RS-82

El Vikipedio, la libera enciklopedio
RS–82

La RS–82 kaj la RS–132 (ruse: Реактивный Снаряд en esperanto „reakcia pafaĵo”) estis nedirektita raketo, fabrikita kaj uzita en la dua mondmilito en la Sovetunio. Ĝi estis muntita al aviadiloj kaj oni uzis ĝin ĉefe al surteraj celoj, sed ankaŭ kiel aerbatalo-raketon. La konstruo kaj la funkcio de la du tipoj samis, ili diferencis nur en la grando, la tipsigna numero aludas je diametro de la raketo. Ĝiaj modifitaj versioj estis uzataj poste kiel pafaĵoj de la raketa seria-ĵetiloj BM.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la raketoj ekis en komenco de la 1930-aj jaroj kun gvido de Georgij Landemak. Dum la planado, oni elektis la 82-mm-an kaj 132 mm-an diametron por la raketo, ĉar la diametro de la premita, senfuma pulvujo estis 24 mm, tiel oni povis lokigi sep stangojn en la 82 mm-a raketo. La unua provpafado okazis en novembro de 1929. Oni pretigis en 1937 relan lanĉilon (RO–82) por la raketo, muntita al aviadilo. Landemark estis arestita, mortpunita, ekzekutita en 1937. Post tio, la evoluigo de la raketo malrapidis.

La unua batala apliko okazis la 29-an de aŭgusto de 1939 en la Batalo de Halhin Gol. Oni muntis raketojn al ses ĉasaviadiloj Polikarpov I–16, kiuj atakis la japanajn ĉasaviadilojn. Oni sukcesis pafi per la raketoj du japanajn aviadilojn. Oni uzis ĝin – por eksperimentado – dum la vintra milito, sed tiam oni muntis ilin al bombaviadiloj SB. Oni oficiale ekservigis la raketon en 1940. Oni uzis ilin dum la dua mondmilito karakterize sur la batalaviadiloj Il–2, sed oni transformis nur parton de la aviadiloj por transportebleco de la raketoj.

Kiel plimulto de la negvidata raketoj, la RS–82 kaj RS–132 estis nepreciza armilo. Dum la testoj, ekz. el distanco de 500 m, nur 1 % de 186 db RS–82 trafis unuopan tankon, tanko-kolonon trafis 3,7%. La trafa precizeco de RS–132 estis eĉ pli malbona; dum provoj, el 134 lanĉoj neniu trafis la celon. En la praktiko, la trafa proporcio estis pli malalta, ĉar en batalo oni devis ekpafi eĉ pli fore.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

  • RS–82 kaj RSZ–132 – baza tipo,
  • BRS–82 kaj BRS–132 – kirasrompa tipo,
  • ROFS–132 – kaseta,
  • M–8 – plibonigita (pli peza kaj forta) versio de RS–82, uzata en katjuŝoj
  • M–13 – plibonigita RS–132

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

RS–82[redakti | redakti fonton]

  • Raketa diametro: 82 mm
  • Enverguro ĉa la stabiliziloj: 200 mm
  • Longo: 600 mm
  • Starta maso: 6,8 kg
  • Maso de eksploda parto: 0,36 kg
  • Maksimuma rapido: 340 m/s
  • Atingopovo: 6,2 km

RSZ–132[redakti | redakti fonton]

  • Raketa diametro: 132 mm
  • Enverguro ĉa la stabiliziloj: 300 mm
  • Longo: 845 mm
  • Starta maso: 23,0 kg
  • Maso de eksploda parto: 0,9 kg
  • Maksimuma rapido: 350 m/s
  • Atingopovo: 7,1 km

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]