RMS Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
RMS Titanic
R.M.S. Titanic

R.M.S. Titanic

Bazaj indikoj R.M.S. Titanic
Tipo: vapora ŝipo
Posedanto: White Star Line
Hejma haveno: Liverpool
Komenco de konstruado: 31-a de marto 1909
Surigita sur akvon: 31-a de majo 1911
Donita en servon: 10-a de aprilo 1912
Unua navigacio: 10-a de aprilo 1912
Sorto: subakviĝinta la 15-an de aprilo 1912 post kunpuŝiĝo kun glacimonto
Situo de ŝipruino: 41°43' Norda latitudo
49°56' Okcidenta longitudo
Fratinaj ŝipoj: RMS Olympic, HMHS Britannic
Teknikaj datenoj
Tonelo de ŝipo (BRT): 46 328 BRT
Mergospaco: 52 310 tunoj
Longo: 269,1 m
Larĝo: 28,25 m
Mergo: 10,54 m
Movumo: 29 vaporkaldronoj
3 ŝipŝraŭboj
50 000 hp
Brulmaterialo: karbo
Rapideco: 23 knotoj
Ŝipanaro: 885
v  d  r
Information icon.svg
Titanic estas navigacianta maldekstre

RMS Titanic estis luksa vaporŝipo de la kompanio White Star Line, kiu frakasiĝis dum sia unua navigacio dum nokto el la 14-a al la 15-a de aprilo 1912. Kun la ŝipo pereis proksimume 1 500 vojaĝantoj kaj ŝipanoj. La pereo de Titanic restas unu el la plej konataj surmaraj katastrofoj.

La estiĝo de Titanic[redakti | redakti fonton]

En la sesdekaj jaroj de la 19-a jarcento enpaŝis la brita industrio en la periodon de la plej granda ekspansiemo kaj prospero, kaj en la plej sukcesan eraon, kiun ĝi iam spertis kaj verŝajne spertos. Precipe konstruado de ŝipoj kaj surmara transporto evoluadis de jaro al jaro. Apenaŭ eblas kompreni la estiĝon de Titanic, se oni ne scias pri la homoj, kiuj venis kun la ideo de grandega ŝipo. Sen imago pri la senkompata konkurenco en internacia ŝipindustrio - la brita, la usona kaj la germana - ni komprenos eĉ ne la motivojn, kiuj gvidis al la ideo konstrui tiel eksterordinaran navigaciilon.

La viro, kiu staris ĉe la nasko de Titanic, estis kongrue de cirkonstancoj la kanadano William James Pirrie. La dudeksepjara Pirrie fariĝis kompaniulo de entrepreno, kaj precipe danke al lia gvidado la firmao dum plua duonjarcento fariĝis la plej granda ŝipfaristo en la mondo kaj la loko, kie naskiĝis Titanic.

Plimulto da homoj hodiaŭ konjektas, ke Titanic estis nur teknika kaprico - unike granda, luksa ŝipo. Sed tio estas miskompreno, kaj tia opinio ne vere taksas la amplekson de la tuta entrepreno. William James Pirrie en la jaro 1907 proponis, ke lia firmao, kunlaborante kun la ŝipa kompanio White Star Line, konstruu ne unu, sed tri gigantajn ŝipojn, kio forblovus konkurencon el la maroj. La unua estis nomiĝonta Olympic, la dua Titanic kaj la tria - laŭ konservitaj informoj - Gigantic.

Kiel okazis tio? Eblas aserti, ke en la komenco estis senpera kunlaborado de firmao Harland & Wolff kun la ŝipa kompanio White Star. Sur la scenejon tiel enpaŝas nova figuro, la impoza T. H. Ismay, kies patro estis eta konstruisto de ŝipoj en Maryport en Cumberland. En la jaro 1869, nelonge post tio, kiam Pirrie eklaboris ĉe Harland & Wolff, T. H. Ismay aĉetis (danke al la financa subteno de Schwabe) flagon de la ŝipa kompanio White Star, kiu akiris nomon en linioj ĝis Aŭstralio kaj veturigis sopirplenajn orfosistojn al ortrovejoj.

La linio al Aŭstralio estis profitdona, sed laŭ la opinioj de Schwabe kaj Ismay estis "flikado" kompare kun la brilaj eblecoj, kiujn Atlantiko proponis. Dum la duonjarcento inter la jaro 1840, kiam la Britannia de la kompanio Cunard komencis la unuan vapornavigacian vojaĝon trans Atlantiko, kaj la jaro 1890, la komercinterŝanĝoj inter Usono kaj Granda Britio plialtiĝis sepfoje.

Kun la alveno de la nova jarcento, la firmaoj White Star Line kaj Cunard pretis plugrandigi siajn novajn ŝipojn. La kompanio de Cunard decidiĝis unue, kaj ĝi akiris registaran ŝtatan subtenon. Unu el la motivoj estis, ke ĝi devontiĝis konstrui du grandajn vaporŝipojn, kiuj okaze de milito povis servi por transportado de soldataro. Ĝis la jaro 1907 estis ambaŭ ŝipoj konstruitaj por servi - Lusitania kaj Mauretania, ĉiu el ili ne nur pli granda, sed ankaŭ pli rapida ol kiu ajn alia ŝipo. Precipe Mauretania tuj ekŝatiĝis kaj ĝi fariĝis moda navigaciilo.

Tio do estis minaciga konkurenco, kun kiu White Star Line devis egaliĝi. La kompanio praktikis regulajn ekspresajn liniojn el Southampton ĝis Novjorko per siaj vaporŝipoj Teutonic, Oceanic kaj Atlantic, sed tiuj ĉi ŝipoj ne povis egaliĝi al la flotilo de Cunard. Kiel White Star povis alfronti la konkurencon ? La klopodo antaŭkuri Cunard per la rapideco de transporto estis sendube malavantaĝa. Pli granda rapideco signifus malpli multe da vojaĝantoj kaj malpli grandan spacon por la ŝarĝo. La salton antaŭen tial devis certigi la eksterordinara grandeco de ŝipoj. Nekutime luksa ekipaĵaro por riĉuloj kaj pli spaca loĝigo por pli modestaj pasaĝeroj cetere plu devis plialtigi la atraktivecon de la novaj vaporŝipoj de White Star Line.

La decido de la kompanio White Star Line konstrui tri gigantajn ŝipojn okazis en tempo, kiam la vaporŝipoj Mauretania kaj Lusitania jam navigaciis sur siaj linioj. Oni tradicias, ke Pirrie kaj Bruce Ismay foje vespere kunveniĝis ĉe "kafo kaj cigaro". Olympic kaj Titanic devis esti je 33 metroj pli longaj ol la vaporŝipoj de Cunard, sed ili devis esti nur je kvar ĝis kvin knotoj malpli rapidaj, kaj per tonelo da 46 000 tunoj, ili devis antaŭkuri la konkurencon. Konstruante, oni bezonis atenti nek la elspezojn nek la protestojn de administrantoj de albordiĝejoj, laŭ kiuj ne estos en albordiĝejoj sufiĉe da loko por Olympic kaj Titanic. Precipe en Novjorko ili tre koleriĝis. Por ke li montru al havenadministrejoj, ke ili preterdormis la tempon, Pirrie respondis, ke li intencis konstrui personŝipon longa 330 metrojn, kaj li ne eliminis tonelon 100.000 tunojn.

Pirrie sendube pripensis grandioze. En la tempo, kiam li desegnis siajn planojn, la fantaziitan ŝipon ne nur kapablus halti nenia ankrejo sur nenia flanko de Atlantiko, en kiun la novaj ŝipoj eniĝus, sed ankaŭ starus eĉ ne unu sufiĉe granda ŝipfarejo, kie eblus konstrui ĝin. La firmao Harland & Wolff devis ekkonstrui eksterordinare braceletigitajn glitilojn, kiuj alportus la mason de projektitaj ŝipoj. Sub la plej granda portalo tiutempe estis en ŝipfarejo Harland & Wolff konstruataj flank' al flanko Olympic kaj Titanic.

La konstruado de Titanic[redakti | redakti fonton]

Titanic, mallongtempe antaŭ sia surakviĝo
Surakviĝo de Titanic, la 31-an de majo 1911.

La kilo de Titanic pretiĝis en ŝipfarejo de la firmao Harland & Wolff en Queen´s Island, apud Belfast, la 31-an de marto 1909. Titanic estis konstruata sub la plej granda portala argano de la tuta mondo, flankalflanke de la fratina Olympic. Tri mil viroj fervore laboris dum du jaroj, kaj la 31-an de majo 1911, kiam Olympic jam estis fornavigacianta al sia unua transoceana navigado, Titanic estis surakvigita. Je dek tri minutoj posttagemeze, la giganta ŝelo ekmoviĝis sur la glitilo kaj post sesdek du sekundoj ĝi jam balanciĝis sur surfaco de la Irlanda Maro. La solenan agadon rigardis el kajo granda homamaso kaj invititaj gastoj. Estis inter ili ankaŭ J. Pierpont Morgan, kiu pro tio alvojaĝis el Londono, kie li tiam restadis. La kompanio White Star Line eĉ luis marbordan vaporŝipon por la transveturigo de centoj da gastoj ĝis Belfast, por ke ili povu ĉeesti la grandan spektaklon.

Post dek monatoj, la 2-an de aprilo 1912, Titanic sukcese trapasis ekzamenojn faritajn sub kontrolo de oficistoj de la komercministerio, kiu laŭ la brita leĝo pri la komerca ŝiparo prezentis ĉefan inspektan instituton. Helpe de remorkoj, Titanic eknavigaciis el Belfast tra Viktorina kanalo ĝis la Irlanda Maro, kie ĝi faris kelkhoran navigacion, dum kiu estis kontrolitaj ĉiuj ĝiaj ekipaĵoj, inkluzive de la radiotelegrafa aparataro.

Konstruisto Thomas Andrews

Dum la tuta tempo, unu el la plej gravaj personoj surferdeke estis Thomas Andrews, la plenumdirektoro de la ŝipfarejo Harland & Wolff. Laŭ la opinio de plejmultaj iniciitaj nuntempuloj, Andrews estis konsiderata kiel la verŝajne plej bona tiutempa ŝipkonstruisto. Andrews donis al Titanic la sigelilon de siaj kapabloj kaj kreemajn inventojn, kiel eble neniu alia ŝipkonstruisto. Mallongtempe post noktomezo, merkrede la 3-an de aprilo, Titanic navigaciis ĝis Southampton, de kie ĝi devis post unu semajno eki sian unuan vojaĝon transoceanan. La ŝipo estis lokigita en ankrejo specife destinita por ĝi, kaj la grandeco de la nova ŝipo impresis ĉiujn rigardantojn. Titanic elstaris super la kajo kvazaŭ rokklifo. La ceteraj navigaciiloj en la haveno, inter ili eĉ vico da grandaj vaporŝipoj, subite kvazaŭ malpligrandiĝis.

Titanic kuŝis ĉe oceana kajo, kaj dum kelkaj tagoj daŭris la kontrolo de ĉiuj ekipaĵoj, fare de la oficistoj de la ministerio pri komerco. Estis vidkontrolitaj eĉ savboatoj, savsignal-raketoj kaj ĉiuj aliaj ekipaĵoj. Ĉio estis konsiderita en ordo, kaj ĉio respondis al la validaj reguloj. La kontrolon estris kapitano Clark, la ĉefinspektisto de la ministerio. Li devis vidi ĉion kaj li mem verkontrolis ĉion, kio apartenis al lia kompetenco, ĉar li fidis nenian antaŭkontrolan proklamon.

Ĝis la eknavigacio, li ĉiumatene venis de sia hotelo sur la ferdekon, same kiel Thomas Andrews, kaj ĝis la malfruaj vesperaj horoj li traktis kun posedantoj, labortrupestroj, maŝinistoj, liverantoj, tiel ke li ne havis minuton de trankvileco. Li rimarkis ĉiun detalon, kaj nenio eskapis al lia sperta okulo. Li trairadis tra koridoroj, tra manĝejoj, tra salonoj, tra kajutoj ; li donis konsilojn dum la dislokado de tabloj, seĝoj, bretaroj, 3-aklasaj litŝtupetaroj aŭ elektraj ventoliloj. Li proklamadis, ke li ne povis kontentiĝi, ĝis kiam ĉio estos en absoluta ordo. La 9-an de aprilo li skribis al sia edzino: "Titanic estas nun preskaŭ preta kaj mi kredas, ke kiam ni morgaŭ fornavigacios, ĝi faros al la malnova firmao honoron." La 10-an de aprilo li venis sur la ferdekon jam je la sesa matene kaj plenumis la lastan inspekton de la nova ŝipo. Li estis laŭdire kontenta.

Vojaĝantoj de Titanic[redakti | redakti fonton]

En la unua klaso estis 324 vojaĝantoj, en la dua 285 kaj en la tria klaso vojaĝis 708 pasaĝeroj. Tio signifis, ke loĝejoj de la 1-a klaso estis okupitaj nur je 45 % de sia kapacito, kajutoj de la 2-a klaso je 40 % kaj de la 3-a klaso je 70 %. Riĉaj britoj preferis ŝipojn de Cunard kaj ili ne lasis sin allogi al la unua navigacio de Titanic. En la unua klaso tial superis usonanoj. La dua klaso estis okupita plimulte de anglosaksoj kaj inter la vojaĝantoj de la tria klaso estis armenoj, italoj, sirianoj, ĉinoj, rusoj, skandinavianoj, nederlandanoj kaj irlandanoj.

Homekipo de Titanic[redakti | redakti fonton]

Dum la unua navigacio de Titanic trans Atlantiko estis sur la ŝipo pli ol 900 skipanoj. Proksimume 340 el ili laboris subferdeke en maŝinejoj: maŝinistoj, hejtistoj, elektrikistoj, kaldronistoj, fajroestingistoj. Da stevardoj kaj stevardinoj estis 290. En la ŝipo laboris fenestro-purigistoj, magazenistoj, stenografiistoj, kuiristoj, supistoj, masaĝistinoj, glacifaristoj, purigistoj de kuirvazaro kaj italaj kaj francaj kelneroj de restoracio "á la carte". Da maristoj estis sur la ferdeko multe malpli ol personaro por servi la vojaĝantojn.

La navigado de Titanic[redakti | redakti fonton]

Merkrede matene la 10-an de aprilo 1912 atendis sur la kajo numero 12 de la plej granda londona stacidomo Waterloo aparta trajno de kompanio White Star Line. Ĉiufoje, kiam el la haveno de Southampton elnavigaciis laŭ regula linio kunigante Eŭropon kun Norda Ameriko iu el la grandaj vaporŝipoj de la kompanio, tiu ĉi trajno, konsistanta nur el unuaklasaj vagonoj, transportis vojaĝantojn, kiuj pasigis lastan nokton en Londono.

Montriloj de granda stacidoma horloĝo montris la okan kaj tridek kaj sur la kajo laŭlonge de la trajno staris grupetoj de viroj kaj virinoj, kiuj ĉifoje elektis por vojaĝi trans la oceano, laŭ la fanfaronaĵo de kompanio White Star Line, la pro noveco brilantan gigantan Titanic-on, preta al sia virgulina navigado. Intertempe surkaje ili parolis kun geamikoj kaj parencoj, kiuj alvenis adiaŭi ilin. Je la naŭa kaj tri kvaronoj eksonis fajfilo de lokomotivo, eksiblis vaporo kaj la trajno ekmoviĝis. Post apenaŭ horo kaj duono ĝi enveturis en la southamptonan havenon. En la albordiĝejo elstaris en ĉia grandega majesto Titanic. Super ties antaŭaj tri fumtuboj, kies larĝaj nigraj strioj en la finaĵoj indikis, ke la ŝipo apartenas al White Star Line, ŝvebis tufoj de grizkolora fumo.

Dum la tuta antaŭtagmezo fluis al la kajo kaj sur larĝaj pontetoj kondukantaj al la ferdekoj de Titanic amasoj da homoj. Estis venantaj centoj da anoj de homekipo inkluzive de hejtistoj, stevardoj, oficiroj, mekanikistoj, ŝmiristoj kaj centoj da vojaĝantoj komune kun konatoj kaj familianoj, kiuj volis eluzi la okazon kaj trarigardi la grandegan ŝipon. La southamptonaj hoteloj estis el mardo je merkredo plene okupitaj, sed post matenmanĝo jam ĉiuj estis forirantaj al la oceana kajo.

La vojaĝantoj kaj ilia akompanantaro eluzis horojn antaŭ la eknavigado por trarigardi la ampleksan miraklon de la ŝipa konstruaĵo. Titanic donis multajn surprizojn kaj kaŭzojn por miri. Jam la unua vido al masivo de la ŝipo senspirigis la vojaĝantojn. Dudek tri metrojn super la akva surfaco situis la plej alta ferdeko de Titanic, je la alteco de pliaj dudek unu metroj elstaris kvar grandegaj fumtuboj.

Suprenirintajn vojaĝantojn de la tria klaso atendis rapida esploro fare de ŝipa kuracisto. Tiujn, kiuj sukcese trapasis la ekzamenon, dekoj da steverdoj kondukis al la destinitaj loĝejoj. La ŝipbiletoj surhavis numerojn korespondaj al la numeroj de kajutoj kaj litoj kaj la tuta procedo okazis glate. La loĝigo en la tria klaso en Titanic entute ne estis komparebla al tio, en kiaj kondiĉoj vojaĝantoj de la 3-a klaso transnavigaciis oceanon ankoraŭ iam antaŭe. Ĉiuj loĝejoj estis bone aerumitaj, hejtigitaj kaj lumigitaj per elektraj lumigiloj. La tria klaso havis eĉ sian fumejon, socian ĉambron, ampleksan manĝejon kaj promenejon kun tabletoj kaj seĝoj, kie eblis pasigi tempon dum ĉiu vetero. La manĝo estis simpla, sed kvalita, multe da bedaŭrinduloj, kiuj forvojaĝis en tiu ĉi granda ŝipo serĉi trans la maro novan hejmon, jam post la unua tago konfesis, ke tian abundecon da manĝo ili havis sur teleroj ĝis nun neniam en la vivo, kvankam la prezo de triaklasa bileto estis akceptebla, ĝi kostis nur kelkaj pundoj.

Edward J. Smith, kapitano de la Titanic

Dume altefektivaj elektraj arganoj estis transportantaj el la kajo sur la ŝipon ŝarĝojn de valizoj kaj lastajn amasojn de ĉiuspecaj provizoj, sur la ferdekoj, la koridoroj kaj la ŝtuparejoj regis vigla aktiveco. La vojaĝantoj kaj la vizitantoj trairis sur boata ferdeko preter blanke kolorigitaj savboatoj, pendigitaj sur malsuprenigaj arganoj; multaj el ili, ekvidinte la boatojn, ridetis, ili konsideris ilin kiel tute senbezona parto de la ekipaĵaro. La ideo pri katastrofo kaj la ebleco de droniĝo de tiu ĉi ŝipo ŝajnis absurda. Proksimiĝis la dekdua horo. En kajuto de kapitano en la malantaŭa parto de navigacia ponteto kapitano Edward J. Smith adiaŭis kun siaj gastoj. Poste li subskribis proklamon de la kompanio, en kiu li anoncis, ke la ŝipo estas ŝarĝita kaj preparita al la navigacio, ke la maŝinoj kaj kaldronoj estas en perfekta stato.

En la tempo, kiam Titanic ankris en Southampton, kapitano Smith kaŭzis multe da tumulto pro sia postulo interŝanĝi en lasta momento ĉefoficiron W. M. Murdoch-on je H. T. Wilde, kiu deĵoris sub Smith kiel ĉefoficiro en Olympic. La kompanio senobĵete plenumis la postulon de sia komodoro kaj Wilde estis por tiu ĉi navigacio translokigita el Olympic al Titanic.

Problemojn ne havis nur oficiroj, sed ankaŭ plimulto de la homekipo. Granda parto de maŝinistoj, maristoj, hejtistoj, ŝmiristoj kaj stevardoj venis al Titanic proksimume unu semajno antaŭ la fornavigacio. Tio estis tro mallonga tempo por tio, por ke ili ekkonu unu la alian kaj kreu harmoniiĝintan teamon, eĉ por tio, por ke ili kapablu senprobleme en tiel granda ŝipo orientiĝi. La situacion ekkomplikigis ankaŭ granda striko de ministoj, okazanta ĝuste en la tempo, kiam Titanic devis eknavigacii. Manko de karbo ektuŝis ankaŭ la grandajn ŝipposedejajn kompaniojn, White Star Line ne esceptante. Titanic bezonis por siaj 159 nesatigeblaj hejtejoj 650 tunojn da karbo ĉiutage, kaj por ke ĝi povu entute eknavigacii, la kompanio devis nuligi planitajn navigadojn de siaj vaporŝipoj Oceanic kaj Adriatic kaj ties karbon translokigi en bunkrojn de Titanic. Sed eĉ ne tio sufiĉis kaj White Star Line aĉetis karbon ankoraŭ de aliaj ŝipoj, ekzemple de usona New York. La sekvo de la nuligo de l' vojoj de kelkaj aliaj ŝipoj de kompanio White Star Line estis, ke granda nombro de ties vojaĝantoj estis transigita al Titanic. Kelkaj bonvenigis tiun ĉi ŝanĝon, kelkaj ne estis entuziasmiĝintaj. La vojaĝado en Titanic estis tamen pli multekosta, ĉar bileto de la dua klaso ĉi tie kostis pli ol bileto dela unua klaso sur ŝipoj, per kiuj ili volis devene navigacii, kaj multajn maltrankviligis ĝuste ties eksterordinara grandeco. La aliajn denove ĝenis la fakto, ke temas pri la unua navigacio, kiu estas ĉe ĉiu ŝipo akompanata per kvanto da superstiĉoj.

