Raúl Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raúl Castro

Raúl CASTRO RUZ (naskita la 3-an de junio de 1931) estas la dua prezidento de Kubo. Li estas frato de Fidel Castro kaj eksa vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio kaj ministro de la armitaj fortoj de 1959.

Raúl partoprenis la revoluciajn eventojn dekomence kun sia frato. Interalie, li estis enprizonigito pro la atako al la fortejo Moncada kaj en 1956 li estis unu el la navigantoj en la ŝipo Granma, kiu portis la unuan grupon de revoluciuloj en la insulon. Li partoprenis la kampanjon de Sierra Maestra kaj gvidis unu el la grupoj, kiuj venkis la reĝimon de Batista en 1959.

Li estis konsiderata la numero 2 de Kubo, kaj la reprezentanto de ĝiaj plej duraj defendantoj. Je la 24-a de februaro 2008 la Ŝtata Konsilio elektis lin kiel posteulon de Fidel Castro.