kiu li ricevis premion de Janusz Korczak en 1979.

Grava verko estis Infana enciklopedio, en kiu li klarigis al infana leganto multajn aferojn per klara kaj amuza stilo.

Por plenkreskuloj li verkis kelkajn romanojn el kampara medio kaj historian trilogion Antaŭ mi genuiĝu, Atendado je la reĝo, Kaj restis nur la glavo.

Verkoj por infanoj[redakti | redakti fonton]

  • O třech penízích (Pri tri moneroj, 1941)
  • O lékaři Pingovi (Pri kuracisto Pingo, 1941)
  • Kmotříček Blažej (Baptopaĉjo Blazeo, 1946)
  • Na útěku (Fuĝante, 1946)
  • O čertíkovi, vykopnutém z pekla (Pri diableto, ŝotita el la infero, 1947)
  • Povstání na horách (Ribelo en la montaro, 1947)
  • Na znamení zvonku (Je signalo de sonorileto, 1953)
  • Honzíkova cesta (La vojaĝo de Johanĉjo, 1953)
  • O letadélku Kéněti (Pri aviadileto Buteo, 1957)
  • Dětská encyklopedie (Infana enciklopedio, 1959)
  • Náš Vítek (Nia Vitĉjo, 1961)
  • Řeka (Rivero, 1962)
  • Střídá se kapitán (Oni ŝanĝis kapitanon, 1963)
  • Veselé povídky - a co ještě? (Gajaj rakontoj - kaj kio ankoraŭ?, 1964)
  • Divoký koník Ryn (Sovaĝa ĉevaleto Rin, 1966)
  • Pět bohů táhne přes moře (Kvin dioj avancas trans la maro, 1968)
  • Adam a Otka (Adamo kaj Otka, 1970)
  • O rezavém rváči a huňatém pánovi (Pri rufa luktemulo kaj denshare vila mastro, 1971)
  • Heidi, děvčátko z hor (Heidi, knabineto de montaro, 1971)
  • Nový Gulliver (Nova Gulivero, 1973)
  • Jak jel Vítek do Prahy (Kiel Vitĉjo veturis al Prago, 1973)
  • Vítek je zase doma (Vitĉjo estas ree hejme, 1974)
  • Klouček Smítko (Bubeto Balaaĵero, 1974)
  • Jak vodníci udobřili sumce (Kiel akvofeoj repacigis siluron, 1974)
  • Vítek na výletě (Vitĉjo ekskursas, 1975)
  • Dva kluci v palbě (Du buboj sub pafoj, 1975)
  • Velká obrázková knížka o zvířatech (Granda bildlibro pri bestoj, 1981)
  • Vítek (Vitĉjo, 1981)
  • Indiánská romance (Indiana romanco, 1981)
  • Svatba v rybníce (Nupto en fiŝlago, 1982)

Verkoj por plenkreskuloj[redakti | redakti fonton]

  • Země dokořán (La lando plenmalferme, 1950)
  • Dvě jara (Du printempoj, 1952)
  • Setkání pod lesem (Renkonto sub la arbaro, 1953)
  • Venkovan (Kamparano, 1955)
  • Kdo bude žít (Kiu vivos, 1960)
  • Divný člověk (Stranga homo, 1963)
  • Doktor Meluzin (Doktoro Meluzin, 1973)
  • Přede mnou poklekni (Antaŭ mi genuiĝu, 1971)
  • Čekání na krále (Atendado je la reĝo, 1977)
  • A zbyl jen meč (Kaj restis nur la glavo, 1978)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Zatvrzelý sen (Obstina revo, 1973)
  • Chvála spisovatelství (Laŭdo de verkista profesio, 1976)