Merkredo la 10-a de aprilo - Titanic estas fornavigacianta[redakti | redakti fonton]

Mallongtempe antaŭ tagmezo eksonis sur ferdekoj de Titanic signalaj sonoriloj kaj je kilometroj malproksime super la southamptona golfo portis sin reeĥo de ŝipa sireno anoncanta, ke la plej granda ŝipo en la mondo estas fornavigacianta. La amikoj kaj la parencoj de la vojaĝantoj, ĵurnalistoj, fotografiistoj kaj la ceteraj vizitantoj rapide adiaŭis unu la alian, ili interŝanĝis lastajn salutojn kaj ĉiuj estis revenantaj al la bordo. Senpere antaŭ al suprentiro de lasta ŝipa ponteto alkuris kelke da spirigitaj hejtistoj postulantaj eniron sur la ŝipon. Suboficiro gardanta ĉebordan finaĵon de la ponteto jam rifuzis enlasi ilin sur la ferdekon.

Jam antaŭ ia tempo venis sur la ŝipon stiristo George Bowyer. Tuj kiam li estis enirinta la ferdekon, sur masto estis hisita flago anoncanta lian ĉeeston kaj poste li anoncis sin sur ponteto al kapitano Smith. Post mallongtempa interparolo kun la kapitano la stiristo iris konvinkiĝi, ĉu ĉio estas preparita kaj ĉu la oficistoj estas sur siaj lokoj.

Tuj kiam kapitano Smith ricevis anoncon, ke la lasta ponteto estis forigita kaj certigita, la stiristo komencis sian laboraĵon. Lian ordonon "Alligi remorkojn!" transdonis la kvina oficisto per telefono al la pruo kaj la pobo kaj post mallonga tempo venis respondo, ke lia ordono estas plenumita. Denove eksonis la signalaj sonoriloj kaj malforta vibrado anoncis, ke profunde en subferdeko ekfunkciis maŝinoj. Sekvis plua serio da ordonoj de la stiristo, la viroj sur kajo liberigis fortajn ŝnurojn katenantaj la pruon kaj la pobon al grandegaj surbordaj bolardoj, bobenaj ŝipaj vinĉoj rapide volvigis ilin, poste ektiris la remorkoj. Pli ol kvaronkilometro longa ŝelo de Titanic centimetro post centimetro malproksimiĝis de la kajo. Kiam la distanco estis sufiĉa, la stiristo ekordonis: "Malrapide ek!" La kvara oficisto sur navigacia ponteto ŝovis levilon de ŝipa telegrafo, en maŝinejo eksonis signalo kaj du flankaj ŝraŭboj komencis turniĝi. Titanic estas fornavigaciinta.

La komplikan fornavigaciigan manovron observis centoj da vojaĝantoj el promenejaj ferdekoj kaj miloj da homoj sur la bordo. Kiel la ŝipo malrapide estis ekmoviĝanta, la granda homamaso observis ĝin el la kajo.

Sed en la sekvanta momento okazis io, kio povis fini tre malbone. En la albordiĝejo estis ankrigitaj vaporŝipoj New York kaj Oceanic. En la momento, kiam Titanic estis preternavigacianta New York-on kaj la pruoj de ambaŭ ŝipoj venis proksimume al sama nivelo, ses ŝtalaj ŝnuregoj, per kiuj New York estis alligita, streĉiĝis, aŭdiĝis kelkspecaj krakoj similigantaj ekpafojn el revolvero kaj la ŝnuregoj krevis. Ties finaĵoj eksiblis tra la aero kaj ili falis sur la kajon inter la hororigite diskurantajn homamasojn. La liberigita New York, kvazaŭ peligita per nevidebla forto, per la pobo unue nehaltigeble alproksimiĝis al la grandega ŝelo de Titanic. La maristoj sur la ferdeko de New York, instigataj per ekkrioj de oficiroj, peliĝis al la pobo, kiu ĉiumomente devis kunpuŝiĝi kun la flanko de Titanic. Intertempe sur la ponteto de Titanic kapitano Smith fulmorapide ordonis haltigi la maŝinojn. En la sama tempo unu el la remorkoj, kiuj antaŭ kelke da minutoj helpis Titanic-on dekateniĝi de la kajo kaj nun observis ĝin kiel honora akompanantaro, en la plej granda hasto ĉirkaŭnavigaciis la pobon de New York al ties alkaja flanko, tie ĝi alfiksis ŝnuregon, ĵetita al ĝi de sur la ferdeko, kaj per ĉiuj fortoj de siaj maŝinoj ĝi klopodis tiri New York-on reen al la kajo. Al la spektantoj, observantaj la draman situacion kun la retenita spiro, ŝajnis, ke ĝia klopodo havas al la movo de vaporŝipo nenian influon, tamen en la plej kritika momento, kiam la kunpuŝiĝo ŝajnis esti jam nerepuŝebla, Titanic traglitis preter la pobo de New York, de kiu dividis ĝin jam nur kelke da dekoj de centimetroj. Tuj kiam ĝi estis navigaciinta, grandega suĉforto kaŭzita de ties grandega maso kaj verŝajne eĉ pro kirlado de ties ŝraŭboj ĉesis. Sed la malfacilaĵoj de New York ne finiĝis. New York ankoraŭ apogis sin al la flanko de Oceanic, la kolizio feliĉe kaŭzis neniajn damaĝojn.

Post la repuŝo de la kunpuŝiĝo kun New York la maŝinoj de Titanic denove ekis kaj la giganto malrapide proksimiĝis al elirejo el la kajo. Kiam ĝi estis preterpasanta Oceanic-on, la drama situacio ripetiĝis. Fortaj ŝnuregoj, per kiuj Oceanic estis alligita, streĉiĝis kiel kordoj kaj la ĉebordaj oficistoj havis plenajn manojn de laboro, por ke ili ĝustatempe forpeligu la spektantojn en sekuran distancon. Oceanic estis al Titanic altirata per tia forto, ke ĝi videble kliniĝis. Feliĉe ĉifoje la alligŝnuregoj eltenis. Kiam Titanic sufiĉe malproksimiĝis kaj komencis fornavigacii el la kajo sur surfaco de rivero Itchen, la streĉo de la ŝnuregoj de Oceanic malstreĉiĝis kaj la vaporŝipo fiksiĝis en la kankrejo.

Titanic nun estis navigacianta per duona rapideco tra southamptona golfo. En ĝia ekstremaĵo, apud enveturejo en markolon apartiganta la sudanglan marbordon de la nordaj bordoj de insulo Wight, ĝi ankoraŭ malrapidiĝis, turniĝis dekstren, ĉirkaŭnavigaciis terlangon de Calshot, enveturis en proporcie mallarĝan kaj malprofundan thornan kanalon, preterpasis flosilojn markantaj danĝerajn malprofundaĵojn kaj per rapideco de nur kelke da knotoj ĝi ŝanĝis kurson maldekstren, al orienta direkto, laŭlonge laŭ la norda marbordo de insulo Wight. La sektoro, kiun Titanic ĝuste superis, kaŝis tiom da insidaĵoj kaj kaptaĵoj por grandaj ŝipoj, ke ĉiuj viroj sur navigacia ponteto respiris, kiam ili sendamaĝe posthavis ilin. Tio estis precipe pro merito de lerta George Bowyer, je kiu dum tiuj ĉi momentoj konsistis la grandega premo de respondeco. Li solvis ĝin eminente.

Kun klifoj kaj la marbordo de insulo Wight sur la tribordo elmergiĝis sur la babordo enveturejo ĝis portsmoutha milithaveno, kies enirejon gardis kelke da torpedoŝipoj. Kiam Titanic estis alproksimiĝinta al la plej orienta kabo de insulo Wight, ĝi denove malrapidiĝis kaj stiristo adiaŭinte la kapitanon kaj la oficirojn malsuprenglitis sur ŝnurŝtupetaro en atendantan kutron, kiu forveturis lin reen ĝis Southampton. Poste telegrafiisto en la maŝinejo signalis ordonon de la ponteto por plialtigi la rapidecon kaj la giganta ŝipo ekis laŭlonge laŭ la orienta marbordo de insulo suden, al bordoj de Francio.

Dum la vojaĝantoj eluzis la unuajn horojn sur la ferdeko por interkonatiĝi kun kvanto da allogaĵoj kaj atrakcioj, kiuj ĉirkaŭis ilin ĉiuflanke, sur la boata ferdeko okazis interparolo, kiu havis por pli posta evoluo de eventoj eksterordinaran signifon. Unu el viroj de gardistaro, maristo George Symons, ekkonstatis, ke posteno sur la antaŭa masto ne estas havigita per lornoj, tial li foriris en kajutojn de oficiroj por postuli rebonigon. Trovinte la duan oficiron Lightoller-on li anoncis al li, ke en la gvatnesto mankas lornoj. Ricevinte tian anoncon, Lightoller elserĉis la unuan oficiron Murdoch-on. Tiu diris al li, ke li scias pri tio kaj ke li ordigos tion. Lightoller poste simple sciigis la atendantan Symons-on, ke dum la lornoj ne estas. Symons kun tio revenis al siaj kolegoj, sed tie la nekontentiga respondo kaŭzis grandan tumulton. Gradistaroj sur ĉiuj grandaj ŝipoj estis ekipitaj per lornoj, ili havis ilin ankaŭ sur Oceanic, el kiu plimulto da viroj de la gardgrupo transiris al Titanic, kaj eĉ sur Titanic navigaciante el Belfast ĝis Southampton la lornoj estis metitaj en aparta kesto en la gvatnesto. Pli poste oni klarigis la fonon de la tuta afero, senpere koneksanta kun la interŝanĝo kaj la transŝovoj de oficiroj, kiuj okazis en Southampton. Kiam Titanic estis navigaciinta el Belfast, tiama dua oficiro Blair donis al gardistoj en gardposteno du lornojn. Antaŭ ol li forlasis la ŝipon en Southampton, li metias ilin en sia kajuto. Lia sekvanto Lightolle ne sciis, kie la lornoj estas, kaj tiel estiĝis la tuta ĥaoso, kiu, kiel ni ekvidos pli poste havis longampleksajn sekvojn.

Dum posttagmezo Titanic estis tranavigacianta tra akvoj de Manika markolo. Blovetis malforta vento kaj la surfaco estis preskaŭ trankvila. Malgraŭ tio ke la suno verŝis la ferdekojn, estis sufiĉe malvarme. Sed tio neniel malhelpis multajn vojaĝantojn, por ke ili ne sidiĝu sur komfortaj seĝoj kaj kuŝiloj dislokigitaj sur la promenejaj ferdekoj kaj ne pasigu la tempon per ripozo aŭ interparolo kun parencoj.

La suno estis malaperanta malantaŭ la okcidenta horizonto, kiam aperis franca marbordo, granda lumturo sur kabo Hogue kaj longa ondobarilo ŝirmanta enveturon en cherbourgan havenon. La maŝinoj de Titanic haltis kaj al ties flanko alpuŝis Nomadic kaj Traffic, du provizoŝipoj de kompanio White Star Line, alveturigantaj pluajn vojaĝantojn kaj sakegojn kun poŝto. La transŝipiĝo kaj transŝipigo de la ŝarĝo ne daŭris longe, post mallonga tempo la maŝinoj denove ekis kaj ĉirkaŭ la oka kaj tridek vespere Titanic prenis kurson okcidenten al irlanda Queenstown, kie li estis adiaŭonta la eŭropan kontinenton.

Haltinte en Cherbourg estis jam sur la ferdeko fakte ĉiuj vojaĝantoj de la 1-a klaso, en Queenstown devis enŝipiĝi nur kelkaj. La ĉefan parton de la novaj enŝipiĝintoj denove kreis riĉaj usonanoj finantaj vintran restadon en Monte Carlo, Nice, Cannes kaj pluajn somerrestadejojn sur Riviero.

Dume en la manĝejoj estis kredencata vespermanĝo, la brile lumigita Titanic estis tranavigacianta tra la mallumiĝinta Manika markolo, ĉirkaŭnavigaciis Cornwallan kabon, la sudokcidentan terlangon de Anglio, kaj daŭrigis norden al bordoj de Irlando. Sur ferdeko A koncertis la ŝipa orkestro, pleniĝis salonoj por fumantoj kaj aliaj salonoj, oni renovigis malnovajn amikecojn kaj fermis novajn, oni ligis konatecojn, dum konjako kaj dum kafo la tempo agrable fluis. En malfruaj noktaj horoj, kiam la orkestro finis sian produkcion kaj la socio komencis disiradi, la spacoj de la granda ŝipo silentiĝis. Ĉiuj estis entuziasmiĝintaj kaj ne ŝparis per vortoj de kontentigo kaj laŭdo. Kiam ili enlitiĝis en siaj kajutoj, sole malforta tremado de la sube laborantaj maŝinoj rememorigis, ke ili ne pasigas la nokton en ekskluziva hotelo, sed en la plej granda transoceana vaporŝipo en la mondo.

Ĵaŭdo la 11-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

La irlanda marbordo aperis je viddistanco en malfrua posttagmezo de la dua tago. La maŝinoj mallaŭtiĝis kaj la ŝipo komencis malrapidiĝi, por ke kelke da mejloj antaŭ Queenstown ĝi povu preni sur la ferdekon irlandan stiriston. Poste malrapide, dum senĉesa mezurado de profundo per mekanika profundmezurilo, Titanic daŭrigis al haveno kaj proksimume du mejloj de la bordo ĝi malsuprenigis la ankron. Antaŭ ol la grandaj ŝraŭboj haltis, ili tiom kapablis kirligi malprofundajn akvojn, ke la sablo leviĝinta de sur la fundo kolorigis la surfacon ĉirkaŭe ĝisbrune. La stevardoj devis maltrankvilige klarigi tiun ĉi fenomenon al la vojaĝantoj, ke ĉio estas en ordo, ke inter la fundo de la ŝipo kaj la mara fundo estas sufiĉa kaj sekura profundo. Pri la grandega suĉforto de la gigantaj ŝraŭboj pli poste konvinkiĝis ankaŭ administrejo de la southamptona haveno: sur la fundo de la haveno kuŝis dronigita tirboato kaj kiel oni konstatis, kiam Titanic fornavigaciis, ĝi haŭlis ĝin post si en la distancon preskaŭ ok cent metrojn.

Simile kiel en Cherbourg mallongtempe post la ankriĝo alŝipiĝis flanke de Titanic du provizoŝipoj; estis mallevigitaj pontetoj kaj la vaporŝipo akceptis lastajn 130 vojaĝantojn, iliajn valizojn kaj preskaŭ 1400 sakojn kun poŝtaĵoj. Same kiel iliaj francaj kolegoj en Cherbourg eluzis mallongan paŭzon ankaŭ irlandaj ĵurnalistoj kaj fotografiistoj. Kapitano Smith akceptis ilin amike kaj ebligis al ili trarigardon de la ŝipo, reklamcele, por ke amaskomunikiloj referu pri la unua navigado de Titanic kiel eble plej multe kaj kiel eble plej bone.

Granda parto el la nove enŝipiĝintaj vojaĝantoj konsistis el junaj irlandaj elmigrintoj kun vojaĝbiletoj de la tria klaso. Dum pli ol jarcento ĝuste el Queenstown fluis al ferdekoj de ŝipoj fornavigaciantaj trans la maron dekmiloj da malriĉaj irlandanoj, kiujn aŭ ilia propra lando ne povis vivteni aŭ vido de ebloj donotaj de la nova mondo allogis. Ĵurnaloj skribis, ke Queenstown estas malfermita vundo, el kiu senĉese eskapas la plej bona sango de la lando.

Precize je la dek dua kaj tridek posttagmeze ekhupis la fajfilego kaj ĉiuj vizitantoj forlasis la ŝipon. Dum malgrandaj navigaciiloj malproksimiĝis al sekura distanco, Titanic levis la pontetojn kaj la ankron kaj ĝiaj ŝraŭboj denove ekturniĝis. Ĉimomente sur la ferdekoj de Titanic jam troviĝis ĉiuj partoprenantoj de la unua navigado, sume 2201 personoj. (D-ro Ballard taksis, ke sur la ferdeko estis 2227 personoj.)

La vaporŝipo direktiĝis okcidenten kaj komencis plialtigi la rapidecon. En la sama tempo du maristoj el ŝipa gvatistaro - George Hogg kaj Alfred Evans - denove demandis la duan oficiron, kia estas la situacio kun iliaj lornoj. Lightoller respondis eviteme, ke ili eble ricevos ilin pli poste. Strikta disciplino validanta sur ĉiuj ŝipoj inkluzive de Titanic ne permesis al subulo insisti aŭ per ripetaj demandoj ĝeni la superulon, tial al ambaŭ viroj restis nenio alia ol kontentiĝi pro tiu respondo, sed precipe George Hogg-on la neklarigita problemo pri la lornoj ne lasis trankvila kaj li ripete komencis paroli pri ili kun siaj kunuloj.

Dum la tuta posttagmezo Titanic navigaciis en distanco de proksimume kvar aŭ kvin mejloj laŭ la suda marbordo de Irlando okcidenten, ĉirkaŭnavigaciis ties sudokcidentan terlangon Fastnet Rock, kaj kiam la suno subiris, ĝi plugis jam akvojn de la dua plej granda oceano.

Elveturinte el Queenstown kapitano Smith difinis sur granda marista mapo surtable en la navigacia ĉambro kurson kaj vojdirekton, kiuj gvidos la vaporŝipon ĝis la celhaveno trans la Atlantiko. En la jaro 1898 ŝipposedejoj, kies ŝipoj ligis eŭropajn kaj nordamerikajn havenojn, interkonsentis pri certaj vojdirektoj uzataj en diversaj sezonoj. Tiu ĉi elekto devis precipe certigi, ke la ŝipoj evitu regionojn, kie - precipe en certaj monatoj - minacas danĝero de glacio kaj nebuloj, eĉ senbezone plilongiginte sian vojon dum tio. Plu devis esti per difino de vojdirektoj por navigacioj "tien" kaj "reen" malaltigita al minimuma danĝero de kunpuŝiĝoj de ŝipoj navigaciantaj kontraŭdirekten. Per tio, ke navigacio tra la norda Atlantiko estis gvidita en certaj precize destinitaj koridoroj, la ŝipo, kiun trafis difekto de maŝinoj aŭ alia akcidento, povis kun granda verŝajneco kalkuli kun baldaŭa helpo de iu alia ŝipo navigacianta tra la sama vojdirekto.

La vojdirekto kondukis 25 mejlojn sude de linio markanta trovojn de glaciaj kampoj en periodo inter marto kaj julio, sed 100 ĝis 300 mejloj norde de linio markanta spacon, en kiu estis en monatoj aprilo, majo kaj junio ankoraŭ vidataj flosantaj glacimontoj. Titanic do devis navigacii tra la regiono, kie ja ne minacis danĝero de la glaciaj kampoj, sed kie ĝi povus renkontiĝi kun flosanta glacimonto. Dume Titanic en vesperaj horoj tranavigaciis per rapideco de proksimume dudek unu knotoj tra la malheliĝinta oceano, la vojaĝantoj sur la briligitaj ferdekoj amuziĝis, taksis la riĉajn ekipaĵojn de la ŝipo kaj ties stabilecon, preskaŭ senbruan funkciadon de la maŝinoj, la perfektecon de donitaj servoj kaj ankaŭ ĉiujn eblojn pri distriĝo kaj amuziĝo. Eĉ ne skipanoj, el kiuj multaj deĵoris jam sur ferdekoj de dekoj da aliaj ŝipoj, inkluzive de la plej grandaj, ŝparis agnoskon - Titanic superis ĉion, kun kio ili renkontiĝis ĝis nun. Malgraŭ tio, ke tiaj ĉi sentoj kaj taksado unusignife superis, tamen troviĝis ankaŭ esceptoj. Dum la halto en Queenstown, kaptita pro abrupta nebona antaŭsento, fuĝis el la ŝipo unu el hejtistoj , John Coffey. Li estis nenia novulo, li navigaciis jam sur multaj ŝipoj kaj tri tagojn poste li enŝipiĝis en Mauretania eknavigacianta ĝis Novjorko; tamen nedifinebla sento de minacanta danĝero estis tiom forta, ke ĝi devigis lin forlasi Titanic-on. Estas interese, ke bone ne sentis sin ankaŭ dua viro, ĉefoficiro Henry Tingle Wilde. Tiu ĉi tridekokjara maristo de grandega staturo, mem tenanto de kapitana patento kaj antaŭe ĉefoficiro sur Olympic, hezitis, jam kiam estis anoncite al li, ke li devas partopreni dum la navigacio de Titanic. Fine li akceptis la postenon pro insistado de amikoj. Tio estis eminenta ŝipoficiro, kompanio White Star Line, fama pro alta pretendemo al siaj okupitoj, komisiis lin per funkcio ĉefoficiro sur du siaj plej grandaj kaj plej bonaj ŝipoj, kaj malgraŭ tio li ne povis alkutimiĝi sur Titanic. En lasta letero, sendita el Queenstown, li skribis al sia fratino: "Mi senĉese ne ŝatas tiun ĉi ŝipon ... mi havas strangan senton pri ĝi."

Vendredo la 12-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Matene la 12-an de aprilo la rozkoloriĝinta sundisko ekbalanciĝis supren super la malproksiman horizonton, malrapide ĝi ascendis sur la firmamento kaj ĝiaj radioj briligis la senfinan verd-aspektan akvan ebenaĵon. Preskaŭ la senmova surfaco de la trankvila oceano etendiĝis kien la okulo ĝisvidis, sole malantaŭ la pobo de la ŝipo restis larĝa spuro de blanka ŝaŭmo, kirligita per senlace turniĝantaj helicoj. Jam en tiu ĉi frua horo sur la supraj ferdekoj apogis sin je la balustradoj grupetoj da vojaĝantoj, kiuj frue ellitiĝis, por ke ili povu observi la raveman spektaklon. Plimulto de ili navigaciis trans la oceano unuanfojon kaj la vojo sur la giganta vaporŝipo ĉiuhore alportis al ili ĝis nun nekonatajn kaj ekscitigajn travivaĵojn.

Aperis ankaŭ unuaj sportistoj, al kiuj la senfinaj ferdekoj de Titanic donis eblon marŝi per rapida paŝo la tutajn kilometrojn, por ke ili poste povu kun apetito kuraĝigita per freŝa oceana aero sidiĝi en larĝspacaj manĝejoj, kie dume armeo da stevardoj preparis tablojn por matenmanĝo. Aliaj jam frumatene foriris por movigi la muskolojn en gimnastikejon sur ŝipferdeko. Atendis tie ilin unu el la plej ŝatataj viroj de la ŝipa skipo, instruktoro McCawley, vestita en neĝblanka flanela kostumo. Li estis preparita proponi ĉiel ajnajn ekipaĵojn por kontentigi interesojn pri pagajado, boksado, biciklado, levado de halteroj, preparitaj estis ankaŭ elektra ĉevalo kaj kamelo. Vigle estis ankaŭ en ĉambrego por pilkludoj kaj en preskaŭ du metroj profunda baseno, kie agrable varmigita marakvo ĝojigis ĉiujn ŝatantojn de naĝado.

