RMS Lusitania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lusitania book image1.jpg
RMS Lusitania
Tipo pasaĝertransporta ŝipo
Longo 239,87 m
Larĝo 26,67 m
mastoalto  ? m
merĝo  ? m
akvoelpremo 44.060 t
pelilo 4 el Parsons-aj vaporturbinoj, 4 db ŝiphelicoj
rapido 25 knotoj (46,3 km/h/28,8 mejloj)
kameno 4
masto 2
ŝiplaboristoj  ?
nombro de la pasaĝeroj 552 en la unu klaso, 460 en la dua klaso, 1186 en la tria klaso, entute 2198
surakvigo 7-an de junio 1906
Konstrua firmao John Brown & Co. Ltd, Clydebank, Skotlando

La RMS Lusitania estis oceanvetura ŝipo de la brita Cunard Steamship Lines. Ĝin konstruis la skota John Brown and Company kaj surakvigis en 1906 samtempe kun la frata ŝipo RMS Mauretania. La celo estis konstruo de tiaj ŝipoj, kiu povis konkuri kun la tiutempaj germanaj oceanveturaj ŝipoj. La Lusitania kvarfoje gajnis la Bluan Rubandon, kiun ricevis la plej rapida ŝipo (unuafoje en 1907).

La ŝipon subakvigis la 7-an de majo 1915 germana submarŝipo U 20 – ses tagojn post elveturo el Novjorko - , dum ĝi jam la 202-afoje traveturis la Atlantikon. Saviĝis nur 774 pasaĝeroj, 1201 mortis.

La germana torpedo trafis nazoparton de la ŝipo, baldaŭ okazis dua eksplodo, kiun kaŭzis supozebla eksplodo de la kaŝ-liveritaj militmaterialoj. La ŝipo flankiĝis rapide maldekstren, dum la nazoparto eksubakviĝis. Ĉiu pasaĝero iris al la maldekstra flanko kaj povis eskapi per la boatoj. Okazis ega kaoso, paniko, multaj boatoj deŝiriĝis de la vinĉo kaj falis sur homojn.

La Lusitania subakviĝis dum 18 minutoj, sekvatage la irlandan marbordon kovris centoj da sufokintaj viktimoj.

Pro la incidento, Usono preskaŭ aliĝis al la unua mondmilito (tio okazis nur en 1917). Hodiaŭ jam neniu rifuzas, ke la ŝipo liveris ankaŭ militmaterialojn por Grand-Britio, sed oni klarigas dufoje la duan gravan eksplodon. Tio okazis aŭ pro eksplodo de la militmaterialo aŭ eksplodo de la karbonaj gasoj en la karbostokejo.

Loko de la subakviĝo pli frue estis proklamita milita zono fare de germanoj, tie oni pafas senatente. Krome la ŝipo troviĝis sur listo de militŝipoj, tio signifis tion, ke unue la mararmeo dispoziciis pri la ŝipo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Pasaĝero sur la bordo de Lusitania dum ĝia lasta veturo estis la 22-jara brita esperantisto Frank Harold Sweet, kiu vojaĝis per la ŝipo al la 8-a Brita Kongreso de Esperanto en Bath. Li iĝis unu el la supervivintoj kaj sukcesis partopreni la kongreson.[1][2][3] En la aŭgusta numero de la revuo The British Esperantist aperis lia tripaĝa raporto pri lia sperto de la katastrofo. Laŭ lia atesto, parto de la la vrako de la ŝipo estas ŝildo "Ĉi tie oni parolas Esperante" pendigita sur la pordo de lia kajuto.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantaj bitoj: La esperanta gazetaro dum la 1-a mondmilito (III)
  2. Second Cabin (Second Class) Passenger List – The Lusitania Resource
  3. Lusitania Survivors – The Lusitania Resource
  4. "Ĉe la subakvigo de vaporŝipo Lusitania". The British Esperantist, vol. XI, n-ro 128 (aŭgusto 1915) p. 149, rete konsultebla

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]