RNA-trimoo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RNA-trimoo (R-trimoo) estas tekniko uzata en molekula biologio por studi la esprimadon de geno. Unue oni migrigas la RNAn en ĝelo antaŭ ol ĝin makuli rivel-cele. Procez-diferenco kompare kun DNA-trimoo troviĝas en la uzado de formaldehido en la elektroforeza ĝelo, uzata kiel denaturenzo, ĉar la traktado per natria hidroksido, kiun oni uzas en la DNA-trimoo difektas RNA-n. Kiel por DNA-trimoo, la hibrid-sondilo konstrueblas per DNA aŭ RNA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]