Matenmanĝinte mil tricent vojaĝantoj havis antaŭ si longan senzorgan tagon. La zorgon pri ilia komforto kaj amuzo transprenis preskaŭ kvincent stevardoj kaj pluaj okupitoj de ekonomia sekcio, kies unusola devo estis doni tiujn plej perfektajn servojn dum dudek kvar horoj ĉiutage.

Pleniĝis brakseĝoj kaj kuŝiloj sur la trasunigitaj promenejaj ferdekoj kaj ankaŭ veranda kafejo. Kelkaj vojaĝantoj sidiĝis al kartludigaj tabletoj, kie komenciĝis grandaj briĝaj kaj pokeraj ludoj, la aliaj dediĉis sin al diversaj ludoj de ĵetado de rondetoj sur palison ĝis minigolfo, kiuj ne iris matene, estis forirantaj nun en la basenon aŭ ludi tenison kaj multaj decidiĝis aŭskulti koncerton de la ŝipa orkestro. La bela vetero kaj la trankvila maro kontribuis al la suma komforto. Sole tiuj plej inklinaj al marmalsano estis trafitaj pro malfortaj kaj plimulte rapide malaperantaj malagrablaĵoj kaj sole malmultfoje okazis, ke loko ĉe tablo en la manĝejo restus tial malplena. Eĉ la vojaĝantoj kun grandaj spertoj akiritaj sur ferdekoj de multaj transoceanaj vaporŝipoj parolis pri la stabileco de Titanic en superlativoj. La movo de ŝipo kaj la bruo de maŝinoj estis sur la ferdeko aŭ en salonoj aŭ dumtage aŭ dumnokte preskaŭ nerimarkebla.

La komforto donata de Titanic estis memkompreneble la plej karakteriza en la spacoj de la 1-a klaso, kie la lukso fakte ne havis limojn. Grandaj transoceanaj vaporŝipoj - kaj Titanic ekprenis inter ili la plej fruntan lokon - fariĝis flosantaj analogioj de la plej renomitaj hoteloj de tiu tempo kaj fakte ili aperis tial, por ke ili kontentigu postulojn de anoj de la monda financa kaj industria oligarĥio. La brita ĵurnalo Nation karakterize skribis: "Ili estis konstruitaj por viroj de la granda mondo, por financaj gigantoj de nia erao, kiuj povis facile pagi por unu vojaĝo tian sumon, el kiu povus dek britaj familioj vivteni sin dum la tuta jaro." Por tiuj ĉi klientoj precipe kompanio White Star Line konstruis kaj laŭ tio ĝi ankaŭ ekipis la ŝipon. Al la honoro de la ŝipposedejo necesas konfesi, ke por sia mono ricevis respondantan kontraŭvaloron ankaŭ la vojaĝantoj de la dua kaj la tria klasoj.

La dua klaso estis okupita plimulte de anoj de meza socia tavolo, tipa por progresiĝintaj kapitalismaj ŝtatoj komence de la 20-a jarcento - dum la unua navigacio de Titanic tio estis precipe britaj inĝenieroj, komercistoj, pastroj, ĵurnalistoj kaj kuracistoj. Ĝi prezentis standardon superanta tion, kion ili kutimis aŭ kion ili povis deziri en siaj hejmoj. Tiuj ĉi homoj ne havis kaj nek povis havi troigitajn postulojn de dorlotitaj vojaĝantoj de la 1-a klaso. Je tio pli multe ili kapablis taksi la komforton kaj avantaĝojn de la navigacio de Titanic kaj ĝuate ili uzis ĝin.

La vojaĝo de la 3-a klaso estis relative malmultekosta, kaj malgraŭ la absoluta plimulto de la loĝantoj de kajutoj de tiu ĉi klaso enŝipiĝintaj kaj navigaciantaj estis laŭvorte ravigitaj. Plejparte temis pri junaj homoj el multaj landoj kaj el tre mizera medio. Unuafoje en la vivo oni zorgis pri iliaj bezonoj, ili havis sufiĉe da bona manĝo, puran kaj komfortan loĝigon, nenion por labori, ili povis amuzi aŭ ripozi. Tial ĝis la fatala nokto dum la tutaj tagoj el la spacoj rezervitaj al la tria klaso aŭdiĝis kantado, gajeco kaj viva amuzo. En socia ĉambro estis piano kaj ĝis malfruaj horoj oni tie dancis kaj kantis, en fumejo oni kartludis, aliloke ludis skota sakfajfisto. Miksaĵo de lingvoj ja faris certajn malfacilaĵojn kaj ŝipa interpretisto estis plene okupita, sed baldaŭ kreiĝis pli grandaj grupetoj de anoj de la samaj aŭ favoriĝintaj nacioj kaj ĉe spontane okazantaj amuzoj la lingvaj barieroj rapide malaperis. En la tria klaso kunvenis homoj de ĉiuj eblaj profesioj, kvalifikitaj kaj nekvalifikitaj laboristoj, larĝa skalo de metiistoj, etaj oficistoj, kelneroj, arbohakistoj, terkulturistoj, ĝardenistoj, sed ankaŭ kudristinoj, helpantinoj en hejmo, flegistinoj, eble ĉiu okupo ĉi tie havis sian anstataŭanton.

Dum por plimulto el la mil tricent vojaĝantoj prezentis la navigacio trans la oceano sur la luksa persona vaporŝipo distriĝon, ripozon aŭ almenaŭ agrablan mallaboradon, por la homekipo tio estis tagoj plenigita per laboro kaj devoj. Apartan postenon okupis grupo de ferdekaj oficiroj, reteniĝataj dum plimulto da tempo en la spaco limigita de la navigacia ponteto kaj iliaj kajutoj en la antaŭa parto de la ŝipo. Diference de la kapitano ili kontaktiĝis kun la vojaĝantoj malmultfoje kaj la senpera najbareco de luksaj vicoj da ĉambroj, belegaj manĝejoj, salonoj kaj fumejoj havis por ili eble la saman signifon, kvazaŭ ili estus malproksimaj centoj da mejloj.

Jam kelke da tagoj radiostacio de Titanic kaptis mesaĝojn de ŝipoj navigaciantaj proksime de Grandaj novfoundlandaj malprofundaĵoj atentigantaj pri nekutima kvanto de maraj glacimontoj rimarkitaj malproksime pli sude ol ili kutime estis aperantaj. Ĉiu tia informo estis post la akcepto transdonita al gardista oficiro kaj poste enmanigita en la mapejon. Vendrede ĝis la naŭa horo vespere estis en kontakto kun Titanic franca vaporŝipo Touraine. Je la sepa vespere de grenviĉa tempo, kiam Touraine troviĝis en pozicio 49° 28' de norda latitudo kaj 26° 28' de okcidenta longitudo, informis ties kapitano Titanic-on, ke ĝi estas en densa nebulo kaj ke ĝi ĝuste estas tranavigaciinta tra glacia kampo. Samtempe li transdonis pri plua glacia kampo kaj glacimontoj. Kapitano Smith dankis por la informo kaj la kvara oficiro Boxhall, dum la ĉeesto de kapitano kaj ĉefoficiro Wilde, markis la pozicion de la menciitaj glaciaj kampoj sur la mapo en la mapejo. Ĉiuj tri konsentis, ke temas pri lokoj situantaj norde de la planata vojdirekto de Titanic, tial ne estas bezone maltrankviliĝi.

Sabato la 13-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

La kvaran tagon de la navigado, sabate la 13-an de aprilo, regis sur la ferdeko de Titanic absoluta bonhumoro. "La vetero estis brila, komforto kaj lukso tia, kiel estis promesite... La tagoj pasis tro rapide. Mi havis impreson, ke mi ne volas, ke tio iam finiĝu," rememoris multajn jarojn poste René Harris, edzino de novjorka teatra producento. "Estis klara, agrabla vetero, la ŝipo similigis palacon, la manĝo estis bonega. Kaj ĉar mi estis deksepjara, ne necesas aldoni, ke en la ŝipo interesis min ĉio," proklamis Jack Thayer, filo de pensilvania fervoja reĝo. "Titanic estis tiel luksa, stabila kaj grandega kaj tia miraklo de tekniko, ke oni povis eĉ ne kredi, ke oni estas sur ŝipo," diris sinjorino Douglas, alia el la vojaĝantoj de la 1-a klaso.

Precipe al la 326 vojaĝantoj de la 1-a klaso kompanio White Star Line certigis ĉiun penseblan komforton kaj plenumon eĉ de tiuj plej pretendemaj postuloj. Baloj, dancado, briĝaj sidadoj, koncertoj kaj refreŝigaĵoj donata en kiu ajn tempo, ĉio ĉi plenigis la tempon de la privilegiitoj. La zorgo pri ili ne konis limojn. Ekzemple spertoj montris, ke ne al ĉiuj dorlotitaj riĉuloj vojaĝantaj sur grandaj personaj vaporŝipoj taŭgis partopreno dum tagmanĝoj aŭ vespermanĝoj kredencitaj en la manĝejo en certa tempo. Tial estis bezone zorgi, ke ili povu sidiĝi al elektitaj manĝaĵoj, kiam ajn ili ekhavis apetiton, kaj plie doni al ili eblecon de privataj tagmanĝoj aŭ vespermanĝoj kredencitaj por mallarĝa rondo de geamikoj. Tiun ĉi servon povis prizorgi eĉ ne la belege aranĝita manĝejo de la 1-a klaso, krom alia tio prezentus troan ŝarĝon por kuiristoj kaj stevardoj kaj la nivelo de la priservado suferus. La ŝipposedejo tial sur Titanic establis francan restoracion, pri kies funkciado zorgis multnombra grupo da francaj kelneroj kaj kuiristoj kaj pariza "maitre ďhotel".

Dimanĉo la 14-a de aprilo[redakti | redakti fonton]

Dimanĉa mateno la 14-an de aprilo promesis pluan el vico da agrablaj tagoj akompanantaj virgulinan navigacion de la giganta vaporŝipo. Mallongtempe post matenmanĝo la kapitano akompata de la ĉefoficiro, ekonomiisto, ĉefmaŝinisto, ĉefstevardo kaj pli aĝa kuracisto ekiris por inspekti. Tiu ĉi signifa evento, kiam la kapitano kaj la ĉefoj de unuopaj sekcioj trairadis vestitaj en solenaj uniformoj tra la tuta ŝipo ekde la pruo ĝis la pobo kaj ekde la plej supra ferdeko ĝis la plej malsupra, okazis sur la transatlantikaj vaporŝipoj ĉiudimanĉe. Poste, je la 11-a horo, tiuj el la vojaĝantoj, kiuj havis intereson, amasiĝis en la manĝejo de la unua klaso al diservo. Gvidi la diservon estis privilegio de kapitano. Per sia trankvila, diskreta voĉo E. J. Smith legis preĝojn kaj akompanata de ŝipa orkestro eksonis kantado de religiaj kantoj.

Kiam la diservo esti finiĝinta, la stevardoj tuj komencis prepari la manĝejon por kredencado de tagmanĝo. Meze de la grandspaca kaj lumigita ĉambrego staris tablo de la kapitano. E. J. Smith ĝoje tagmanĝis kaj vespermanĝis inter la vojaĝantoj. Invito al lia tablo estis honoro, kiun estimis kaj viroj kaj virinoj de tiuj plej sonaj nomoj. Multaj alternis ĉe la tablo de Smith sur ĉiuj vaporŝipoj de White Star Line, al kiuj li komandis, kaj same tio estis sur Titanic. Lia populareco estis grandega.

Ankaŭ dimanĉe la 14-an de aprilo tenis jam kelke da tagoj daŭranta bela vetero. La maro estis senĉese trankvila, blovetis milda vento kaj la videbleco estis brila. Post la tagmanĝo aperis sur granda tabulo ĉe la kancelario de ekonomiisto freŝa informo anoncanta, kian distancon Titanic pasis dum lastaj dudek kvar horoj. Ĝi senĉese plialtiĝis: ekde la tagmezo de la 11-a de aprilo ĝis la tagmezo de la 12-a de aprilo tio estis 386 mejloj, ĝis la tagmezo de la 13-a de aprilo 519 mejloj kaj ĝis la tagmezo de la 14-a de aprilo 546 mejloj. Eĉ kiam 519 mejloj atingitaj dum la dua tago post tio, kiam la ŝipo ennavigaciis en la akvojn de la oceano, estis por la ĉefdirektoro J. Bruce Ismay kaj kapitano certa ĉagreniĝo, plene ili estis kontentaj kaj la kapitano esprimis sin, ke se daŭrigos la favora vetero, Titanic atingos rilate al la virgulina navigacio rekordan tempon. Jam haltinte en Queenstown Ismay vokis ĉefmaŝiniston Joseph Bell-on, li lasis sin informi pri provizoj de karbo kaj rekomendis, por ke la dekvinan aŭ la deksesan, se la vetero estos elteninta, la ŝipo jam navigaciu per la plena rapideco. La maŝinoj ekfunkciis senkomplike kaj Ismay kun Smith povis esti konvinkitaj, ke Titanic atingos pli bonajn rezultojn ol antaŭ unu jaro dum sia unua navigacio ĝia fratina ŝipo Olympic. Dum la tago ĝi jam navigaciis per rapideco ĉirkaŭ dudek unu knotoj kaj al multaj spertaj vojaĝantoj ne eskapis, ke la rapideco senĉese plialtiĝas.

Manĝokarto de la 1-a klaso el Titanic el la 14-a de aprilo 1912

La dimanĉa posttagmezo pasis en la sama bonhumoro, per kiu markis sin ankaŭ ĉiuj antaŭaj tagoj de la navigacio. Sed unu ŝanĝo ja okazis. Senteble malvarmiĝis, kaj kiam proksimiĝis vespero, hidrargo en termometro plu sinkis. Ja estis senĉese plene klara vetero kaj preskaŭ senventejo, sed la rapida movo de la ŝipo kreis artefaritan, malagrable malvarmigan venton, antaŭ kiu kelke da vojaĝantoj, kiuj ankoraŭ eblis ekvidi sur la malfermitaj ferdekoj, ŝirmis sin per varmaj manteloj. La ceteraj preferis al pli agrabla medio en la fermitaj spacoj, inkluzive de kovritaj promenejoj. Sur unu el la fermitaj promenejoj ludis infanoj, plenigita estis ankaŭ la pariza kafejo kaj salonoj.

Senĉese ankoraŭ gaje estis en la spacoj de la dua kaj precipe la tria klasoj. De ĉie aŭdiĝis muziko kaj kantado, la junaj homoj dancis, nur malmultaj en tiu ĉi momento allasis iajn zorgojn. De tiuj estos por plimulto de ili sufiĉe, kiam ili post nelonge elŝipiĝos sur grundon de la nekonata kontinento. Nur antaŭ la dudektria horo la salonoj, restoracioj kaj fumejoj komencis malpleniĝi.

El dudek naŭ kaldronoj de Titanic estis tiutempe bruligita dudek kvar, plej multe el ĝisnuna daŭro de la navigacio.

Radiokomunikado[redakti | redakti fonton]

Dimanĉe la 14-an de aprilo la situacio aspektis pli esence pli grave. Jam je la naŭa matene venis radiodepeŝo de Caronia, ŝipo de Cunard: "Al la kapitano de Titanic. Vaporŝipoj celantaj okcidenten anoncas la 12-an de aprilo grandajn kaj malgrandajn glacimontojn kaj glaciajn kampojn en regiono de 42° de la norda latitudo kaj 49° ĝis 51° de la okcidenta longitudo. Salutante Baar." En la tempo, kiam venis tiu ĉi averto, la pozicio de Titanic estis 43° 35' de la norda latitudo kaj 43° 50' de la okcidenta longitudo.

Je la 12-a kaj tridek posttagmeze venis sur la ponteton Lightoller por alternigi Murdoch-on, por ke la unua oficiro povu iri tagmanĝi. Proksimume je kvaronhoro pli poste aperis kapitano Smith kaj donis al Lightoller radiotelegramon, kiu venis matene de Caronia. Kiam je la unua horo Murdoch revenis sur la ponteton, Lightoller diris al li pri la averto. Kiel li notis pli poste, li havis impreson, ke Murdoch aŭdas pri ĝi unuafoje. Samtempe Titanic ricevis ĝin jam antaŭ kvar horoj. Samtempe Lightoller informis Murdoch-on, ke en la kurso kaj la rapideco okazis nenia ŝanĝo. Poste ankaŭ li foriris por tagmanĝi. Turnometro sur la ponteto montris 75, Titanic superas ĉiun duan horon 45 surmarajn mejlojn, proksimume 22 knotojn. La plej granda vaporŝipo en la mondo navigaciis en la kurso 242 gradoj direkte al grandaj malprofundaĵoj kaj punkto de turniĝo, kiun ĝi devis atingi je la posttagmezaj horoj. De tie ĝi devis daŭrigi en kurso 265 gradoj al Novjorko. Norde de tiu destinita vojdirekto kaj ĉimomente en distanco proksimume 200 mejloj etendiĝis glaciaj kampoj kaj marglacimontoj, pri kiuj parolis la depeŝo el Caronia.

Je unu horo kaj kvardek du minutoj la radiostacio de Titanic akceptis pluan depeŝon, ĉifoje de vaporŝipo Baltic, antaŭ pozicio de Olympic kaj Titanic, unu el kvaropo de la plej grandaj personaj ŝipoj de ŝipposedejo White Star Line. "Al kapitano Smith, Titanic. Ekde la navigacio ni havas mildan, ŝanĝiĝeman venton kaj klaran, bonan veteron. Greka vaporŝipo Athenai anoncas, ke ĝi preterpasis glacimontojn kaj ampleksajn glaciajn kampojn en pozicio 41° 51' de la norda latitudo kaj 49° de la okcidenta longitudo."

Conny's Poppenhuizen Titanic.jpg

Kapitano Smith konfirmis la akcepton de radiotelegramo, lasis ĝin ĉe si, kaj kiam li tagmanĝinte ekvidis sur la promeneja ferdeko de la 1-a klaso J. Bruce Ismay, ĉefdirektoron, senvorte li transdonis ĝin al li. Tio ne surprizis Ismay-on, la kapitano ofte sciigis lin pri diversaj informoj kaj mesaĝoj. Li pase rigardis la radiotelegramon, enpoŝigis ĝin kaj denove elpoŝigis ĝin nur pli poste posttagmeze; li montris ĝin al edzino de Arthur Ryerson, posedanto de ŝtalfabriko, kaj al edzino de J. B. Thayer. Poste li denove enpoŝigis la paperon kaj forgesis pri ĝi.

Do anstataŭ, por ke la radiotelegramo estu lokigita sur informa tabulo en la mapejo, ĝi restis ĝis la 7-a horo kaj 15 minutoj vespere ĉe Bruce Ismay. La kapitano rememoris pri la depeŝo nur mallongtempe antaŭ vespermanĝo, kiam li ekvidis Ismay-on en la salono por fumantoj. "Preterpase sinjoro, ĉu vi havas tiun telegramon, kiun mi donis al vi posttagmeze?" li demandis. "Jes," respondis Ismay kaj momenton li serĉis, antaŭ ol li trovis la paperon en unu el siaj poŝoj. Dum Smith klarigis: "Mi volas meti ĝin en la mapejon." Fine do la depeŝo, el kiu videblis, ke Titanic plu alproksimiĝas rekte al la anoncita regiono, aperis en la mapejo. Ja ankoraŭ sufiĉe longe antaŭ tio, ol la ŝipo povis atingi la danĝeran spacon, sed malgraŭ tio la sinteno de kapitano Smith manipulante kun tiel grava averto estis milde dirite nekutima.

Dum kvin minutoj post la akcepto de telegramo el Baltic, proksimume je unu horo kaj 45 minutoj, ekregistris radiotelegrafisto Phillips mesaĝon sendita fare de la germana vaporŝipo Amerika al Hidrografia oficejo en Washington, kiu enhavis atentigon pri la glacimontoj. Rilate al tio, ke temis pri la informo enhavanta indikojn signifaj por navigado, ĝi devus esti ĉiuokaze transdonita ankaŭ sur la ponteton. Sed tiel ne okazis. Pli juna radisto Bridge, kiu supervivis la frakasiĝon de Titanic, ne povis tiun ĉi miskonsideron kontentige klarigi. Phillips evidente prokrastis la informon kaj pli poste li forgesis pri ĝi.

Je la dua horo posttagmeze ĉefoficiro Wilde transprenis el la ponteto gardan deĵoron de la unua oficiro Murdoch. Dek minutoj antaŭ la sesa Boxhall rememorigis al Wilde ŝanĝon de la kurso. La ĉefoficiro donis al stiristo apartenantan ordonon, tiu turnis la stirilon maldekstren observante nadlon de kompaso kaj tuj kiam la ŝipo fiksiĝis en kurso 289°, li liberigis mantenilojn de la stirrado, kiu revenis en la devenan pozicion.

Je la sesa la oficiroj deneve ŝanĝiĝis en la ponteto. Wilde-on alternigis la dua oficiro Lightoller, el pli junaj oficiroj venis H. G. Lowe kaj H. J. Pitman, la lokon ĉe la stirrado prenis la dua stiristo Robert Hitchens. Dum la transpreno de la deĵoro li estis informita, ke la ŝipo navigacias en kurso 289° kaj li ricevis ordonon teni ĝin plu.

En la gvatnesto sur la antaŭa masto je la sesa alternigis Jewell kaj Symons Hogg-on kaj Evans-on. La kvina oficiro Lowe mallongtempe post la komenco de deĵoro haltis en la mapejo kaj sur la tablo li ekvidis paperon, sur kiu estis per krajono skribite "glacio" kaj sub ĝi la poziciajn indikojn. Li parkere rapide proksimume kalkulis, kaj kiam li konstatis, ke Titanic atingos la markitan regionon nur post la finigo de lia deĵoro, li ĉesis interesiĝi pri la mesaĝo.

