Rejnlanda-Vestfalia Teknologia Altlernejo Akeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Rheinisch-Westfälische Technische Hochschule Aachen (mallongigo: RWTH Aachen; la RWTH Aachen Universitato) elp. Aĥen Universitato estas kun pli ol 30 mil studentoj unu de la tri plej grandaj universitatoj por teknikaj studoj en Germanio.

Historio

Ĉefdomo de la RWTH Aĥen

La RWTH malfermiĝis en 1870 sub la nomo „Königlich Rheinisch-Westphälische Polytechnische Schule zu Aachen“ (reĝa rejn-vestfalia politeknika lernejo en Aĥen), post kiam antaŭe planita akademio en Köln (Kolonjo) fiaskis. En la ĉefdomo komence instruis ĉ. 32 docentoj ĉ. 223 studentojn.

Dum 1880 la politeknika lernejo fariĝis "Teknika Altlernejo". En 1899 la teknikaj altlernejoj en Prusio ricevis la rajton por doktoriĝoj en inĝenieraj sciencoj, mallongigo de la titolo: „Dr.-Ing.“. La rajton doktoriĝi havis ĝis tiam nur la universitatoj. Tiun rajton donis la germana imperiestro Vilhelmo la 2-a (Germana Regno).

En 1965 estiĝis nova fakultato por filozofio kaj 1966 por medicino. Tiel fariĝis universitato el la origine pure teknika altlernejo. En 1980 la pedagogia altlernejo estis integrita. Kontraŭe al aliaj teknikaj altlernejoj kiuj ŝanĝis sian nomon al teknikaj universitatoj, la RWTH plutenis la nomon de teknika altlernejo por gardi la tradicion.