Raĥab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raĥab
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Josuo 2
Evangelio laŭ Mateo
Hebreoj 11
Jakobo 2
Informoj
Sekso ina
Okupo prostituito • gastejestro • spiono
Edzo/Edzino Salma
Infanoj Boaz
vdr

RaĥabRahab (hebree: Rachav, kies signifo eble aludas al “larĝa aŭ vasta”) estas biblia virino menciita en la Sanktaj libroj, unuafoje en Josuo 2. Ŝi estis kanaana prostituitino de Jeriĥo kiu vivis en la jaroj ĉirkaŭ 1470 a.K. (dato, laŭ la biblia teksto, de la kapitulaco de la urbo) kaj kiu, riske de sia vivo kaj de sia familio, helpis du hebreajn spionojn ilin gastigante en sia domo kaj zorgante por ke ili fuĝu.

Raĥab helpas la du hebreajn spionojn - Foster Bible Pictures.

Historio de Raĥab laŭ la libro de Josuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la biblia rakonto de la libro de Josuo (2,1-12) post la morto de Moseo, kiu estis akompananta la izraelan popolon de la Egiptio ĝis la Izraela Lando, Josuo sendis, por esplori, du hebreajn spionojn antaŭ ataki la urbon Jeriĥon. La du “gastoj” estis, de kelkaj, malkovritaj kiel izraelidoj kaj gastigitaj ĉe Raĥab: afero konigita al la reĝo de Jeriĥo. Dum la senditoj de Josuo loĝis ankoraŭ ĉe ŝi, la reĝo ordonis ke ili estu allasitaj al la ŝtataj armeanoj. Por ilin savi, la virino uzis trompaĵon, deviante la reĝajn senditojn: ŝi asertis ke ili ne estis en ŝia domo ĉar jam foriĝintaj vesperiĝinte. Ĵus kiam la reĝaj senditoj ilin ekpostkuris, Raĥab kaŝis la du spionojn sur la teraso kaj deklaris al la du fremduloj ke mem sciis ke ilia Dio estis asigninta la landon al Izraelo, kaj tiel rekonis tiun Dion unika kaj vera Dio opone al la paganaj falsaj dioj. Ĉar la Sinjoro estus transdoninta Jeriĥon al ilia popolo, ŝi ilin urĝis por ke ili propetu por ke ŝia vivo estu savata kiam la izraelidoj estus ĝin okupantaj. La du spionoj tion promesis per ĵuro.

Kaj tiel okazis kiam la izraelidoj konkeris la urbon kaj ĝin votis al la detruo kun masakro de la tuta popolo. Kaj, edziniĝinte al Salmon (Rut 4, 21), Raĥab fariĝis la trigeneracia avino de reĝo Davido.

La sono de la trumpetoj, la militkrioj kaj la falo de la muregoj.

Raĥab en postaj bibliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Raĥab en la rekta antaŭuleco de la Mesio[redakti | redakti fonton]

Raĥab ŝanĝis vivprincipojn kaj fariĝis fidela adorantino de Dio kaj prapatrino de la Mesio. Laŭ la rakonto de la unua ĉapitro de la Evangelio laŭ Mateo, Raĥab de Jeriĥo lokiĝas en la rekta linio de la prapatroj de Jesuo: Raĥab (edzino de Salmon) estis la patrino de Boaz kiu edzinigis Rut. El tiu geedziĝo naskiĝis Obed kiu generis Jiŝaj nome la patro de reĝo Davido, praavo de Jozefo, edzo de Maria.[2]

Kial Jeriĥo votita al la detruo?[redakti | redakti fonton]

Sed kiu estis la medio en kiu vivis Raĥab en Jeriĥo?

La bibliaj fontoj rivelas ke la popoloj de la kanaanaj urboj konkeritaj de hebreoj estis ĉiuj votitaj al la detruo (Nom 21:1-3, 34, 35; Gse :20, 21; 8:21-27;10:26-40; 11: 10-14). Kanaanidoj adoris multajn diojn inter kiuj la precipan Baal sed ankaŭ ties edzinon Anat kaj Astarton. Sangavidaj kaj senmoralaj dioj kiuj influis la personecon kaj la konduton de iliaj adorantoj. Tion konfirmas ankaŭ arkeologiaj studoj, kiel William Foxwell Albright[3]. Tiuj popoloj oferbuĉis al siaj dioj infanojn kaj siajn unuenaskitojn.[4]

En la Dia Komedio[redakti | redakti fonton]

Dante en la Dia Komedio mencias Raĥab, asertante ke, per la helpo al hebrea militestro en la konkero de la urbo, ŝi meritis la eternan savon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rabenaj meditaj ekspansioj igas Raĥab edzino de Josuo.
  2. Tradiciaj judoj, hodiaŭ inklinas subteni ke Raĥab ne estis vera prostituitino, sed la lingvo uzata ne ŝajnas tion pruvi.
  3. Archaeology and the Religion of Israel, 1968, pp.76, 77
  4. Archaeology and the Old Testament, 1964, p.279).

Aliaj Projektoj[redakti | redakti fonton]