Je la sepa venis sur la ponteton la unua oficiro Murdoch, por ke Lightoller povu foriri vespermanĝi. Eble post kvaronhoro post tio maristo Samuel Hemming, kiu sur Titanic zorgis pri priservado de poziciaj lumoj, anoncis al Murdoch, ke ĉiuj lumoj estas lokigitaj ĝuste kaj lumigitaj. Kiam Hemming forlasis la ponteton, Murdoch ankoraŭ vokis lin reen kaj postulis lin, por ke li aranĝu fermon de fermilo de aerumŝakto sur la pruo, tra kiu el la subferdeko trapenetris lumo. Li ne volis, ke io ajn distru elrigardon el la ponteto aŭ el la gvatnesto al la mara surfaco antaŭ la pruo de ŝipo. Li diris eksplicite al Hemming: "Ĉar ni estas proksime de la glacio, mi volas, por ke antaŭ la ponteto estu ĉio malheligita." Hemming persone fermis la fermilon.

Je la sepa kaj tridek la radiostacio de Titanic kaptis pluan depeŝon. La brita vaporŝipo Californian, navigacianta en okcidenta kurso kiel Titanic, informis proksime troviĝantan vaporŝipon Antillian-on pri tri proksimaj glacimontoj. La juna radiotelegrafisto Bride forportis la mesaĝon sur la ponteton. Titanic estis ĉimomente malproksima de la glaciaj kampoj 45 mejloj. Ĝia tempo kliniĝis.

Je la oka venis sur lokoj de la pli junaj oficiroj Pitman kaj Lowe Boxhall kaj Moody. Samtempe okazis alterno de gvatistoj en la gvatnesto kaj ankaŭ Robert Hitchens forlasis la stirradon. Lightoller restadis sur la ponteto, ĉar lia deĵoro devis fini nur je la deka horo. Li postulis la sesan oficiron Moody-on, por ke li surbaze de la freŝe konstatita pozicio de ŝipo kaj la venintaj informoj pri la trovo de glacio verkontrolu, kiam Titanic verŝajne atingos la spacon, en kiu estis la glacio rimarkita. Moody foriris en la mapejon, faris bezonatajn kalkulojn kaj revenis kun tio, ke tio estos antaŭ la dudektria horo. Dum la tuta vespero la temperaturo rapide sinkis, antaŭ la naŭa vespere ĝi jam estis sole unu grado super la punkto de frosto.

Ĉirkaŭ la naŭa horo venis sur la ponteto kapitano Smith kaj Lightoller proksimume duonhoron interparolis kun li. Ili parolis pri la vetero kaj ebla renkontiĝo kun la glacio. La kapitano rimarkis, ke estas malvarme. "Tre malvarme, sinjoro," respondis Lightoller, "estas nur unu grado super nulo. Mi sendis mesaĝon al ĉarpentisto kaj en la maŝinejon, ke jam frostas aŭ frostos nokte." "Estas nenia vento," daŭrigis la kapitano. "Jes, la surfaco estas tute trankvila, damaĝe, ke ne estas vento, kiam ni estos tranavigaciantaj tra la regiono de glacio." Tie, kie minacas danĝero de renkontiĝo kun flosantaj glacimontoj, la vento ludas gravan rolon. Kiel ĝi ondumas la surfacon, la ondoj puŝas la mergiĝintan glacimonton kreante sur ties alventa flanko borderon de fosforeskanta ŝaŭmo. Tiel ili povas ekvidi ankaŭ malhelan glacimonton.

Al la kapitano, kiu venis sur la ponteton el la lumigita salono, daŭris ian tempon, antaŭ ol liaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo. Poste li momenton observis la firmamenton kaj la malproksiman horizonton kaj kontentigite li diris: "Estas tute klare." "Jes," respondis Lightoller, "ĉiuokaze iom da lumo rebriliĝos de glacimontoj." "Jes," konsentis la kapitano, "ni eĉ vidos ilin, eĉ kiam ili estos turnigitaj al ni per la blua flanko." Eĉ ne Lightoller dubis pri tio. La kapitano forlasis la ponteton kun vortoj: "Se ja nur aperus ia problemo, tuj sciigu min." Kaj tra la mapejo, kie li markis en etendigitan mapon la pozicion de ŝipo laŭ kalkuloj de la kvara oficiro Boxhall, faritaj antaŭ du horoj, li foriris en sian kajuton.

Kiam la kapitano estis foririnta, Lightoller ordonis al la sesa oficiro Moody, ke li telefonu al la gvatistoj en la gvatnesto kaj diris al ili, ke ili devas ĝis la tagiĝo kun la plej granda atentemo serĉi glacion, precipe malgrandajn pecojn kaj malgrandajn glacimontojn. Post la atentigo de gvatnesto Lightoller transiris en malfermitan alon de la ponteto, de kie li havis nedistritan elrigardon antaŭ la ŝipa pruo. De tempo al tempo li almetis al la okuloj lornon kaj ĝis fino de sia deĵoro li observis la akvan surfacon, ĉu li ne ekvidos averteman rebrilon de repuŝita lumo. Diference de la gvatistaroj Lightoller havis la lornon.

Ĉimomente necesas rememori, ke eknavigaciinte ĝuste al Lightoller dufoje turnis sin la gvatistoj kun la atentigo, ke en la gvatnesto ne estas la lornoj, kaj rebonigo ne estis dum la tuta tempo farita.

En la gvatnesto deĵoris ekde la 8-a ĝis la 10-a horo George Symons kaj Archie Jewell. Se estis malvarme sur la ponteto, des pli multe malvarmo grimpis sub la haŭton sur la neŝirmita gvatposteno alte super la ŝipaj ferdekoj. Eĉ kiam ambaŭ viroj senĉese fiksis la serĉantajn okulojn al la akva areo kaj eĉ ne por momento ili faciligis en la atentemo, estis nature, ke ili ĝojis, kiam ili ekaŭdos kvar ekbatojn de la ŝipa sonorilo, anoncanta ilian alternigon. La sperta Symons, kiu en la nordamerikaj linioj laboris jam kelke da jaroj, koncentrite ĉirkaŭrigardis la okcidentan horizonton, sur kiu tiriĝis la leĝera nebulo malalte super la surfaco, kaj kiam Jewell plendis pri la malvarmo, nur li rimarkis, ke li sentas el la malvarma aero, ke proksime estas la glacio. La pli juna Jewell mirigite demandis, kiel li pensas tion. Symons koncize klarigis, ke estas regulo, ke la glacion eblas eksenti ankoraŭ antaŭ tio ol la ŝipo troviĝos en la glaciaj kampoj.

Ĉimomente, mallonge post tio, kiam la kapitano Smith foriris el la ponteto kaj kiam la gardista oficiro Lightoller ordonis al la gvatistoj atenteme observi la surfacon de oceano, kiam restis al ili nur dudek minutojn ĝis la alternigo de deĵoroj, Titanic ricevis pluan averton, la plej ravan el ĉiuj, kiujn ties radiostacio ĝis nu akceptis.

Aparataron en la radiotelegrafia kajuto priservis pli aĝa radisto Jack Phillips. Kiam Philips plenlaboris, je la 9-a kaj 40 minutoj aŭdiĝis proksimume du cent mejloj oriente de Titanic navigacianta vaporŝipo Mesaba de kompanio Atlantic Transport Co. kun averto: "De Mesaba al Titanic... Glacio en regiono 42° ĝis 41° 25' de la norda latitudo kaj 49° 30' de la okcidenta longitudo. Ni vidis multe da akumuligitaj grandaj pecoj de glacio kaj grandan nombron de grandaj glacimontoj. Ankaŭ glaciaj kampoj. La vetero estas bona, klara."

Mallongtempe post forsendo de la depeŝo S. H. Adams, radiotelegrafisto de Mesaba ricevis koncizan respondon: "Akceptita, dankon." Adams ankoraŭ atendis, ke venos plua respondo de la kapitano de Titanic. Sed li atendis vane, kapitano Smith ne aŭdiĝis. Adams tial ekregistris en taglibro la tempon de forsendo kaj ankaŭ la tempon, kiam Phillips konfirmis ties akcepton, kaj plu li sole aŭdis, kiel Titanic daŭrigas en radia korespondado kun kabo Race.

Tiu ĉi depeŝo, eksterordinare grava, kun proporcie preciza markigo de la regiono de trovo de la granda kvanto de glacio sude de Titanic kaj rekte tie, kien ĝi celis, estis neniam transdonita sur la ponteton. Se tiel okazus, la kapitano kaj la oficiroj devis tuj konscii, ke Titanic fakte jam atingis la spacon de akuta danĝero. Ĝi restis kuŝanta sur la tablo en la radiotelegrafia kajuto. Sur ĉiuj ŝipoj senescepte validas regulo, ke manipulado kun depeŝoj rilatantaj al la navigacio havas unusignifan preferon, kaj tiu ĉi regulo estis sur Titanic rompita en vive grava momento.

Dum tiu tago tio estis jam la tria averto - la unua venis antaŭ la tagmezo de vaporŝipo Noordam kaj la dua en la posttagmezaj horoj de vaporŝipo Amerika - kiu restis forgesita en radiotelegrafia kajuto. Estas verŝajne, ke trolaborinta Jack Phillips entute ne konsciis la signifon de sciigo el Mesaba, tial li prokrastis ties enmanigon sur la ponteton por tempo, kiam la plej granda impeto de laboro pasos. Sed la fatala momento por Titanic venis pli baldaŭ, ol Phillips povis sian forgeson ripari.

Je la deka horo vespere kvar ekbatoj de la ŝipa sonorilo anoncis la alterigon de deĵoroj. Frederick Fleet kaj Reginald Robinson Lee el la gvatistaro ascendis sur ŝtupetaro tra internejoj de la antaŭa masto al la gvatnesto, kie jam senpacience atendis la frostumitaj Jewell kaj Symons. Al la nove venantaj viroj ili transdonis la ordonon de la dua oficiro Lightoller serĉi kun la plej granda atentemo la glacion, precipe malpli grandajn pecojn kaj malgrandajn glacimontojn. Apenaŭ Fleet kun Lee ripetis la ordonon, Symons kun Jewell rapide foriris en varmon de siaj kajutoj. Lee ekokupis lokon sur la dekstra flanko kaj Fleet sur la maldekstra flanko de la gvatnesto.

La dua stiristo Robert Hitchens venis alternigi sur la ponteton stiriston Alfred Olliver-on. "289 gradoj," anoncis Olliver, kiam li estis transdonanta la stirradon. Hitchens ripetis la kurson. En la sama tempo sur la ponteto aperis kun la koltuko ĉirkaŭ la kolo kaj en varma mantelo la unua oficiro W. M. Murdoch. Liaj unuaj vortoj estis: "Estas bela malvarmego!" "Jes, estas, frostas," respondis Lightoller. La temperaturo tiutempe sinkis je plua grado kaj ĝi estis sur punkto de frosto. Lightoller sciigis al la nove venanta gardanta oficiro la indikojn pri la nuntempa pozicio de ŝipo, ties kurso kaj rapideco, pri veterkondiĉoj kaj la informoj rilatantaj al la glacio. Samtempe li rimarkis: "Ĉiumomente ni nun povas veni inter la glacion."

Titanic nun navigaciis per rapideco proksimume 21 knotoj. Kaj sub paperpezigilo sur la tablo en la telegrafia kajuto kuŝis la averto parolanta per klara parolo pri tio, ke la plej granda kaj la plej moderna vaporŝipo en la mondo impetas per la alta rapideco en la regionon de glacio.

Je la 22-a kaj 30 minutoj Titanic preterpasis de glacio damaĝigitan vaporŝipon Rappahannoc. Lampo el ferdeko de Rappahannoc anoncis: "Ni ĵus tranavigaciis tra glacia kampo kaj inter kelke da glacimontoj." El Titanic venis respondo: "Via anonco akceptita. Ni dankas. Bonan nokton."

Rappahannoc estis malaperanta malantaŭ la pobo de Titanic, sed nenia ŝanĝo okazis sur ĝi. Per nemalgrandigita rapideco ĝi navigaciis en la danĝeran regionon, kiu nun troviĝis netutaj 25 mejloj antaŭ ties pruo. Murdoch tenis senĉese la saman kurson difinita de la kapitano kaj konfidis pri tio, ke se li renkontiĝos kun la glacio, li kapablos ĝustatempe eviti al ĝi.

En la sama tempo, kiam Titanic impetis plenvapore renkonte al la katastrofo, nordokcidente celis de ĝi per rapideco proksimume 12 knotoj okcidenten al usona Boston poŝtvaporŝipo Californian, kiu fornavigaciis la 5-an de aprilo el Londono. Ĝi apartenis al brita ŝipposedejo Leyland Line, kiu same kiel White Star Line estis parto de trusto IMM de Morgan. Sur ties ponteto staris kapitano Stanley Lord.

Je la 18-a horo kaj 30 minutoj posttagmeze la 14-an de aprilo Californian preterpasis en distanco de kvin mejloj tri grandajn glacimontojn. Laŭ ordono de Lord je unu horo pli poste radiotelegrafisto informis pri ili vaporŝipon Antillian-on kaj tiun ĉi averton registris ankaŭ la radiostacio de Titanic, kion mallongtempe post tio radiotelegrafisto Phillips konfirmis al Californian. Je la oka vespere kapitano Lord ordonis duobligi gvatistarojn: krom unu viro en gvatnesto li starigis pluan sur la pruon.

Post du horoj, je la 20-a kaj 15 minutoj, Lord ekvidis sur la okcidenta horizonto pli helan strion. Li akrigis lornon kaj baldaŭ li distingis, ke temas pri ampleksa glacia kampo etendiĝanta maldekstre kaj dekstre antaŭ la pruo de ŝipo. Tuj kiam li akiris certecon, li signalis per ŝipa telegrafo en maŝinjeon ordonon "Haltu!" kaj tuj poste: "Plenvapore reen!" Samtempe li ordonis al la stiristo: "Tute maldekstren!" Kiel komencis la pruo de ŝipo turniĝi, aŭdiĝis la gvatistaro: "Glacio rekte antaŭ ni!" malgrandaj pecoj de glacio frotiĝis je la pruo kaj post nelonge estis ĉirkaŭita de ĝi la tuta ŝipo. Kapitano Lord transiris al la maldekstra alo de ponteto kaj nun li ekvidis la glacian kampon tute klare en distanco kvarono ĝi duono de mejlo en direkto de la antaŭa kurso. Post la farita turnigo li denove ordonis al la maŝinejo "Haltu!" La ŝipa pruo ĉimomente direktis al orientnordoriento.

Ĉirkaŭ la dekunua horo vespere, kiam Lord foriris el la ponteto, li ekvidis en la orienta horizonto lumon. Lord estis konvinkita, ke la lumo, kiun li vidis en malproksimo, estas navigacianta vaporŝipo. Tial li ekcelis al la radiotelegrafia kajuto, por ke li demandu radiotelegrafiston Cyril Furmston Evans-on, ĉu proksime ne elsendas ia ŝipo, kaj se jes, do kia. Li eĉ ne ĝisiris tien, la radiotelegrafisto ĝuste eliris al la ferdeko. Al la demando de la kapitano li respondis, ke povus temi pri Titanic. Lord ordonis al la radiotelegrafisto, por ke li atentigu lin, ke Californian haltis, ĉar ĝi estas ĉirkaŭita de glacio. Antaŭ la dekunua horo vespere la nekonata ŝipo jam alproksimiĝis tiom, ke la tria oficiro Groves iris en mapejon por anonci al kapitano Lord. La kapitano ordonis al li: "Voku ĝin per lampo de Morse. Vi ekvidos, se ĝi respondos." Groves revenis sur la ponteton kaj komencis elsendi. Sed la vaporŝipo ne reagis.

Sur Titanic dum Jack Phillips senĉese laboregis dum forsendado de telegramoj de vojaĝantoj al la stacio sur kabo Race. Kiam aŭdiĝis sendostacio de Californian, ĝi tute superbruigis senĉese ankoraŭ malfortan signalon el kabo Race. Antaŭ vickomitato de senatoro Smith en Novjorko radiotelegrafisto Evans elparolis, ke li forsendis: "Saluton, maljunulĉjo, ni haltis kaj glacio estas ĉirkaŭ ni." El Titanic venis bruska respondo: "Silentiĝu, mi havas laboron. Mi estas en konekto kun kabo Race kaj ci distras min!"

El la elparolo de la radiotelegrafisto de Californian estis evidenta unu signifa fakto: rilate al la formulado de lia depeŝo, precipe al gaja alparolo, la trolaborinta Phillips povis konsideri sole kiel amikan saluton de alia kolego-radiotelegrafisto, kiu volas babili, kio okazis sur la nordatlantikaj linioj kutime. Sed ekzistis kategorio de telegrafaj informoj nomataj "kapitanaj deĵoraj depeŝoj". Temis pri gravaj mesaĝoj inter la kapitanoj. Kapitano Lord ne elektis tiun ĉi formon kaj plie li neniel signis al Evans Phillips, ke temas pri mesaĝo de la kapitano. Sekve de tio ne estis enmanigita sur la ponteton de Titanic nek la kvara kaj el ĉiuj plej urĝa averto.

Ni povas rajtigite konstati, ke sur la ferdeko de Californian ĵus okazis la unua el la fatalaj duboj. Evans devis ĉiuokaze anonci al Phillips, ke temas pri mesaĝo de la kapitano, kaj li ne devis sendi ĝin pli baldaŭ, ol la radiotelegrafisto de Titanic per preskribita maniero - tio estas per elsendo de litero K - komprenigis lin, ke li estas preparita akcepti la depeŝon.

Je la 23-a horo kaj 30 minutoj Cyril Evans finis sian laboron. Li estis laca. Kiel unusola radiisto sur la ŝipo li komencis en tiu tago sian deĵoron je la sepa matene kaj post pli ol dek kvin horoj li ĝojis, ke li povas iri dormi.

La glacimonto[redakti | redakti fonton]

Proksimiĝis la dekunua horo vespere. El la dekstra flanko de la gvatnesto Reginald Robinson Lee atenteme ĉirkaŭrigardis la antaŭan horizonton kaj subite li havis impreson, ke malproksime antaŭe li ekvidis leĝeran vaporon. Kiel la minutoj estis pasantaj, li akiris la certecon, ke li ne eraras. La nebulon ekvidis ankaŭ Frederick Fleet.

Vaporoj aŭ leĝeraj nebuloj estis neniel nekutimaj en la regionoj de flosanta glacio, sed ofte estis tre malfacile nokte distingi ilin. Eĉ plej multe leĝera nebulo signifis esencan malaltigon de espero por ĝustatempa rimarko de la flosanta glacimonto - kaj nokte tio estis ankoraŭ pli malbona.

Titanic, la plej granda kaj la plej luksa ŝipo en la mondo kun 2201 homoj sur la ferdeko, estis tranavigacianta antaŭ la 11-a horo vespere la 14-an de aprilo 1912 tra la regiono de glacio en la norda Atlantiko per rapideco 21 kaj eble eĉ 21 kaj duono da knotoj.

Montriletoj en horloĝo sur la ponteto montris 23 horoj kaj 39 minutoj. Du viroj de gvatistaro Fleet kaj Lee plu kontrolis el la antaŭa masto la nebuliĝintan spacon; tio aspektis, ke la nebulo densiĝas, ĝi estis senĉese pli karakteriza. Subite Fleet ekvidis rekte antaŭ la pruo de ŝipo ion ankoraŭ pli malhelan ol la malheliĝintan surfacon de oceano. Unu aŭ du sekundoj li fikse observis la malhelan ombron, ŝajnis al li, ke ĝi proksimiĝas kaj pligrandiĝas. "Glacio estas antaŭ ni," li ekriis, poste li ekprenis ŝnuron de sonorilo lokigita en la gvatnesto kaj trifoje li ektiris per ĝi, tri ekbatoj estis signalo anoncanta, ke antaŭ la ŝipo estas ia objekto. Samtempe li manetendis telefonon kuniganta la gvatneston kun la ponteto. La sesa oficiro J. P. Moody anonciĝis preskaŭ tuj. "Glacio rekte antaŭ ni," ekkriis Fleet. "Mi dankas," respondis Moody - lia ĝentila respondo fariĝis parto de legendo - pendigis kaj turniĝis al la gardista oficiro Murdoch, kiu estis alkuranta el la dekstra flanko de ponteto, alarmita pro la ekbatoj de sonorilo.

"La glacio rekte antaŭ ni, sinjoro," ripetis Moody la malbonfaman anoncon, kiun li ĵus aŭdis.

Murdoch saltis al telegrafo kaj signalis en la maŝinejon ordonon al haltigo kaj tuj li ekkriis al stiristo: "Tute dekstren!" Fakte en la sama momento li ordonis al la maŝinejo pluan ordonon. "Plenforte reen!" Laŭ terminologio valida en la jaro 1912 la ordono "Tute dekstren!" signifis turnigon de la pobo de ŝipo dekstren kaj la pruo maldekstren. Stiristo Robert Hitchens tuj obeis kaj apogis sin plenpeze je radioforma mantenilo de la stirrado kaj fulmorapide li turnadis per ĝi kontraŭ direkto de hor-montriletoj, ĝis kiam li eksentis, kiel la rado haltis en randa pozicio. La sesa oficiro Moody anoncis al Murdoch: "La stirradon tute flanken, sinjoro!" Murdoch intertempe malsuprenigis la levilon ekfunkcianta elektrajn ekipaĵojn fermigantaj akvorezistajn pordojn en vandoj de la kaldronejoj kaj la maŝinejoj. Tuj poste li ordonis al la stiristo: "Tute maldekstren!" La stirrado tuj komencis turniĝi en la malan direkton.

Sed ĉu la ordono "Tute dekstren!" suferis de lingva konfuziĝo inter la tiama velŝipa sistemo (kie "dekstren" = ŝipo iru baborden) kaj la moderna sistemo kiu tiutempe ekuziĝis (kie "dekstren" = ŝipo iru triborden)? En 2010, Louise Patten, nepino de Lightoller, asertis ke la stiristo aŭdante la alvokon "dekstren!" unue ekturnis la stirilon dekstrume (do direkte al la glacimonto), kaj nur poste kompreninte la eraron li turnis en la alia direkto (kontraŭ direkto de hor-montriletoj, livume).

En la gvatnesto nun de la movo nekapabla Frederick Fleet fascinite gapis al la malhela pligrandiĝanta silueto. Pro la inertio peligata Titanic direktis per alta rapideco senĉese antaŭen kaj daŭris tutan eternecon antaŭ ol ties pruo komencis malrapide turniĝi maldekstren. La maso da glacio nehaltigeble proksimiĝis el tribordo kaj elstaris super la ferdeko de la prua surkonstruaĵo. En lasta sekundo ĝi preterpasis la pruon kaj deglitis laŭlonge laŭ la ŝipa flanko, al ambaŭ viroj en la gvatnesto preskaŭ ŝajnis, ke Titanic sukcesos eviti je milimetroj al la glacimonto. La pruo jam estis turniĝinta je dudek du gradoj maldekstren, kiam la ŝipo leĝere ektremis kaj de sube, el la dekstra flanko de la grandega ŝelo, aŭdiĝis krakiga sono. Fleet pli poste eldiris, ke en la gvatnesto ili entute ne eksentis la ektremon, sole ili ekaŭdis malfortan knaradon. Tial li kaj Lee konjektis, ke Titanic nur frotiĝis kun la glacio.

Oni supozas, ke ĝuste tiu ĉi glacimonto kaŭzis tragedion de Titanic. Ĉe piedo de la glacimonto estis granda makulo de ruĝa koloro. La foto estis farita la 15-an de aprilo 1912 proksime de la loko de la drono de Titanic.

Sed la vero estis alia kaj tragika. En la praktiko ne eblis la kunpuŝiĝon repuŝi. Pli postaj provoj faritaj per Olympic montris, ke estas bezonataj proksimume 37 sekundoj, antaŭ ol okazos tia ŝanĝo de la kurso, kian atingis Titanic en la momento de la kunpuŝiĝo, tio estas je du gradoj de kompaso aŭ 22 gradoj. Dum tiu tempo la ŝipo navigacianta per rapideco ĉirkaŭ 21 knotoj pasos proksimume 430 metroj, kaj se ni konsideros kelke da sekundoj necesaj por eldono de la ordono al la ŝanĝo de kurso, la fina distanco povas esti 460 metroj. Kaj tio estis kun plena verŝajneco la distanco de la glacimonto de Titanic en la momento, kiam Frederick Fleet ekrimarkis ĝin kaj atentigis la ponteton. Dum londona esplorado de la katastrofo estis konstatite, ke la glacimonto disŝiris la fundon de ŝipo sur la tribordo proksimume tri metroj super la kilo kaj kaŭzis cent metrojn longa breĉon tiriĝanta ekde la prua kolizia spaco trans la unua, la dua kaj la tria ŝarĝspaco kaj trans la kaldronejoj n-ro 6 kaj 5. Rilate al la rapideco de ŝipo superi cent metrojn postulis tempon de netutaj sekundoj kaj tio sufiĉis por tio, por ke estu eldirita la nerevokebla mortverdikto super la plej granda kaj la plej bela vaporŝipo en la mondo.

Pro la kunpuŝiĝo alarmita kapitano Smith elkuris el kajuto sur la ponteton. "Sinjoro Murdoch, kio estis tio?" li demandis la unuan oficiron. "La glacio, sinjoro," diris Murdoch. "Mi ordonis tute dekstren kaj rean iradon de la maŝinoj. Mi volis turnigi maldekstren, sed ĝi estis tro proksime. Mi ne povis fari pli."

"Fermu la akvorezistajn pordojn," ordonis la kapitano. "Jam ili estas fermitaj," respondis Murdoch.

Proksimume en la sama tempo, kiam la ŝipaj ŝraŭboj denove eklaboris, la kvara oficiro Boxhall rapidis en la subferdekon en la antaŭa parto de ŝipo por konstati, kio propre okazis. Sed li ne descendis tiel profunden, por ke li konstatu la damaĝigon.

En la stirejo la kapitano rigardis al klinometro, la malgranda aparato simila al horloĝo lokigita antaŭ la kompaso, kiu montras klinigon de la ŝipo, kaj li ekvidis, ke Titanic kliniĝis kvin gradojn al la dekstra flanko. Stiristo Hitchens aŭdis lin ĉimomente ekgrumbli: ", dio mia!" La maltrankviligita kapitano sendis Boxhall-on denove en la subferdekon por serĉi J. Hutchinson-on, ŝipan ĉarpentiston, kaj transdonis al li ordonon, por ke li konstatu damaĝon kaj anoncu. Boxhall renkontiĝis kun la ĉarpentisto duonvoje. Hutchinson kun la ekscitita mieno en la vizaĝo diris: "Ni estas prenantaj akvon. Kie estas la kapitano?" "Sur la ponteto," respondis Boxhall. La ŝipa ĉarpentisto senvorte turniĝis kaj kuris al la ponteto. Boxhall daŭrigis plu en la subferdekon kaj fine de la ŝtuparejo li preskaŭ kunpuŝiĝis kun Iag Smith. "Deponejo kun poŝto pleniĝas de akvo." Boxhall sendis ankaŭ la ekscititan viron al la ponteto kun tio, ke li mem iros suben por konvinkiĝi. Li ĝisiris ĝis ferdeko G al fermilo fermantan ferdekan trarampejon al la spaca deponejo de la transportata poŝto. Li aŭdis muĝadon rememoriganta fluon de montara rojo kaj jam nur proksimume duonmetro restis inter la ascendanta akvo kaj la plafono de deponejo. Ĉimomente la kvara oficiro unuafoje plene konsciis, kiel grava estas la situacio. Tuj li revenis al la ponteto kaj informis la kapitanon.

Kapitano Smith intertempe klopodis akiri pli precizan bildon pri la situacio de ŝipo. Kiel minutoj pasis, venis pluaj kaj pluaj anoncoj kaj ĉiuj alarmantaj. Kiam alrapidis sur la ponteton ĉefoficiro H. F. Wilde, li demandis la kapitanon, ĉu li pensas, ke la damaĝigo estas grava. Li ricevis respondon: "Certe. Mi timas, ke ĝi estas pli ol grava." La frotiĝo de la ŝipo dum la kunpuŝiĝo kun la glacio ellitigis eĉ Joseph Bruce Ismay-on, la ĝeneralan direktoron de White Star Line kaj prezidanton de trusto IMM (International Mercantile Marine Comp.). Momenton li restis kuŝanta sur la lito klopodante konscii, kio povis okazi. Fine vestita nur en piĵamo li eliris en koridoron, kie li trovis stevardon. "Kio okazis?" li demandis lin. "Mi ne scias, sinjoro," respondis la stevardo. Ismay revenis en la kajuton, li surmetis mantelon, sur la piedojn pantoflojn kaj ekiris al la ponteto. Kiam la kapitano sciigis lin, ke la ŝipo kunpuŝiĝis kun la glacimonto, Ismay metis la saman demandon kiel mallongtempe antaŭ li la ĉefoficiro kaj denove la kapitano devis konfesi, ke li timas, ke la damaĝigo de la ŝipo estas tre grava. Revenante al sia kajuto la ĝenerala direktoro renkontiĝis sur la ŝtuparejo kun Joseph Bell, la ĉefmaŝinisto, kiu ĝuste rapidis al la ponteto. Ankaŭ lin Ismay demandis, ĉu la ŝipo estas grave damaĝigita. Bell respondis, ke li pensas, ke jes, sed ke li esperas, ke ĉerpiloj kapablos ascendon de la akvo en la subferdeko haltigi.

Lundo la 15-a de aprilo - la dronado de Titanic[redakti | redakti fonton]

Drono de Titanic
drono
Stöwer Titanic.jpg
Pentraĵo de Stöwer (1912)
Situo Norda Atlantiko
 - koordinatoj 41°43′57″N 49°56′49″W  /  41.7325°N, 49.94694°U / 41.7325; -49.94694 (RMS Titanic)
Situo de la drono enkadre de Norda Atlantiko
ButtonRed.svg
Situo de la drono enkadre de Norda Atlantiko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Titanic (ship, 1912)

En la radiotelegrafia kajuto Phillips senĉese elsendis savsignalojn, registris reagojn kaj respondojn de vico da ŝipoj, li respondis iliajn demandojn kaj pliprecizigis la devenajn informojn. Bride dumtempe funkciis kiel mesaĝisto inter la kajuto kaj la ponteto de komandanto. En neregulaj intervaloj venadis en la kajuton por la plej freŝaj informoj kapitano Smith mem. La kapitano de komence tre fidis pri la helpo de Olympic, kiu havis sufiĉan kapaciton por fari la ampleksan savoperacion kaj ĉiujn bezonatan ekipaĵaron. Sed baldaŭ estis evidente, ke la esperoj enmetataj en Olympic-on estas nerealaj. La fratina ŝipo de Titanic estis malproksima 500 mejloj, ĝi estis do tro malproksime por tio, por ke ĝi dum granda rapideco povu alnavigacii pli baldaŭ antaŭ ol Titanic dronos.

Al la kvara oficiro Boxhall, same kiel al multaj aliaj sur boatferdeko, senĉese revenis la ideo pri vaporŝipo, kiu staras senmove proksime de Titanic, dum la ŝipoj malproksimaj dekoj kaj centoj da mejloj faras ĉion, kio estis en iliaj fortoj, por ke ili alrapidigu por helpi. La zorgon pri la savboatoj li translasis por momento al aliaj kaj foriris al la maldekstra flanko de la ponteto por per la propraj okuloj konvinkiĝi, ĉu okazis ia ŝanĝo. Li konstatis, ke ĉio estas la sama, kiel kiam li estis atentigita al ĉeesto de la nekonata ŝipo unuafoje. Ĝi aperigis al la simpla okulo nur kiel blanka lumo sur la horizonto, sed esplorante per lorno li klare distingis du mastajn lumojn. Li taksis la distancon ĉirkaŭ dek mejloj. La ŝipo aspektis, ke ĝi estas tiel proksime, ke eblus interkompreniĝi kun ĝi per lampo de Morse. Kapitano Smith konsentis kaj ordonis: "Diru al ili, ke ili tuj alnavigaciu, ke ni estas dronantaj." La kvara oficiro prenis la lampon kaj komencis elsendi. En unu momento ŝajnis, ke li ekvidis respondon, sed li kapablis distingi nenion pli precizan. Fine li venis al konkludo, ke li devis erari kaj tio, kion li ekvidis, estis nur lumineskado de la masta lumo. Se nek al ripetitaj signaloj de la lampo de Morse estis neniel reagite, Boxhall proponis al kapitano Smith forpafi signalajn raketojn. Intertempe estis alportanta ilin de la pobo al la ponteto stiristo Rowe. La kapitano denove konsentis kaj ordonis, por ke ĉiun kvinan aŭ sesan minuton estu ekpafita unu raketo. Pos kelke da sekundoj el la dekstra flanko de la ponteto de Titanic ekflugis la unua. Aŭdiĝis akra eksiblo, la signala raketo ascendis supren super la mastojn al la ĉielo semita de steloj, ĝi eksplodis kaj diskrevis sin en kvanton de brilantaj, malrapide descendantaj eroj.

La nekonata ŝipo ŝajnis esti tiel proksime, ke kapitano Smith konsideris kiel necesa krom la elpafado de raketoj daŭrigi ankaŭ en la provoj signali per la lampo de Morse. Ĉar Boxhall estis okupita per la raketoj, li demandis Rowe-on, ĉu li scias signali. La stiristo respondis, ke iom jes. Do la kapitano ordonis al li, por ke li klopodu kateni atentemon de la nekonata vaporŝipo, kaj se ĝi respondos, por ke li anoncu al ĝi, ke Titanic estas dronanta, kaj postulu ĝin, por ke ĝi preparu savboatojn. Tiel inter la forpafado de unuopaj raketoj senlace lumvibris la signala lampo, sed la streĉe atendata respondo ne venis.

Se iu sur la ferdeko de Titanic ĝis tiu ĉi momento ankoraŭ plene ne konsciis, kiom grava estas la situacio, ĉiuj duboj finis en la momento, kiam aŭdiĝis la eksplodo kaj sur firmamento ekbrilis la lumo de la unua raketo.

La kvara oficiro de Titanic Boxhall forpafis sume ok raketojn, laŭ ĝenerale agnoskataj kutimoj anoncantaj, ke la ŝipo troviĝas en stato de la plej granda endanĝerigo. Sed la nekonata ŝipo ne reagis al ili.

Inter la unua kaj la dua horo frumatena la 15-an de aprilo 1912, kiam estis malsuprenigita plimulto da savboatoj de Titanic, plenigis la grandegan spacon sude de Nova Foudlando dekoj, eble centoj da signaloj elsenditaj de vico da ŝipoj respondantaj al la malespera vokado je helpo denove kaj denove frapetita de Jack Phillips. La ŝipoj tro malproksimaj por tio, por ke ili povu kun Titanic ligi rektan komunikon, estis informitaj de tiuj, kiuj estis pli proksimaj, kaj tiel la rondo senĉese disvastiĝis. Stacio sur kabo de Race transdonis la informon pri la kunpuŝiĝo de la plej granda vaporŝipo en la mondo pluen en la enlandon.

Ekde la momento, kiam sur tegmento de magazeno Wanamaker en Novjorko kaptis ĝin juna radiisto David Sarnoff, ĝi disvastiĝis kiel lavango tra la tuta Usono kaj Kanado. Taglibroj de radiistoj en radiotelegrafiaj kajutoj de multaj ŝarĝ- kaj personvaporŝipoj registris minuton post minuto la pason de la hororiga surmara tragedio:

1:00 Titanic respondas al Olympic kaj indikas sian pozicion.
1:02 Titanic vokas al Asian kaj petas tujan helpon. Asian tuj respondas kaj registras la pozicion de Titanic. Ĝi estas transdonita al kapitano, kiu instruas radiston, por ke li postulu Titanic-on pri ties ripetado.
1:02 Virginian vokas al Titanic, sed ĝi ne ricevas respondon. Kabo Race postulas radiston de Virginian, por ke li anoncu al sia kapitano, ke Titanic kunpuŝiĝis kun glacimonto kaj bezonas tujan helpon.
1:10 Titanic vokas al Olympic: "Ni kunpuŝiĝis kun glacimonto. Ni estas dronantaj sur la pruo. Alnavigaciu, kiel eble plej rapide vi povas." Sekvas la pozicio.
1.10 Titanic denove al Olympic: "La kapitano postulas, por ke vi preparu boatojn. Kia estas via pozicio?"
1:15 Baltic al Caronia: "Mi petas, anoncu al Titanic, ke ni navigacias al ĝi."
1:20 Virginian aŭdas, kiel la kabo Race informas Titanic-on, ke Virginian navigacias por helpi ĝin el distanco de 170 mejloj norde de ĝi.
1.25 Caronia sciigas al Titanic, ke Baltic navigacias por helpi ĝin.
1:25 Olympic indikas al Titanic sian pozicion demandante: "Ĉu vi estas navigaciantaj en suda direkto renkonte al ni?" Titanic respondas: "Ni enboatigas la virinojn en la savboatojn."
1:27 Titanic anoncas al ĉiuj: "Ni enboatigas la virinojn en la boatojn."
1:30 Titanic ripetas al Olympic: "La vojaĝantoj enboatiĝas en la boatojn."
1:35 Olympic demandas Titanic-on, kian ĝi havas veteron. "Klaran kaj trankvilan," respondas Titanic.
1:35 Baltic aŭdas Titanic-on: "La akvo enpenetras en la maŝinejon."
1:35 Mount Temple aŭdas, kiel Frankfurt demandas: "Ĉu estas ĉirkaŭ vi jam iaj boatoj?" Nenia respondo.
1:37 Baltic sciigas al Titanic: "Ni rapidas al vi."
1:40 Olympic al Titanic: "Mi bruligas kiel eble plej rapide sub ĉiuj kaldronoj."
1:45 Kabo Race postulas Virginian-on: "Mi petas, diru al via kapitano la jenon: 'Olympic estas navigacianta plenvapore al Titanic, sed ĝia pozicio estas 40.32 N, 61.18 O. Vi estas al Titanic multe pli proksime. Titanic jam estas forsendanta la virinojn en la boatojn dirante, ke ĝi havas klaran kaj trankvilan veteron. Olympic estas unusola ŝipo, kiun ni aŭdis anonci, ke ĝi navigacias al Titanic por helpi. La ceteraj devas esti tro malproksimaj de ĝi.'"
1:45 Lasta signalo de Titanic kaptita de Carpathia: "La maŝinejo estas inundiĝinta ĝis la kaldronoj."
1:45 Mount Temple aŭdas, kiel Frankfurt vokas Titanic-on. Nenia respondo.
1:47 Caronia aŭdas Titanic-on, sed la signalo estas tiel malforta, ke oni ne komprenas al ĝi.
1:48 Asian aŭdas, kiel Titanic elsendas SOS. Asian responas al Titanic, sed ĝi mem ne ricevas la respondon.
1:50 Caronia aŭdas, kiel Frankfurt vokas al Titanic. Laŭ la indikita pozicio ĝi estas en la tempo de la unua elsendado de SOS malproksima de Titanic 172 mejloj.
1:55 Kabo Race sciigas al Virginian: "Ni ne aŭdis Titanic-on jam eble duonhoron. Eble ĝi jam ne plu havas elektron."
2:00 Virginian aŭdas Titanic-on tre malforte, la forto de ĝia signalo tre malaltiĝis.

Sole sur la ŝipo, kiu staris proksime de Titanic, dum la tuta tempo ili aŭdis nenion. Ĝia radiotelegrafisto dormis, ĉar neniu vekigis lin.

Kiam la kaldronejo n-ro 5 estis inundiĝinta, en pluaj kvar kaldronejoj direkte al la pruo de ŝipo hejtistoj ĉiuforte klopodis teni premon de vaporo, por ke povu labori ĉerpiloj kaj ke estu konservita dono de elektra kurento - mallumo sur la grandega ŝipo dum la situacio, kiam sur ties ferdeko eĉ post fornavigacio de plimulto de la savboatoj senĉese restis ĉirkaŭ ok cent vojaĝantoj, kaŭzus ĥaoson kaj panikon. Multaj el tiuj ĉi viroj ne deĵoris en la tempo, kiam la kolizio okazis kaj antaŭ tio, ol estis ordonite al ili eklabori en la kaldronejoj, ekvidis sur la boatferdeko preparojn por malsuprenigo de la boatoj, la enboatigon de virinoj kaj infanoj eĉ tion, kiel la unuaj savboatoj estis fornavigaciantaj. Estis do klare al ili, ke la situacio estas eksterordinare grava, kaj pri tio, kion ili ekvidis, ili informis siajn kunulojn. Malgraŭ tio ili malsupreiris profunden en la subferdekon, en la plej endanĝerigita spaco, kaj laboris ĝis la lasta momento.

Sed ili batalis en la batalo, en kiu ili fine devis senevite subiĝi. Akvorezistaj vandoj ja tenis la grandegajn premojn de la akvo amasiĝinta en la prua spaco, sed la verdeta elemento kapablis trovi la vojon. Ĉirkaŭ la 1-a horo kaj 20 minutoj la akvo komencis tralikiĝi inter la ŝtalaj tabuloj de planko de la kaldronejo n-ro 4. Ĝi rapide kreskiĝis, malgraŭ tio ke pumpiloj laboris plenplene. Restis nenio alia ol ankaŭ en tiu ĉi kamero estingigi fajrojn en hejtejoj kaj forlasi ĝin. Kiel la lasta grimpis sur savŝtupetaro hejtisto Getirge Cavell, la akvo tuŝis ĝis lia talio. Nun komencis okazi kun hororiga nerepuŝebleco tio, kion antaŭvidis konstruisto Thomas Andrews: kiel post la inundiĝo de antaŭaj kameroj la pruo de la ŝipo estis mergiĝanta, la akvo transfluiĝis trans supraj randoj de la akvorezistaj vandoj kaj senpere ĝi endanĝerigis ankaŭ la lastajn tri kamerojn de la kaldronejoj. Sed ĝis kiam tie brulis fajroj sub la kaldronoj, povis labori generatoroj kaj nur danke al tio sur la kliniĝantaj ferdekoj senĉese lumis la lumoj. La kuraĝo kaj sindoneco de tiuj kelkaj dekoj da hejtistoj, kiuj en la plej malantaŭaj kaldronejoj persistis en siaj lokoj ĝis la lasta momento, estis admirinda kaj ili eminetas des pli multe, se ni konscios, ke tio ne estis maristoj, sed sole dure laborantaj laboristoj, luigantaj de navigacio al navigacio.

Estis kelke da minutoj post la dua horo matena. Titanic kliniĝis al babordo kaj ĝis pruo estis mergiĝanta senĉese pli profunden. Tra grandaj rondaj fenestroj sur ferdeko C fluis la akvo kaj inundigis vicojn da forlasitaj luksaj kajutoj de la 1-a klaso. En malplenaj salonoj, manĝejoj kaj ĉambregoj senĉese brilis kristalaj lustroj, pendantaj nun en strangaj, nenaturaj anguloj, kaj tie, kie ankoraŭ antaŭ kvar horoj pasigis la tempon amuzante kaj en plej bona kaprico centoj da viroj en smokingo kaj virinoj en vesperaj tualetoj, ekregis silento. En longaj koridoroj sole de tempo al tempo aŭdiĝis rapidaj paŝoj de iu el la mambroj de homekipo aŭ vojaĝanto direktanta al la malfermita boatferdeko. La ŝipo estis tiel grandega, ke eĉ kiam en tiu ĉi tempo restadis sur ties ferdekoj ĉirkaŭ ok cent vojaĝantoj kaj ses cent kvindek membroj de la homekipo, la plenaj grandaj spacoj ŝajnis esti senhomaj. Eĉ ne sur la boatferdeko, kiu estis tiu la plej natura loko por ĉiuj, kiuj serĉis la savon, ne estis multe da homoj - ni vidis, kiaj probelmojn havis Lightoller dum okupigado de klapboato D. La centoj da vojaĝantoj, precipe de la tria klaso, sed ankaŭ granda nombro de membroj de la homekipo, timis forlasi la ŝipon. Ili instinkte detiriĝis de balustradoj de la ferdekoj en spacojn briligitaj de la lumo, hororigis ilin la vido al malhelan malafablan surfacon de la malvarmega oceano, ĝis la lasta momento ili esperis, ke la situacio iel solviĝos, ke alnavigacios ŝipoj, kiuj certe rapidas por helpi Titanic-on. Al plimulto de ili, denove precipe al la vojaĝantoj de la tria klaso, neniu precize diris, kion ili faru - kiel povis helpi savi sin la maristoj, kiuj sciis, ke la boatoj prenos nur parton de la frakasiĝintoj. Kaj fine do estis unusola elirpunkto aŭ ĝis la lasta momento atendi miraklon aŭ ĵetiĝi en la malvarmegan akvon. Plimulto de ili preferis la unuan alternativon, kaj kiam Titanic senĉese pli kaj pli merĝiĝis, ili serĉis la savon sur ĝia pobo. Kaj ĉar preskaŭ ĉiuj fine pereis, estas sole malmulte konate pri tio, kio en tiuj ĉi spacoj okazis dum lastaj momentoj antaŭ tio, ol la ŝipo malaperis sub la surfaco.

Je la 2-horo kaj 10 minutoj ekrigardis unu el stevardoj en salonon por fumantoj en la 1-a klaso sur ferdeko A. En granda belege ekipita ĉambro staris la soliĝinta Thomas Andrews, la manojn li havis krucigitaj sur la brusto, kun la rigardo fiksita en malplenecon. Sur ludtablo kuŝis lia savveŝto. La stevardo, kiu kiel ĉiuj membroj de la homekipo konis kaj estimis la faman konstruiston, alpaŝis al li kaj klopodante devigi lin almenaŭ al provo savi sin, diris: "Sinjoro Andrews, ĉu vi eĉ ne provos tion?" Sed Thomas Andrews en la lastaj du horoj eldonis ĉiun sian energion kaj la pereo de Titanic, de lia plej fama ŝipo, tute rompis lin. Li ne respondis, li eĉ ne moviĝis. La stevardo silente foriris.

Je la 2-a horo kaj 5 minutoj kapitano Smith lastfoje aperis en pordo de la radiotelegrafia kajuto. Per la dampita voĉo li diris: "Viroj, vi plenumis sian devon. Vi jam ne povas fari pli, forlasu la kajuton. Ekde tiu ĉi momento ĉiu zorgos pri si mem, faru tiel ankaŭ vi. Viaj devoj finiĝis. Tio estas ĉimomente unusola, kio restas. Ĉiu mem por si!" Li turniĝis kaj foriris.

Sed ambaŭ radiotelegrafistoj ne rapidis por foriri. Ĉar povumo de la elektra kurento sinkis, ili preparis kandelojn por kazo, ke la lumo estingiĝus kaj ili preparis transiron al savfonto. Tiu ĉi dispono fine montriĝis kiel senbezona, ĉar la dono de elektra kurento estis rompita nur kelke da minutoj antaŭ la drono de laŝipo.

Kiam kapitano Smith foriris el la radiotelegrafia kajuto, li trairis tra la boatferdeko, kaj kiel li estis renkontanta membrojn de la homekipo, li diris al unu post la alia, ke ekde tiuĉi momento ĉiu zorgas pri si mem. La fino estis tre proksime kaj la kapitano senigis siajn virojn de plua respondeco kaj devo kaj li donis al ili en la lasta horo lastan okazon provi ankoraŭ fari ion - eĉ kiam, kiel li mem bone sciis, kun malgranda espero por sia savo. Kiam li ekvidis sur tegmento de kajuto por oficiroj kelke da maristoj, la ĉefoficiron Wilde-on, la unua oficiron Murdoch-on kaj la duan oficiron Lightoller-on, li ekvokis al ili: "Vi plenumis vian devon, knaboj. Nun zorgu pri vi!"

Ok muzikistoj de la ŝipa orkestro kun vestitaj savveŝtoj ĝis tiu ĉi tempo ne forlasis lokon, kiun ili okupis antaŭ pli ol unu horo sur la boatferdeko ĉe enirejo al Granda ŝtuparejo. Dum la tuta tempo ili senlace ludis melodiojn, kiuj antaŭe kontribuis al sento de bonhumoro kaj senzorgeco, nun ili helpis superi maltrankvilon kaj forpeli kuntiremajn sentojn de la kreskanta timo. Lawrence Beesley skribis: "Tiun nokton estis registritaj multaj kuraĝaj faroj, sed neniu pli kuraĝa ol tiu, kiun faris tiuj kelke da viroj ludantaj minuto post minuto, dume la ŝipo sinkis pli kaj pli profunden kaj la maro ascendis al la loko, kie ili staris. La muziko, kiun ili ludis, fariĝis ilia propra rekviemo kaj donis al ili rajton por esti skribitaj en liston de eterna gloro." En la sama tempo, kiam kapitano Smith permesis al la homekipo forlasi la ŝipon, kapelestro Wallace Henry Hartley signis. Finis vigla ragtimo kaj aŭdiĝis noblaj tonoj de episkopa himno Aŭtuno. Ili majeste portis sin super la forlasitaj kajutoj de la plej granda ŝipo de la mondo nehaltigeble mergiĝanta en la nigran profundaĵon.

Kiam post la dua horo matena estis nuligita limigo defendanta ĝis nun al viroj el la 3-a klaso aliri al la boatferdeko, el la subferdeko ekruliĝis granda homamaso, inkluzive de multaj virinoj, kiuj ĝis nun restadis kun siaj edzoj, fratoj kaj konatoj. Kiel la mara akvo komencis superverŝi la antaŭan parton de la boatferdeko, parto de la desperantaj elmigrintoj cedis pluen al la pobo. Sed multaj rezignis, aŭ ili jam ne havis fortojn aŭ ili komprenis, ke ĉiu klopodo por savi sin estas same vana. La viroj, virinoj, infanoj, maljunuloj kaj junuloj, katolikoj kaj protestantoj, ĉiuj rezignite prepariĝis por la morto. La sonĝo pri Nova mondo disfluiĝis en muĝado de la ascendanta akvo kaj murmurado de preĝoj.

Sur la pobo, kie jam antaŭ certa tempo koncentriĝis granda kvanto de la vojaĝantoj de la tria klaso, estis la situacio sama. Dekoj da homoj genuis surgenue sur la kliniĝanta ferdeko kaj inter ili trairadis du pastroj, anglikana reverendo Thomas R. D. Byles kaj germana katolika paroĥestro, ili donis malpekiĝon kaj instigis al lasta preĝo.

Sed estis ankaŭ unuopuloj, kiuj senĉese ankoraŭ volis rezigni eĉ ne pri tiu lasta ero de espero. La deksepjara Jack Thayer kun sia nova amiko Milton Long jam antaŭ ia tempo interkverelis, ĉu estas tempo salti la maron. Thayer estis por, li kredis, ke ili sukcesos alnaĝi al iu el la savboatoj, kies konturoj malklare estis videblaj en distanco de kelkcent metroj de la mergiĝanta ŝipo. Milton Long, kiu tute ne estis tiel bona naĝanto kiel Jack Thayer, volis ankoraŭ atendi. Ili do restadis sur la boatferdeko preparitaj forlasi la ŝipon en la momento, kiam la situacio komencos esti kritika. Tiutempe la atentemon de Thayer katenis viro, kiu almetis al la buŝo botelon da ĝino kaj en unu fojo li eltrinkis ĝin. Thayer ekpensis: "Se mi savos min de ĉi tie, do mi jam certe ne ekvidos tiun ĉi homon." Al lia granda surprizo la nekonata adoranto de ĝino estis unu el la unuaj savitoj, kiun li je kelke da horoj pli poste ekvidis sur ferdeko de Carpathia.

Kiel estis enpenetrantaj en la subferdekon miloj da tunoj de la mara akvo, Titanic ja estis mergiĝanta per la pruo sub la surfacon, sed tio estis malrapida procedo, daŭranta jam pli ol du horoj. Sed proksimume je la 2-a horo kaj 15 minutoj okazis abrupta renverso anoncanta nerepuŝeblan finon. La pruo subite sinkis, la ŝipo koneble ŝoviĝis antaŭen kaj trans ties antaŭa parto komencis impeti la grandega ondo. Titanic tiumomente similis grandegan mergiĝantan submarŝipon. Dum la pobo malrapide leviĝis, la kvantoj de akvo transruliĝis trans la prua surkonstruaĵo, ili inundigis la ponteton, la tegmentojn de oficiraj kajutoj, ili forportis ambaŭ klaksavboatojn, el kiuj boato A estis senĉese ankoraŭ ligita al pendŝnuregoj, kaj antaŭeniris pluen sur ambaŭ flankoj de la boatferdeko. La ondo forbalais en la maron kapitanon Smith-on, kiu estis ankoraŭ kelke da sekundoj antaŭ tio vidata sur la ponteto, senĉese kun laŭtparolilo en la mano, kaj ĉefoficiron Wilde-on, la unuan oficiron Murdoch-on, la sesan oficiron Moody-on kaj ankaŭ la ok anojn de la orkestro kaj multajn pluajn anojn de la homekipo kaj la vojaĝantojn. Kun ĉiu certeco estis inter ili ankaŭ majoro Archibald Butt kaj John Jacob Astor.

La akvo superverŝanta la boatferdekon devigis al febra agado kaj al fina decido ankaŭ vicon de tiuj, kiuj ĝis tiu ĉi momento atendis. Kiam ĝi aperis, Jack Thayer kaj Milton Long staris ĉe la balustrado en nivelo de la dua fumtubo. Thayer rememoris: "Mi sentis, ke la ŝipo ŝovas sin antaŭen kaj en la akvon en angulo proksimume dek kvin gradoj. Tiun ĉi movon, kun per la akvo impetanta al ni, akompanis grumliga bruego kun pli granda nombro de dampitaj eksplodoj. Tio estis kvazaŭ stari sub ŝtala fervoja ponto, sur kiu veturas rapidtrajno, komune kun bruego de laminatejo de fero kaj disbatado de amaso de porcelano... Long kaj mi elsaltis sur la balustradon. Ni transdonis unu al la alia neniajn salutojn al la familioj, ĉar ni ne kredis, ke ni savos nin. Long transrampis la balustradon, dume mi sidiĝis sur ĝi. Li tenis la balustradon per la manoj pendante suben, kiam li levis al mi la kapon kaj diris: 'Vi iros ankaŭ, knabo, ĉu?' Mi respondis: 'Iru, dum minuto mi estos ĉe vi.' Li ĉesis teni sin, deglitis suben laŭflanke de la ŝipo kaj jam plu neniam mi vidis lin. Preskaŭ tuj post li ankaŭ mi saltis. Ĉiu ĉi fina fazo daŭris tre mallongtempe, kaj kiam ni estis forlasantaj la ŝipon, ni estis proksimume dek metroj super la surfaco. Long estis dum la tuta tempo tute trankvila kaj li kapablis priregi sin ĝis la fino." Milton Long, kiu falis en la akvon senpere apud la ŝipa flanko, estis evidente tuj kaptita per la fluo, kiu impetis en la inundatajn spacojn de la ferdeko A. Jack Thayer pro tio, ke li ĉiuforte forpuŝiĝis de la balustrado, saltis pluen kaj tiuj kelke da metroj savis lian vivon. Ŝoko pro la malvarmega akvo por mallonge senspirigis lin. Kiam li rekonsciiĝis, li komencis klopodeme naĝi pluen for de la ŝipo. Post momento, portata pere de savveŝto, li turniĝis kaj rigardis al Titanic. En skriba proklamo, kiun li skribis tuj post la albordiĝo de Carpathia en Novjorko kaj kiun li donis je dispozicio al presaro, li notis: "La ŝipo ŝajnis esti ĉirkaŭita de brilo kaj ĝi aperis en la malhela nokto, kvazaŭ ĝi brulus. Mi observis ĝin. Mi ne scias, kial mi ne naĝis pluen. Mi estis fascinita kaj kvazaŭ katenita surloke." Kiam mallonge post tio Titanic dronis, la kirliĝanta akvo tiris Jack Thayer-on sub la surfacon. Li elmergiĝis kaj post momento li denove aperis sub la akvo. Sed li elnaĝis duanfojon, li malfermis la okulojn kaj ekvidis, ke li estas meze de multego de ruinoj. Mandistance de li troviĝis klapboato B, kiu estis forflosigita el la boatferdeko kaj finis sur la surfaco per la fundo supre. Jam estis sur ĝi kelke da viroj kaj unu el ili helpis al Thayer supreniĝi.

La pruo jam malaperis sub la surfaco kaj sub la akvo estis ankaŭ kalkano de la unua fumtubo. Sub la grandega premo kaŭzita de multgrada kliniĝo liberiĝis la ŝtalŝnuregoj, per kiuj la fumtubo estis fiksita, dum tio la koloso pezanta dekojn da tunoj rompis kaj falis en la akvon en la plej senpera proksimeco de la klapboato, kiun Lightoller mantenis. La falo de la fumtubo ŝtormigis la surfacon tiom, ke la klapboato estis ĵetita en distancon preskaŭ tridek metroj. Sed tio signifis tragedion por kvanto da frakasiĝintoj, kiuj en la savveŝtoj batalis je la vivo en la lokoj, kien la fumtubo falis. Neniam iu konstatis, kiom da ili en unu sekundo pereis. Sed estas sendube, ke estis inter ili ankaŭ plurmilionulo John Jacob Astor. Lia korpo, kiun post kelke da tagoj trovis savŝipo MacKay-Bennett, estis tute erigita kaj kovrita per tavolo de fulgoj.

La mergiĝanta Titanic estis senĉese ankoraŭ lumigita. En tiu parto, kiu ĝis nun troviĝis super la akvo, lumis en la nokto vicoj de kajutaj fenestroj, lumoj sur la promenejaj ferdekoj kaj lumoj sur ĉefaj mastoj. Eĉ ankaŭ sub la surfaco lumvibris fantasmagoria brilo. La kliniĝo de ŝipo jam atingis kvardek kvin gradojn kaj la vaporŝipo senĉese pli rapide balanciĝis per la antaŭa duono de sia grandega ŝelo suben, dum la malantaŭa parto estis leviĝanta, tri grandegaj ŝraŭboj estis jam alte super la akvo. Subite ĉiuj lumoj estingiĝis kaj la ŝipo falis en la mallumon. Post momento ĝi ankoraŭ unufoje ekbrilis per blindiganta ekbrilo kaj post tio ĝi estingiĝis por ĉiam. Samtempe aŭdiĝis grumbliga bruego eliranta el la subferdeko. Sur la ferdeko de la fundo deŝiriĝis pezaj vapormaŝinoj kaj kaldronoj, ili faladis suben al la ŝipa pruo tratruigante la vandojn de la akvorezistaj kameroj. La malplipezigita pobo komencis abrupte leviĝi, dume la pruo, kie nun al miloj da tunoj de la marakvo aldoniĝis ankoraŭ la grandega maso de la ŝoviĝintaj maŝinoj kaj kaldronoj, same rapide mergiĝis. La tragedio de la granda ŝipo kulminis. Carl Jansen, la vojaĝanto de la tria klaso, kiu estis senĉese sur ties ferdeko, rememoris: "Subite ni aperis en mallumo... Mi ne povis dum kelke da minutoj akomodiĝi al tiu ĉi ŝanĝo. Mi estis kvazaŭ senkonsciigita kaj mi ne havas klaran imagon, kio poste okazis aŭ kiel longa tempo pasis. Subite mi ekaŭdis kriegadon kaj krion el la meza parto de la ŝipo. Homoj impetis ĉirkaŭ mi al la pobo, kaj kiam mi ankaŭ komencis kuri, mi konsciis, ke la ŝipo iras tre rapide suben... Batis min ondo kaj mi transfalis trans la ferdeko."

Lawrence Beesley, kiu savis sin en boato n-ro 13, skribis: "Tio estis parte bruego, parte veado, parte splitiga bruego kaj parte kunpuŝiĝo, sed ne subita bruegado kvazaŭ dum eksplodo, kiel la pezaj maŝinoj estis falantaj suben, tio aŭdiĝis iom post iom dum kelke da sekundoj, eble dek kvin ĝis dudek... Tio estis bruego, kiun antaŭe neniu aŭdis kaj neniu jam plu volus aŭdi ĝin, ĝi estis raveganta kaj paraliziga."

Kiam la bruego kaj grumblado fine ĉesis, la malantaŭa parto de Titanic elstaris preskaŭ vertikale super la surfaco. Subite la vertikale staranta pobo iom turniĝis milde maldekstren kaj ĝi komenci kliniĝi reen al la surfaco, kiam ĝi fiksiĝis en angulo proksimume sepdek gradoj. Poste ĝi malrapide mergiĝis sub la surfacon. La akvo ĉirkaŭverŝanta la flankojn kaj la surkonstruaĵojn vezikiĝis kaj ŝaŭmis. Tiun ĉi hororigan spektaklon observis el distanco de netutaj dudek metroj el la klapboato A August Wennerstrom, la vojaĝanto de la tria klaso. Li parolis: "Tio estis terura, sed samtempe belege drama pro maniero, kiun mi ne kapablas priskribi." Kiam Wennerstrom ekrigardis supren, li ekvidis viron, kiu descendis sur ŝnuro laŭlonge laŭ unu flanko de la centtuna stirilo. La grandega ŝipo mergiĝis tiel malrapide, ke eĉ kiam la klapboato A estis en ties senpera proksimeco, Wennerstrom ekregistris neniajn signojn de kirlo, pro kiu hororiĝis kaj ĉiuj vojaĝantoj kaj la anoj de la homekipo.

Por kelke da sekundoj Titanic senmoviĝis, almenaŭ tio montriĝis al tiuj, kiuj observis la lastajn minutojn de ĝia vivo el ne tro malproksimaj savboatoj, kaj tuj post tio la pobo denove leviĝis al la firmamento. Poste ĝi komencis senĉese pli rapide enveturi sub la surfacon. Daŭris nelonge kaj la akvo malfermiĝis ankaŭ super malantaŭa flaga masto. La tria oficiro Pitman en boato n-ro 5 rigardis la horloĝon: estis la 2-a horo kaj 20 minutoj matene la 15-an de aprilo 1912. La agonio de la plej granda kaj la plej bela ŝipo en la mondo, la plej perfekta vaporŝipo, kiun homo konstruis, por humiligi la oceanon, finiĝis. La oceano venkis.

Atendado la savon[redakti | redakti fonton]

Titanic malaperis en la profundaĵoj, sed nur nun la tragedio de tiu nokto kulminis per nepriskribeblaj teruroj, okazantaj sur la surfaco kovrita de kvanto de ĉiel ajnaj ruinoj, inter kiuj batalis je la vivo centoj da viroj kaj virinoj kaj infanoj. Tio estis la vana batalo, kiel minutoj estis pasantaj, ĉiuj ĉi malfeliĉuloj malrapide perdis en la frostiga akvo la fortojn, la frostiga malvarmo trairadis tra iliaj korpoj kaj unu post la alia estis mortantaj.

Kolonelo Gracie, spasme tenanta renversitan klapboaton, estis unu el tiuj, kiu en siaj rememoroj eldonis aŭtentikan ateston. Li skribis: "Korŝiraj ekkrioj de morto el pli ol miloj da gorĝoj, veado kaj vekrioj, lamentado de hororitoj kaj terurega kaptado de aero de tiuj, kiuj dronis, forgesos neniu el ni ĝis fino de siaj tagoj. La torturiga helpvokado kaj vokado al Dio portis sin al ni super la nigraj akvoj dum la tuta sekvanta horo, sed kiel la tempo pasis, ĝi estis pli kaj pli malforta, ĝis ĝi silentiĝis tute."

La rememoroj pri tiu ĉi korŝira kaj malespera helpvokado postlasis ĉe multaj frakasiĝintoj daŭrajn sekvojn je la sano kaj al kelkaj ili eĉ mallongigis la vivojn. Eĉ tiel dura viro kiel estis la dua oficiro de Titanic Lightoller, kiu mem trairis tra multaj dramaj situacioj kaj plurfoje li estis en danĝero de la vivo, longe post tio, kiam li skribis siajn memuarojn, konfesis, ke li ĉiam klopodis ne rememorigi tiun ĉi teruregan krion kaj proklamis, ke li estas certa, ke kelkaj el tiuj, kiuj aŭdis ĝin, ankoraŭ senĉese vivus, se ili sukcesus forviŝi el la memoro la rememoron pri tiuj teruraj momentoj.

Ni scias, ke kapitano Smith ripete per laŭtparolilo elvokis la komandantojn de malsuprenigitaj savboatoj, por ke ili restu proksime de la ŝipo: li volis, por ke ili, se estos en la savboatoj ankoraŭ loko, enboatigu pluajn frakasiĝintojn. Tiu ĉi ordono ne estis respektita. La boatoj estis malproksimiĝantaj de Titanic tamen pro timo, ke la grandega akvokirlo, estiĝonta post la mergiĝinta de ŝipo, povas subakvigi ilin, tamen pro timo, ke dum eksplodo de la kaldronoj povas trafi ilin flugantaj ruinoj. Tiel okazis, ke kiam jam la unuaj homoj komencis salti el la ferdekoj en la akvon - dekomence tio estis unuopuloj - sole kelkaj sukcesis alnaĝi al la plej proksimaj boatoj, la ceteraj estis tro malproksimaj. Kiam poste dum lastaj kritikaj minutoj forlasis la ŝipon la centoj de homoj en unu fojo kaj la surfacon kovris malfeliĉuloj terurigitaj pro morta timo, la homekipoj de la boatoj pro timoj je la propraj vivoj timis alproksimiĝi al tiu ĉi baraktiĝanta homamaso.

Savitoj en boato

Tiu ĉi decido estis kaj estas ĝis la hodiaŭaj tagoj en plimulto da laboroj, traktantaj pri la tragedio de Titanic, detale analizata kaj taksata. La finoj diferenciĝas. Kelkaj aŭtoroj konsideras ilin kiel ununure ebla, eĉ kiam drasta, aliaj riproĉas al la komandantoj de savboatoj mankon de decidemo kaj sencon por devo. Konsiderinte ĉiujn cirkonstancojn eblas eble respondece proklami, ke almenaŭ en kazoj, kiam la boatoj estis duonmalplenaj - ekz. en boato n-ro 7 estis 27 homoj, en boato n-ro 6 28 homoj, en boato n-ro 8 39 homoj (laŭ usonaj fontoj sole 28), en kutro n-ro 1 12 homoj kaj en kutro n-ro 2 26 homoj (samtempe temis pri lignaj boatoj kun kapacito 65 personoj kaj kutroj kun kapacito 40 personoj) - ili devis provi savi la dronantajn malfeliĉulojn. Unusolan organizitan provon en tiu ĉi direkto faris la kvina oficiro Lowe, kaj eĉ se li decidiĝis tre malfrue, malgraŭ tio li savis kelke da frakasiĝintoj.

La tria oficiro Pitman volis helpi la malfeliĉulojn en la malvarmega akvo, sed la virinoj devigis lin, por ke li ne faru tion. Preskaŭ ĉiuj protestis. Ni estis malproksimaj eble 300 metroj. Stevardo H. S. Etches: "Sinjoro Pitman poste ordonis remi reen al la loko de la drono de la ŝipo. La virinoj komencis protesti. Kiam mi ekprenis remilon, du virinoj sidantaj antaŭ mi diris: 'Petu la oficiron, ke li ne revenu. Kial ni ĉiuj perdu la vivojn dum senbezona provo savi la ceterajn el la ŝipo?'"

Do boatoj n-ro 5 kaj 7, kiuj havis sume lokon por proksimume pluaj sesdek homoj, restis ĝis mateno kun kunmetitaj remiloj senmove sur unu loko.

Tute mala situacio estis en savboato n-ro 6, al kiu komandis la tridekjara stiristo Robert Hitchens. Tie la virinoj kondutis tre kuraĝe. La situacio aspektis jene: "Aŭdiĝis signalo de oficiro - ekfajfo - elvokanta nin, por ke ni revenu al la ŝipo, sed la stiristo ordonis al ni ĉesi remi. Ni ĉiuj konsideris, ke ni devus reveni, sed la stíristo diris: 'Ne, ni ne revenos al la ŝipo, temas pri niaj vivoj, ne pri iliaj.' La virinoj protestis kontraŭ tio. Mi postulis lin, por ke li helpu nin kun la remado, kaj por stiri la boaton li lasu iun el la virinoj, ĉar estis perfekte trankvila nokto kaj oni bezonis por tio nenian sperton. Li rifuzis kaj diris al mi, ke li komandas al la boato kaj mi estas tie pro tio, por ke mi remu. Poste ŝajnis al li, ke li vidas lumon. Mi multe jaĥtadis en la vivo, mi havis jaĥton ses jarojn. Mi ankaŭ vidis rebrilon. La stiristo konjektis, ke tio povas esti ia boato, eble ankaŭ flosilo, kaj li vokis al najbara boato demandante ilin, ĉu ili ne scias, se estas ĉirkaŭ ni iaj flosiloj. Tio ŝokis min, ĉar tio estis tute absurda.

Mi aŭdis ion, kio aspektis kiel unu, du aŭ tri ŝtormigaj sonoj kaj poste la lumoj sur la ŝipo estingiĝis. Sekvis terurega kriado kaj helpvokado - lamentado kaj ekkrioj. Tio tremigis ĉiujn virinojn en la boato, kies edzoj estis inter tiuj en la akvo. Tio daŭris ian tempon kaj iom post iom malfortiĝis. Dekomence estis terure aŭskulti tion. Kiam tio okazis, ni devis malproksimaj naŭ cent metroj. Por remi ni estis sole du, la boato estis peza, kun multaj homoj en ĝi, mi pensas, ke ni tro malproksimen ne venis. Kelkaj virinoj persistis de la stiristo, por ke ni revenu. Li diris, ke estas senbezone reveni, ke tie estas sole "kvanto da rigiditoj". Tio tre tuŝis la virinojn.

Savitaj de Carpathia[redakti | redakti fonton]

La fina nombro de la savitoj, kiujn Carpathia forveturigis el la loko de tragedio, estis 706 personoj. Tio signifas, ke el la 1-a klaso de Titanic saviĝis 60 % da vojaĝantoj (145 virinoj kaj infanoj kaj 54 viroj), el la 2-a klaso 42 % (104 virinoj kaj infanoj kaj 15 viroj), el la 3-a klaso 25 % (105 virinoj kaj infanoj kaj 69 viroj) kaj 24 % da skipanoj saviĝis (20 virinoj kaj 194 viroj). Do proksimume du trionoj el tiuj, kiu troviĝis sur Titanic, dum ties unua navigacio mortis, nur unu triono supervivis la katastrofon.

Sur la troplenigita Carpathia baldaŭ ekaperis aferoj, pro kiuj kapitano Rostron neniel ĝojis. Disharmonioj kaj streĉoj evidentaj jam sur kelkaj savboatoj reviviĝis kaj de tempo al tempo ili minacis superkreski en malfermitajn konfliktojn. La kapitano kaj liaj oficiroj devis multe klopodi por malebligi gravajn malagrablaĵojn. La esenco de problemo estis evidenta: post la unua ĝojo pro savo, multaj el la savitaj virinoj, kiuj perdis siajn edzojn, fratojn aŭ amikojn, komencis riproĉi al viroj, kiuj venis en la savboatojn, ke ili supervivis. Ilia indigno ankoraŭ kreskis, kiam ili eksciis, kiom da virinoj kaj infanoj, por kiuj jam ne estis loko en la savboatoj, dronis kun Titanic. La streĉo atingis tian gradon, ke ekz. majoro A. G. Peuchen devis postuli de la dua oficiro Lightoller, ke li preparu al li skribkonfirmon pri tio, ke li ordonis al li enŝipiĝi en savboaton. Kelkaj atestintoj asertis, ke ili aŭdis, kiel Molly Brown parolante pri Bruce Ismay uzis durajn vortojn pri tio, ke pro sia konduto li estus ĉe ili en Colorado pendumita sur la plej proksima pino.

Ekscio pri kulpigita malfeliĉo[redakti | redakti fonton]

La situacio ankoraŭ malpliboniĝis, kiam merkrede la 17-an de aprilo matene komencis tralikiĝi famoj pri avertoj antaŭ glacia danĝero, kiuj venis al Titanic, sed ne estis dediĉita al ili atentemo, respektive ne estis faritaj bezonataj disponoj. Kiam posttagmeze al rekta demando unu el la savitaj oficiroj de Titanic konfirmis, ke tio vere estis tiel, ĉiujn atakis hororigo. Ne temis do - kiel ĝis nun preskaŭ ĉiuj konjektis - pri tragika kaj nekulpigita malfeliĉo, kiam ŝipo subite kaj neatendite troviĝis inter glacimontoj. Male, la kapitano kaj la oficiroj respondecaj pri navigacio sciis pri la danĝero jam horojn antaŭ la kolizio. Reago de la frakasiĝintoj je tiu ĉi malkovro estis tute komprenebla ondo de indigno.

Instruisto Lawrence Beesley komencis skribi leteron destinitan al eldonisto de la londona ĵurnalo The Times. Li decidis fari ĉion, por ke la angla publiko eksciu tion, kio vere okazis, por ke en estonteco ne plu okazu tia tragedio. Samtempe li preparis priskribon de la katastrofo kaj la cirkonstancoj, kiuj akompanis ĝin, por la usonaj ĵurnaloj. Tuj elbordiĝinte en Novjorko li transdonis tiujn ĉi materialojn al reprezentanto de la agentejo Associated Press. Tuj poste ili estis publikigitaj kaj fariĝis la plej kompleta kaj la plej serioza priskribo de la malfeliĉo, kiu estis en la unuaj tagoj plena de histerio, suspektoj kaj elpensitaĵoj.

Alveno de Carpathia en Novjorko[redakti | redakti fonton]

Merkrede la 17-an de aprilo Carpathia aperis en densa nebulo, tra kiu ĝi trabaris sin fakte dum la tuta resto de la navigacio. Kapitano Rostron devis malaltigi rapidecon kaj ĉiun duonminuton eksonis ŝipa hupo avertanta ĉiujn ĉirkaŭajn navigaciilojn. Li bone konsciis, kiel la averta hupado devas efiki je la nervoj de frakasiĝintoj. Sed tio estis neevitenda, la nebulo prezentis la saman danĝeron kiel la glacimontoj. Ĵaŭde posttagmeze el la griza kurteno fine aŭdiĝis hupo de lumtura ŝipo apud insulo Fire kaj poste je la sesa vespere Carpathia alproksimiĝis al alia lumtura ŝipo, kie ĝi devis enŝipigi stiriston, kiu kondukos ĝin tra novjorka golfo en havenon. Nur nun la laca kapitano Rostron el la profundaĵo de la animo elspiris. La plej drama navigacio de lia vivo post nelonge estis finiĝonta.

Kolportisto en strato kun unuaj informoj pri la katastrofo de Titanic.

Kun la alveturo de Carpathia havis plenajn zorgojn ankaŭ novjorka urbestro kaj policestro. Jam posttagmeze policaj kordonoj fermis stratojn kondukantaj al albordiĝejo de ŝipoj de Cunard kaj la regiono de kajo, kie el Carpathia la frakasiĝintoj devis elŝipiĝi, estis barita per barieroj. En tiun ĉi spacon estis koncentrigitaj grandaj policaj fortoj inkluzive de rajdpolicanoj kaj detektivoj en civilo. La tuta urbo Novjorko vivis en tiuj ĉi tagoj pro la atendado de baldaŭa alveturo de ŝipo kun kelke de centoj da frakasiĝintoj. Institutoj kaj privataj personoj proponis helpon. Irlandaj, italaj, judaj, germanaj kaj svedaj almigrintaj kompanioj proponis loĝig-spacojn, urbo Novjorko donis 700 litojn, YMCA kaj Armeo de savo pluajn. Magazeno Gimbel donis por dumtempa loĝigo de la frakasiĝintoj je dispozicio 200 lokojn. Sume estis antaŭ la alveturo de Carpathia certigita loĝigo por pli ol 5000 homoj, kio tre superis la verajn bezonojn. Ĉiu malsanulejo en la urbo preparis sin por akcepti tiujn, kiuj bezonos kuracistan helpon, medikamentojn kaj nutraĵojn proponis ankaŭ Ruĝa Kruco. Samtempe alvenis mon-kontribuoj por la vojaĝantoj de la 3-a klaso, kiujn la katastrofo senigis de ĉiu havaĵo. Organizadon de kolekto ekprenis edzino de multimilionulo Vanderbildt kaj grandan sumon ŝi amasigis de membroj de novjorka borso. Vincent Astor kontribuis 10000 dolarojn, Andrew Carnegie 5000, John Rockefeller 2500 dolarojn. George M. Cohan, la konata figuro de novjorka teatra mondo, kolektis inter siaj kolegoj preskaŭ 9000 dolarojn kaj al la frakasiĝintoj el Titanic devis esti transdonita ankaŭ profito de aparta sabata prezento de unu el teatroj en Broadway. Aliĝis ankaŭ sportistoj, prezidanto de fotbala klubo New York Giants anoncis, ke profito el dimanĉa matĉo iros al la sama konto. La gvidantaro de pensilvanaj fervojoj proponis, ke ĉiujn vojaĝontojn ĝis Philadelphia kaj plu okcidenten transportos je siaj kostoj.

La amasiĝintaj homamasoj atendis, ke Carpathia ekcelos al la kajo de Cunard, sed por surprizigi ĉiujn ĝi daŭrigis tra la golfo supren al albordiĝejo de ŝipposedejo White Star Line kaj tie ĝi haltis. Ĉimomente ekpluvis, tondro ŝtormis kaj fulmoj krucigis la firmamenton. En ties lumo homoj en akompanig-ŝipoj kaj sur kajoj vidis, ke Carpathia malsuprenigas savboatojn. Tio estis la savboatoj de Titanic, kiujn ĝi kolektis sur la loko de katastrofo kaj antaŭ ankrigo estis necese forgi ilin el la ferdeko, por ke ili ne malebligu manipuladon kun allig-ŝnuregoj. Ĉiun el ili nun priservis du el la savitaj maristoj de Titanic. Tiujn ĉi dek tri boatoj prezentis ĉion, kio restis el la plej granda kaj la plej perfekta ŝipo de sia tempo.

Pli juna radisto de Titanic H. Bride estas kun la frostvunditaj piedoj malsuprenportata en Novjorko el la ferdeko de Carpathia

Kiam la lasta boato estis alligita al la kaja digo, Carpathia malrapide turniĝis kaj revenis tien, kie atendis la dekmilaj homamasoj. Je la 9-a horo kaj 35 minutoj fortaj ŝtalŝnuregoj katenigis ĝin al la moleo. Kiam pontetoj estis malsuprenigitaj, la unuaj homoj komencis veni al la kajo. Plua ĉagreno: tio ne estis tiom atendataj frakasiĝintoj, sed la vojaĝantoj de Carpathia. Nur kiam ĉiuj vojaĝantoj foriris el la ŝipo, aperis sur ŝtupetoj virino, kiu je la unua ekvido diferenciĝis de la bone vestitaj kaj ordigitaj vojaĝantoj de Carpathia. Ŝi estis blondhara, ŝi faris kelke da paŝoj kaj konfuzite ŝi haltis ekvidinte milojn da vizaĝoj, kiuj turnis sin al ŝi. Ĉi tie jam ne povis okazi eraro - la ferdekon de Carpathia forlasis la unua el 706 frakasiĝintoj, kiuj supervivis la plej grandan surmaran katastrofon de ĉiuj tempoj. Post ŝi sekvis en rapida sekvo pluaj, laŭ tio, en kiu klaso ili vojaĝis; la vojaĝantoj de la 1-a klaso estis forirantaj plej baldaŭ. Plimulte atendis ilin aŭtomobiloj, kiuj rapide forveturigis ilin el mandistanco de atakantaj raportistoj kaj el ĉirkaŭigo de la scivolema homamaso.

Poste forlasis Carpathia-on vojaĝantoj de la 2-a klaso el Titanic. Ankaŭ plimulto de ili estis atendata kaj pri tiuj, kiujn neniu venis bonvenigi, estis prompte zorgite.

La vojaĝantoj de la 3-a klaso foriris el Carpathia kiel la lastaj. Ministro Charles Nagel instruis almigrintajn oficejojn, por ke ili en tiu ĉi, tute eksterordinara okazo forlasu kutimajn komplikajn kaj plurfoje degradigajn procedurojn. Tiuj, kiujn atendis parencoj aŭ amikoj, povis foriri tuj, ĉe ceteraj sep aparte destinitaj almigrintaj inspektistoj aranĝis formalaĵojn rekte sur la ferdeko de Carpathia kaj poste ili estis transdonitaj en la zorgon de ĥaritaj organizaĵoj.

La esplorado de la frakasiĝo de Titanic[redakti | redakti fonton]

Brita komitato por komerco kreis specialan esplorkomisionon subgvide de lordo Mersey, kiu detale esploris la tutan eventon surbaze de ĉiuj alireblaj datoj kaj prilaborado de atestparoloj de 283 pasaĝeroj kaj eldonis taksigan raporton.

La ŝipruino de Titanic[redakti | redakti fonton]

La pruo de Titanic

La unuan vere gravan provon trovi Titanic-on faris Jack Grimm, teksasa naftisto kaj plurmilionulo. Tiu ĉi riĉulo, kiu jam antaŭe financis kelkajn ekstravagancajn ekspediciojn - kiel serĉadojn de onidira "truo" en la norda poluso, arkeon de Noa en Turkio, monstron en skota lago Loch Nessneĝviron en Tibeto - evidente intencis ĉiupreze enpaŝi en la historion. Li luis specialan ŝipon H. J. W. Fay, du antaŭajn mondajn oceanografiistojn kaj la 14-an de julio 1980 li eknavigaciis el Florida al Novlando. La intenco de la ekspedicio estis traesplori la regionon proksime de pozicio indikata fare de Titanic dum vokado je helpo kaj okaze de nesukceso transŝovi la esploradon pli malproksimen orienten, ĉar konsilantoj de Grimm havis suspekton, ke la ĝenerale agnoskata pozicio de la drono de Titanic ne estas ĝusta. Grimm kunveturigis son-aparataron (hidroakustikan) nomita SEA MARC, kiu estis en la difinita spaco malsuprenigita super la maran fundon kaj haŭlita fare de ŝipo H. J. W. Fay sur kablo. SEA MARC elsendis en flankojn son-ondojn, kiuj kunpuŝiĝinte kun la obstaklo revenis kaj kiuj estis kaptataj montrante bildon de la tereno kaj objektoj en rondo larĝa unu kaj duono ĝis tri mejloj.

Sed al Jack Grimm feliĉo ne deziris. Spite al grandegaj investoj li trovis Titanic-on nek en la jaro 1980, nek dum la dua ekspedicio en la jaro 1981, nek dum la tria en la jaro 1983. La kaŭzo de lia malsukceso estis kombino de damaĝo, amatorismo de Grimm kaj obstineco. Damaĝon li havis kun vetero - en la paso de tri ekspedicioj li pasigis en la regiono de la drono de Titanic sume 40 tagoj kaj el tio sole dum unu tago vento estis malpli forta ol 13 ĝis 18 mejloj dum horo. En tiaj ĉi kondiĉoj oni malfacile laboras. Krome li elnavigaciis eĉ ne havinte pli precizan imagon, kie li propre esplorserĉos, kaj dum neniu el la tri ekspedicioj li estis sur la maro sufiĉe longe por tio, por ke li povu la regionon de esploro sufiĉe plilarĝigi, se li ne trovis Titanic-on tie, kie li supozis. Plu mankis al li sistemo - anstataŭ flua esplorado li ofte revenis al lokoj, kie li havis impreson, ke la son-aparato malkovris "ion". Kaj fine li ne havis koncernan fidon en la sperton de sciencistoj, kiuj akompanis lin, li realigis siajn ideojn kaj konjektojn kontraŭ iliaj konsiloj.

D-ro Robert D. Ballard, gvidanto de laboratorio por profundeca mergiĝado de oceanografia instituto de Woodsholes en ŝtato Massachusetts, prepariĝis por ekspedicio al Titanic dek tri jarojn. Tiu ĉi eminenta surmara geologo trastudis ĉiujn atingeblajn historiajn materialojn rilatantaj al la fama ŝipo, profundajn konojn li submetis per alta scienca fakeco kaj teknika fono de unu el la plej signifaj oceanografiaj laborejoj en la mondo kaj paŝo post paŝo li realigis sian intencon.

Memkompreneble la ĉefa supozo por sukceso de la intencata agado estis akiro de bezonata teknika ekipaĵaro, kio en la praktiko signifis precipe restrikton de financaj rimedoj por ties evoluo kaj konstruo. Dekomence, en duono de la sepdekaj jaroj, estis je dispozicio sole prototipo de minisubmarŝipo Alvin, kiu povis kun trimembra homekipo descendi en la profundaĵon proksimume 2000 metroj, kaj haŭligaparato ANGUS (Acoustically Navigated Geological Underwater Survey), kreita per tubkonstruo ŝirmanta fotografiajn aparatojn - la patrujŝipo haŭlis la mergigitan ANGUS-on sur ŝnuro kaj ties kameraoj faris fotografiaĵojn de la mara fundo. Sed Alvin en la nuna aspekto ne povis trapenetri en la profundaĵon, en kiu Titanic troviĝis, kaj ANGUS ne estis sufiĉe operacia - kion ĝi fotografis, estis konstatebla nur post ties eltiro kaj riveligo de filmoj, D-ro Ballard tial proponis al armea maristaro, por ke ĝi financu evoluon de du pli perfektaj aparatoj: submarŝipo sen homa ekipo nomita Argo kaj roboto Jason. Argon, simile kiel ANGUS-on, kreis malfermita metala konstruo, sed jam ekipita de kvin videokameraoj kaj du son-sistemoj. Argon devis tiri la patrujŝipo sur kablo kaj roboto Jason kunigita per kablo kun Argo devis eklabori en la momento, kiam estos konstatita io, kio postulos pli proksiman esploron. Ĝi devis havi propran movigsistemon kaj ĝi estis ekipota per lumigilo, per stereokameraoj kaj per du kaptiloj. Kombino de Argo kaj Jason ebligus al esploristoj sidantaj en kontrolĉambro de la patrujŝipo komforte observi bildon de la mara fundo. Respondecaj farantoj de la armea maristaro distingis, kiajn eblecojn la propono donas, kaj ili donis la postulatajn rimedojn. Somere de la jaro 1985 Argo estis en laboratorioj de woodsholesa instituto finita (pri la ĝusteco de la devena koncepto de roboto Jason aperis duboj, tial estis ties konstruo ĉesigita) kaj la armea maristaro decidiĝis financi ankaŭ ties trisemajnajn provojn. Tio estis okazo, kiun d-ro Ballard atendis dum la jaroj. Por la provoj li elektis la regionon de la drono de Titanic kaj trovo de ties ruino jam estis nur celo de provo.

Sed Ballard havis por priesplori la regionon, kies areon li taksis al minimume cent kvadrataj mejloj, nurajn tri semajnojn. Li konsciis, ke li povas veni en tempan premon, tial li turniĝis kun propono de kunlaborado al IFREMER (Franca nacia oceanografia instituto), kun kiu li sukcese kunlaboris jam en la pasinteco kaj inter iliaj laboruloj li havis vicon da personaj amikoj. Francoj konsentis kaj estis interkonsentita operacio kun du fazoj: en la unua ilia esplorŝipo Le Suroit subgvide de Jean-Louis Michel, amiko de Ballard, traesploros destinitan regionon de la mara fundo per sia nove evoluigita son-aparataro nomita SAR (Sonar acoustique remorqué), en la alia fazo usona esplorŝipo Knorr faros helpe de Argo vidan kontrolon fare de ĉiuj konsiderante la falintajn objektojn, kiujn SAR malkovris, el kiuj - kiel Ballard kredis - unu devas estis la ruino de Titanic. Post ties malkovro Argo kaj AGNUS, kiujn Knorr ankaŭ gvidos, faros videon kaj fotodokumentadon.

En la restanta tempo ĝis la komenco de ekspedicio d-ro Ballard kaj Jean-Louis Michel pasigis centojn da horoj super la fina destino de regiono de la esploro. Ili amasigis kvantojn indikojn pri la loko de la fora katastrofo kaj ili konsiderigis eĉ ĉiujn dubojn pri la ĝusteco de la pozicio de Titanic, kiun kalkulis ties kvara oficiro Boxhall. Fine ili markigis kiel primara regiono la spacon kun areo de unu cent kvadrataj mejloj kaj okaze de nesukceso ili intencis traesplori spacon de pluaj cent kvindek kvadrataj mejloj, kiu ja parte kovriĝis kun la devena, sed sume ĝi situis pli orienten. La unua kaj la alia fazoj de la ekspedicio estis sume daŭrontaj kvin semajnojn.

La drono de Titanic[redakti | redakti fonton]

Dum la sukcesa esploro farita de d-ro Ballard kaj liaj kunlaborantoj Titanic donis multajn el siaj sekretoj garditaj dum sepdek kvar jaroj. Unu el la plej signifaj estis konstato, ke la giganta ŝipo ne kuŝas sur la fundo nedifektita - tiel kiel de komence konjektis ankaŭ d-ro Ballard - sed ĝi estas rompita. Dum la tuta tempo spite al kelkaj atestoj de vidatestintoj, preskaŭ ĉiuj kredis, ke Titanic dronis nedifektita kaj tiel ĝi eĉ sidiĝis sur la mara fundo. Konfirmis tion en la jaro 1912 ambaŭ oficialaj esploroj. Sed nun estis pruvita la malo. Doktoro Ballard venis al konkludo, ke rilate al granda distanco de ambaŭ partoj de ŝelo sur la fundo de la oceano kaj al amasiĝo de ruinoj proksime de la pobo, rilate al neekzistado de nenia kanelego inter ambaŭ partoj, plu rilate al tio, ke la pobo estas kompare kun celigo de la pruo turniĝinta je 180 gradoj, kaj tial, ke ambaŭ partoj staras leviĝinte, estas preskaŭ certe, ke la rompo devis okazi ankoraŭ sur la surfaco aŭ senpere sub ĝi.

Kiel la pruo estis enprofundiĝanta senĉese pli en la akvon kaj la pobo estis leviĝanta, la premo al la kilo atingis tian gradon, ke ĝi fine rompiĝis en la plej malforta loko de la ŝipa konstruo, tio estas inter la tria kaj la kvara fumtuboj. La vundebleco de tiu ĉi loko estis donita per ampleksaj malfermitaj spacoj vertikale kondukantaj fakte tra la tuta ŝipo - tra malantaŭa granda ŝtuparejo kaj aerumŝakto el la maŝinejo. Titanic do ne rompiĝis en lokoj de ekspanzaj konektoj, kiel supozis unu teorio; tiuj estas sole en surkonstruoj nedaŭrigante tra la ŝelo suben. Ambaŭ partoj de la ŝelo estis falantaj al la fundo per rapideco proksimume kvin dek kilometroj dum horo. Kiel la unua falis la pruo kaj je kelke da minutoj pli poste la pobo. La ruinoj estis falantaj al la fundo depende de sia pezo, al tiuj plej malpezaj objektoj povis daŭri preskaŭ kelke da horoj, ol ili sinkis en kvarkilometran profundaĵon.

Plua, tre grava demando, al kies - eĉ kiam nur parta klarigo la esploro de Ballard kontribuis, estas ekzistado aŭ neekzistado de tiu fama breĉo, kaŭzita pro la kunpuŝiĝo kun la glacio. Ĝenerale oni dum la tutaj jaroj kredis, ke la glacia monto disŝiris la pruon de la ŝipo sur tribordo ekde la unua ĝis la kvina akvorezista kamerao - la sesa estis trafita nur leĝere - per la seninterrompa breĉo kun longeco proksimume 100 metroj. Estis sufiĉe da vidatestantoj, kiuj konfirmis, ke tuj post la trafo komencis fluegi en tiujn ĉi spacojn la mara akvo - ni rememoru ekz. atestparoloj de hejtistoj Frederick Barrett kaj George Beauchamp el homekipo de savboato n-ro 13. Sed malgraŭ tio ke plimulto da fakuloj asertis, ke rilate al la intenseco de la kunpuŝiĝo la glacimonto devis distranĉi la flankon de la ŝipo kiel konservaĵon, troviĝis ankaŭ dubantoj, kiuj konsideris, ke masivaj ŝtaltabuloj estis prefere kurbigitaj kaj liberigitaj en siaj konektoj ol disŝiregitaj. Jam dum la londona esplorado de la katastrofo Edward Wilding, unu el konstruistoj de ŝipfarejo Harland & Wolff, prezentis rimarkindan ekspertizon. Surbaze de atesto pri la tempo, dum kiu la akvo inundis certajn subferdekajn spacojn, li kalkulis, ke dum la unuaj kvardek minutoj post la kunpuŝiĝo enpenetris en la ŝelon 452,6 kubajn metrojn da akvo. Li taksis, ke por la enpenetro de tia kvanto da akvo kaj dum tia tempo respondas aperturo kun areo 1 kvadrata metro. Kiam li poste pripensis super la breĉo, por certeco nur kun la longeco sepdek metroj, li konstatis, ke ĉe la areo 1,11 kvadrata metro ĝi povus havi maksimume mezproksiman larĝecon sole netutajn du centimetrojn. Sed tio estis maksimume neverŝajna kaj Wilding jam tiufoje esprimis opinion, ke la flanko de Titanic ne estas disŝirita per la koneksa breĉo, sed ke temas pri interrompita damaĝigo de alia speco kaj formo. Spite al tiu ĉi vidpunkto de la signifa eksperto estis oficiale agnoskite, ke la kaŭzo de la pereo de Titanic estis longa, koneksa breĉo.

La 22-an de julio 1986, dum unu el lastaj descendoj, roboto Jason Jr. detale priesploris kaj fotografis la tutan dekstran flankon de l' antaŭa parto de la ŝipruino. Ekde la pruo ĝis la tria akvorezista muro la ŝelo estas enprofundiĝinta en ŝlimon kaj sablon ĝis linio de la mergo, do ĉi tie eblis verkontroli neniajn eventualajn damaĝigojn de ties subaj partoj. Sed plu direkte de la pruo, jam tiu ĉi parto de la ŝelo, kie la supozata breĉo estis daŭrigonta, estis videbla - kaj nenia breĉo tie estis. Anstataŭ tio la ŝtaltabuloj estis en tiuj ĉi lokoj kurbigitaj internen. Estis do supozeble, ke nitoj, tenantaj ilin apud si, elfalis kaj tra la estiĝintaj breĉoj la akvo impetegis en la subferdekon. Esplorante pluan parton de la ŝelo - denove en direkto de la pruo - estis trovitaj du lokoj de vertikale tiriĝanta kurbiĝo kaj detruiĝo de ŝtaltabuloj. Unu el ili estis precipe karakteriza, ĉi tie la tabuloj kurbiĝis eksteren preskaŭ en angulo de 90 gradoj kaj tuj post tio ili denove turniĝis reen internen. Sed estis interese, ke spite al la granda kurbiĝo de ŝtala kudrigo ĉi tie nenio atestis pri tio, ke la nitoj elfalus aŭ ke la konektoj disstarigus. Tiuj ĉi damaĝigoj okazis kun ĉiu certeco nur dum kunpuŝiĝo de la pruo kun la mara fundo. Ĝi estis tiom abrupta, ke ĝi rompis la tutan strukturon de tiu ĉi parto de la ŝipruino: la pruo ne estas en ebenaĵo kun la resto de la ŝelo, ĝi estas fleksigita je kelke da gradoj suben, tial estas ankaŭ esence pli enprofundiĝinta. Ankoraŭ pli, proksimume je nivelo de la ponteto de komandanto, en kelkaj lokoj aperis horizontaj detruiĝoj de tabuloj, rompo de konektoj inter ili kaj aperturoj post la elfalintaj nitoj.

Senĉese do restas ebleco, ke la fama breĉo - eĉ kiam esence pli mallonga - ja nur ekzistas kaj ĝi troviĝas en la antaŭa kaj laŭ ĉio plej multe damaĝigita parto de la ŝelo, kiun d-ro Ballard rilate al ties enprofundiĝo ne povis vidi. Sed estas certe, ke la glacimonto ne kaŭzis - kiel oni kredis sepdek jarojn - longan, tra pli ol kvin kameraoj tiriĝantan malfermitan vundon en la flanko de la ŝipo. Anstataŭ tio la tabuloj dum la kunpuŝiĝo fleksiĝis, la konektoj en vico da lokoj disstariĝis kaj tra la estiĝintaj breĉoj impetegis la akvo, kiel konfirmis la vidatestintoj.

La trovo de Titanic[redakti | redakti fonton]

Kapo de disrompita porcelana pupo

La 5-an de julio 1985 alnavigaciis la esplorŝipo Le Suroit al la zono de supozita loko de la ŝippereo kaj komencis esplori la maran fundon. D-ro Ballard aliĝis al la franca skipo la 22-an de julio. Horon post horo Le Suroit tranavigaciis la regionon per maniero simila al falĉado de herbejo - ĝi navigaciis unudirekten ĝis la limo de zono, turniĝis je 180°, navigaciis reen, denove returniĝis, ktp. Aparataro de SAR simila al granda torpedo, alligita per kablo al Le Suroit kaj tirita en profundaĵo de preskaŭ 4.000 metroj nur eble 200 metroj super la fundo de la oceano, kaptis dum ĉiu navigacio zonon larĝa ĉirkaŭ duonan mejlon. Tuj kiam la son-aparato anoncis objekton, ties magneta kampo estis verkontrolita per magnetometro kunigita kun SAR - la esploristoj kredis, ke miloj da tunoj de metalo de la ŝipruino de Titanic devas reagi per neŝanĝebla maniero.

Fine de la kvara semajno Le Suroit traesploris 70 % da celata zono kaj trovis nenian spuron de Titanic. Rilate al aliaj devoj la franca ŝipo devis la 6-an de aŭgusto fini sian partoprenon en la ekspedicio. La rezulto estis por Jean-Louise Michel kaj liaj kunlaborantoj granda ĉagreno. Sed kiel diris d-ro Ballard, almenaŭ estis konate, kie Titanic ne estas. Nun transprenis la stafeton usonanoj.

La ŝipo Knorr kun Argo kaj tirekipaĵo ANGUS sur la ferdeko alnavigaciis al la celita regiono vespere la 24-an de aŭgusto, sed povis tie resti nur dek du tagojn. La gvidadon de la operacio transprenis d-ro Ballard, sed sur Knorr navigaciis ankaŭ Jean-Louis Michel kaj du aliaj laboruloj de IFREMER. Posttagmeze la 25-an de aŭgusto Argo estis unuafoje malsuprenigita en la marajn profundaĵojn. Post ses tagoj de senrezulta esplorado komencis d-ro Ballard havi gravajn timojn. La donita tempo senkompate mallongiĝis kaj restis al li jam nur kvin tagoj. Plie komencis malboniĝi la vetero.

Dek du minutojn antaŭ la unua horo nokte la 1-an de septembro 1985 en monitoro registranta filmerojn de la profundaĵo per la videokameraoj de Argo aperis strangaj ombroj. Post momento evidentiĝis, ke tio povis esti nur la disiĝintaj ruinoj. La ruinoj de Titanic! Sed neniu el la viroj streĉe observantaj en la operacia ĉambro la bildekranon ankoraŭ kuraĝis iri por ellitigi d-ron Ballard, ankoraŭ ili ne havis plenan certecon kaj ili ne volis aspekti kiel ĥaosuloj. Fine, kiam aperis silueto de grandega ŝipa kaldrono, ili sendis al li - kuiriston. Ballard, turmentiĝanta pro zorgoj, ankoraŭ ne dormis, kaj kiam estis dirite al li, kio okazas, li elflugis kiel pafaĵo. Ununura rigardo al la monitoro sufiĉis al li. Li ekvidis la gigantan cilindroforman objekton kun tri rondformaj hejtejaj aperturoj en la frunta muro. Nedubinde, li rigardis al unu el la kaldronoj de Titanic. Unuafoje post sepdek tri jaroj homa okulo ekvidis parton de la ekipaĵo de la fama ŝipo.

La sekvantan tagon estis trovita la ŝelo de Titanic kaj sub la surfacon denove estis sendita ANGUS por fari statikajn fotografiojn. Grandan surprizon kaj samtempe ankaŭ ĉagrenon alportis la konstato, ke la pobo de Titanic mankas, la giganta ŝelo certe disrompiĝis en du partojn. En la restantaj kvar tagoj fakte neniu dormis sur la ferdeko de Knorr. Argo kaj ANGUS faris milojn da fotografioj de ampleksa kampo de la ruinoj kaj la antaŭa parto de la ŝipruino. Granda kvanto de objektoj dise troviĝis sur la mara fundo: partoj de la superkonstruaĵoj, ekipaĵoj de kajutoj, disŝutita karbo, boteloj da vino, partoj de aparatoj, pecoj de balustrado, io ajn. Sur fotografioj fine aperis ankaŭ la dua parto de la disrompita ŝelo, la pobo de la ŝipo, troviĝanta proksimume 650 metrojn for de la antaŭa parto. Nek la pobo nek la pruo renversiĝis surfunde, la plej granda ŝipo en la mondo ripozis en sia tombo levita kaj tiel ĝi restis dum tri kvaronoj de jarcento.

Informo pri la trovo de Titanic fulme ĉirkaŭflugis la mondon. Reveninte al Woods Hole, atendis d-ron Ballard ne nur homamasoj, sed ankaŭ dekoj da raportistoj, televidteamoj kaj filmistoj. Li devis respondi centojn da demandoj - al kelkaj li jam sciis respondon, al multaj ankoraŭ ne.

La levigo de Titanic[redakti | redakti fonton]

Kristala lustro sur ferdeko B

La ruino de la malfeliĉa Titanic, droninta en la profundaĵojn de la oceano kvar cent mejlojn sude de Novlando, estis neniam forgesita kaj de tempo al tempo en la monda presaro aperis informoj pri planoj al ties trovo kaj levigo. Senpere post la katastrofo la milionulaj familioj de Astor-idoj, Guggenheim-idoj kaj Widener-idoj komune konsultis demandon pri la levigo de Titanic per usona firmao Merritt and Chapman, specialigita al submaraj savlaboroj. Ili volis trovi la korpojn de siaj mortintoj kaj ceremonie sepulti ilin. Malgraŭ tio ke estis je disponoj sufiĉaj financaj rimedoj, specialistoj sciis, ke tia operacio ne estas per tiama tekniko farebla. Ili konsideris almenaŭ eblecon ĵeti al la mara fundo dinamitajn eksplodaĵojn, kies eksplodoj povus kelkajn korpojn suprenporti al la surfaco. Sed ankaŭ estis forlasita tiu ĉi ebeleco.

Ekde tiu tempo aperis la tuta vico da projektoj. Estis proponite plenigi la spacojn de la ŝipruino per tablotenisaj pilketoj aŭ alfiksi al ĝi balonojn kun heliumo, kiuj suprenportos ĝin al la surfaco, kaj aperis ankaŭ multe da aliaj, plimulte je la unua ekvido fantaziaj ideoj. Kun la plej reala koncepto venis en la jaro 1968 Kompanio por savo de Titanic, fondita fare de anglo Dough Woolley, kiu proponis alfiksi al la ŝipruino kontenerojn, kiuj estos plenigitaj per hidrogeno akirita per elektrolizo de la mara akvo. Ankaŭ tiu ĉi plano restis nur teorio, ĉar Woolley ne kapablis amasigi 300 milionojn dolaroj por ties financado.

Sed antaŭ ol oni povus serioze prikonsideri eblecojn de la levigo de Titanic, necesus unue trovi ĝin. Tiuj, kiuj konjektis, ke tio estos facila, ĉar la pozicio, en kiu ĝi dronis, estis per la esplorado el la jaro 1912 konfirmita, kaj do sufiĉas alveturi al la loko markita per koordinatoj 41° 46' de la norda latitudo kaj 50° kaj 14' de la okcidenta longitudo, tre eraris.

Suprentiro de objektoj el Titanic[redakti | redakti fonton]

Kiam finiĝis la dua ekspedicio en la jaro 1986, d-ro Ballard proklamis, ke li ne intencas ankoraŭ iam reveni al Titanic. Malgraŭ tio ke li havis vicon de eblecoj, li ne suprenportis de sur la mara fundo unusolan objekton kaj al la ruinoj de la fama ŝipo li kondutis tre ŝpareme kaj tolereme. Li laboris kiel sciencisto kaj esploristo, aliajn interesojn li ne allasis. Sed pasis ununura jaro kaj al la loko de la fora tragedio alnavigaciis franca oceanografia ŝipo Nadir kun minisubmarŝipo Nautile, analogio de la usona Alvin, kaj kun roboto Robin. Sed francoj ne estis tiel sentimentaj kiel d-ro Ballard. El la maraj profundaĵoj ili suprenportis preskaŭ naŭcent objektojn, inkluzive de unu trezorkesto de Titanic. Ili prezentis parton de ili al publiko dum granda televida amuzego. Ilia agado kaŭzis en la mondo miksitan kaj plejparte nekonsentitan reeĥon. Al franca adreso faladis akrajn rimarkojn, kelkaj usonaj kaj britaj ĵurnaloj ne hezitis marki ilin kiel "ŝteligistoj de tomboj". La konduton de la franca ekspedicio kondamnis precipe ĝis nun vivantaj savitaj frakasiĝintoj el Titanic, da kiuj estis en duono de la jaro 1987 en la tuta mondo proksimume dudek kvin. Ĉiuj unusignife interpelis por tio, por ke la loko de la lasta ripozo de 1500 homoj restu por ĉiam monumento de la granda surmara katastrofo. Unu el ili, la okdekdujara Eva Hart, kiu estis en la tempo de la malfeliĉo sepjara, proklamis: "Tio ne estas savado, tio estas pirateco. Tie estas ja 1513 homoj... kaj unu el ili estas mia patro." Sed bedaŭrinde la ruino de Titanic kuŝas en internaciaj akvoj, neniu oficiale validigis la proprumaĵrajtojn kaj la moderna pirateco, subtenita per la plej progresinta tekniko, ne estas fakte malebligebla. Neniom ŝanĝos en tio la fakto, ke Kongreso de Usono aprobis en duono de la jaro 1987 leĝon malpermesanta vendadon kaj ekspoziciadon de objektoj alportitaj el la ŝipruino de Titanic en la teritorio de Usono kaj alvokanta, por ke la ŝipruino estu konsiderata kiel internacia monumeto kaj lasita en trankvilo.

Memorigaĵoj al Titanic[redakti | redakti fonton]

Tombejo en Kanado[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie kuŝas plimulto de tiuj, kiuj ne supervivis la pereon de Titanic. Sur la tombon de ĉiu viktimo estis baldaŭ lokigita malhele griza tombŝtono. Plimulte ili ne diferenciĝis unu de la alia per la dimensioj kaj la formoj. Sur ilia milde klinigita supra flanko estis hakitaj nomoj (se ili estis konataj) kaj surskribaĵo: "Li mortis la 15-an de aprilo 1912" kaj la numero de la viktimo. En multaj kazoj la loko, kiu estis rezervita al la nomo, estis neniam plenigita. Pri eterna ripozo de la ceteraj 1314 viktimoj zorgis la oceano.

Monumento en Washington - Titanic Women's Memorial[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉimalmulte konata monumento estas ekster piedtrotita vojo, tiel dirite sur kajo sude de Monumento de Jefferson. Ĝi estas kelke da blokoj sude de stacio de metroo.

Teksto: Al kuraĝaj viroj, kiuj pereis en ŝipruino de Titanic la 15-an de aprilo 1912. Ili rezignis pri siaj vivoj, por ke la virinoj kaj la infanoj povu esti savitaj. Hisita fare de virinoj de Usono.

Monumento en Aŭstralio - Titanic Bandsmen's Memorial[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi monumento estas unu el malmultaj sur la suda duonglobo. Ĝi estas trovebla en parko en malgranda urbeto Broken Hill, en New South Wales en Aŭstralio. Ĝi estis knstruita tre baldaŭ post la katastrofo.

Monumento en Anglio - Captain Smith's Memorial[redakti | redakti fonton]

Kapitano E. J. Smith estas unu el ĉefaj figuroj de la okazintaĵo pri Titanic. En la jaro 1914 urbestro de Lichfield decidis, ke Smith meritas, por ke la urbo konstruu al li monumenton. Lia staturo do staras en Beacon Park, en Lichfield. La statuon kreis Kathleen Scott kaj ĝi estis senvualigita fare de Helen, filino de la kapitano, la 29-an de julio 1914.

Monumento Titanik Memorial Lighthouse en Novjorko[redakti | redakti fonton]

Modelo de Titanik en Belfast[redakti | redakti fonton]

En urbodomo en Belfast estis konstruita modelo de Titanic, kiun konstruis Peter Davies - Garner el Germanio laŭ originaj planoj de ŝipfarejo Harland and Wolf.

Monumento en Southampton[redakti | redakti fonton]

En Andrews Park staras monumento al la homekipo de tiu ĉi ŝipo. Tuj kontraŭe troviĝas monumento al muzikistoj el Titanic.

Filmoj pri Titanic[redakti | redakti fonton]

La unua filma prilaborado de la katastrofo (en aspekto de muta filmo) aperis jam kelke da semajnoj post la katastrofo, en unu el ĉeroluloj aperis aktorino, kiu supervivis la katastrofon.

Sekvis pluaj filmoj:

  • Atlantik (1929)
  • Titanic (1943)
  • Titanic (1953)
  • Night to Remember (1958)
  • Pereo de Titanic (1958)
  • S.O.S. Titanic (1979)
  • Levigo de Titanic (1980)
  • Titanica (94 minuta dokumento kun filmeroj el la ŝipruino)
  • Titanic (1996)
  • Titanic (1997, grandfilmo, 11 oskaroj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.